Al la enhavo

Esperanto Monato

de flipback, 2012-oktobro-11

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

flipback (Montri la profilon) 2012-oktobro-11 14:15:24

Bonan tagon!

http://eomo.info/ - ĉi tie estas tre interesa projekto - Esperanto Monato(#EOMO)

Aliĝu! =)

Regis_Castro (Montri la profilon) 2012-oktobro-12 16:35:07

Mi ofte afiŝas en esperanto ĉe Facebook (pli ofte ol en la portugala). xD
Geesperantistoj ĝenerale ofte afiŝas en esperanto ĉie.
Mi dubas pri la utileco de tiu projekto hehe.

flipback (Montri la profilon) 2012-oktobro-12 17:21:36

Regis_Castro:Mi ofte afiŝas en esperanto ĉe Facebook (pli ofte ol en la portugala). xD
Geesperantistoj ĝenerale ofte afiŝas en esperanto ĉie.
Mi dubas pri la utileco de tiu projekto hehe.
Ne ĉiu homoj ofte uzas Esperanton. Mi havas pli rusajn kaj anglajn legantojn ol esperantajn, konforme mi pli ofte uzas tiujn lingvojn.
#EOMO estas projekto por homoj kiel mi, kiuj bezonas aldonan stimolon por uzo de Esperanto. Same mi esperas, ke Esperanto Monato povos lanĉi aliajn kreivajn projektojn.

Se vi ĉiam uzas Esperanton, do por vi la projekto ne estos utila. Sed vi povas aldoni markon #EOMO al via afiŝoj kaj iĝi utila por la projekto. =) Tio estos facila por vi.

Regis_Castro (Montri la profilon) 2012-oktobro-14 17:23:09

Mi komprenas.
Dankon pro la klarigo.

kosapehape (Montri la profilon) 2012-oktobro-29 14:46:00

flipback:http://eomo.info/
Bona ideo ridulo.gif

mschmitt (Montri la profilon) 2012-novembro-02 06:33:06

La monato komencis hieraŭ. Mi ĉefe partoprenas ĉe Twitter. Mi bone scias ne ĉiu ŝatas uzi ĝin, sed se vi estas uzanto, la ideo funkcias plej bone tie, per la etikedo #eomo.

Por trovi pli da informoj, klaku: http://eomo.info

Reen al la supro