目次へ

Mo Yan laŭreato de la Nobelpremio

cellus,2012年10月11日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

cellus (プロフィールを表示) 2012年10月11日 11:15:11

La ĉina verkisto Mo Yan ricevis la Nobel-premion de literaturo. Li estas bonega roman- kaj novelverkisto. Liaj romanoj ŝajnas en la priskribo de la radio esti tre interesaj.

Demian (プロフィールを表示) 2012年10月11日 13:11:06

Kiel estas ofte, la gajnanton de tiu ĉi jaro ne konas mi. Certe devas legi pri li. Mi miras, kiuj el vi iam legis verkaĵojn de s-ro Mo?

Fine, gratulojn al s-ro Mo Yao!

Demian (プロフィールを表示) 2012年10月11日 14:56:26

Komencis artikolon pri Mo Yao sur Vikipedio.

Pligrandigu ĝin se vi volas! ridulo.gif

cellus (プロフィールを表示) 2012年10月11日 16:49:02

La jenan tekston mi prenis el la sveda Vikipedio:
Mo Yan (莫言, pinyin: Mò Yán) estas la verkista nomo de la ĉina verkisto Guan Moye, naskita la 17 de februaro 1955 i Gaomi, Shandong. La pseŭdonimo signifas "Ne parolu". 1976 li rekrutiĝis en la Popola Liberiga Armeo kaj komencis skribi siajn unuajn tekstojn estante soldato. Oni karakterizas la verkojn de Mo Yan kun magia realismo kaj la agado okazas en lia hejmprovinco Shandong.

Por pli da informoj mi direktas vin al Vikipedio.

PosmoX (プロフィールを表示) 2012年10月11日 21:35:33

Mi ne konis lin. Nun, mi scias kiu li estas.

先頭にもどる