К содержанию

Kelkaj ideoj

от Hyperboreus, 9 октября 2012 г.

Сообщений: 14

Язык: Esperanto

erinja (Показать профиль) 12 октября 2012 г., 18:20:02

Kion fari se oni 'dungas' universitatajn studentojn kaj oni finfine ne ŝatas la rezulton? Ĉu denove refari ĉion de nulo? Kie trovi ĉi tiun grupon de tre kapablaj esperantistaj programistoj ĉe universitato? Miatempe mi estis studento pri inĝenierado sed mi vidis sufiĉe multajn aĉajn projektojn, eĉ kiam noto en grava kurso dependis de tio.

Fidinda persono kiu faras bonan laboron estas grava afero. Alie oni finiĝas en stato kiel tiu de Pasporta Servo (kiu jam dum du jaroj aŭ pli ne plu funkciis pro programistaj fuŝoj).

Se vi havas dubojn pri la kapabloj de Jev, vi devus demandi al li mem.

Se vi kredas ke li ne kapablas, bonvolu diri tion al li persone.

darkweasel (Показать профиль) 12 октября 2012 г., 19:20:55

erinja:Kie trovi ĉi tiun grupon de tre kapablaj esperantistaj programistoj ĉe universitato?
Kial ili devas esti Esperantistoj?

erinja (Показать профиль) 12 октября 2012 г., 20:50:24

darkweasel:
erinja:Kie trovi ĉi tiun grupon de tre kapablaj esperantistaj programistoj ĉe universitato?
Kial ili devas esti Esperantistoj?
Ĉu ne-esperantistoj desegnu kurson de Esperanto?

Aŭ ĉu ne-esperantistoj desegnu la paĝaron kaj esperantistoj desegnu la kursojn kaj materialojn, kaj ĉiuj devu uzi iun alian lingvon por komuniki inter si? Supozeble tiam lernu-kunsidoj ne plu povus okazi en Esperanto, ĉar estus la lingvaj malfacilaĵoj, komuniki kun la programista teamo.

Kaj kiom da tempo kaj mono oni elspezus por sekvi la laboron de tiuj studentoj? Ĉu ne kostus, serĉi tiujn studentojn kaj elekti ilin? Kiel scii ĉu ili kapablas bone labori, aŭ ĉu la universitato donis al ni grupon de debiluloj? Kion fari se meze de la projekto estas evidente ke ili ne kapablas, malgraŭ ĉiu instigo, fari ion bonan?

Mi estis en la komerca mondo por scii ke senfinaj kunsidoj pri ĝisdatigoj ne garantias bonan rezulton. La rezulto dependas de la laboremo de la laborantoj, ne de la instigoj de la estroj.

darkweasel (Показать профиль) 12 октября 2012 г., 21:51:48

erinja:
Aŭ ĉu ne-esperantistoj desegnu la paĝaron kaj esperantistoj desegnu la kursojn kaj materialojn, kaj ĉiuj devu uzi iun alian lingvon por komuniki inter si? Supozeble tiam lernu-kunsidoj ne plu povus okazi en Esperanto, ĉar estus la lingvaj malfacilaĵoj, komuniki kun la programista teamo.
Bone, jen argumento.

Наверх