Al la enhavo

Nobel-premion ricevis la Eŭropa unio

de vincas, 2012-oktobro-13

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2012-decembro-12 09:21:59

spreecamper:
Altebrilas:Aliteme, mi havas demandon pri Germanio: Kial ĝi bonvolis pagi por Orienta Germanio, sed ne por Grekio? Ĉu la greka kapitalismo estas pli aĉa ol estis la GDRa komunismo?
Sistemo GDR detruis en tute. Pli detale. Sistemo GDR politike kaj ekonomie maleksplodis (implodieren/implode).?
Laŭ mia sved-esperanta vortaro vi povas skribi "implodis". Vi do havas kiel en niaj lingvoj eksplodi : implodi.

cellus (Montri la profilon) 2012-decembro-12 09:33:54

Ĉu vi memoras? Unue Portugalio troelspezis, kaj ĉiuj grandaj landoj en la Unio, speciale Francio kaj Germanio estis tre kondamnemaj. "Tiel oni ne rajtas fari! Fe! Fi!" Poste okazis ke Francio – aŭ ĉu estis Germanio? - transiris la kadrojn de siaj budĝeto. Hmm, akcidento okazas, sed ni estas granda lando kaj rajtas fari tion! Tio estis kompreneble la embriono de la krizo!

Persone mi ne surpriziĝus se ni troviĝas en valuta milito kun la dolaro. Estas interese ke la anglalingvaj landoj estis por eŭropa unio. Kiel mi memoras, Churchil estis tre por tia unio kaj ankaŭ Usono, sed la politiko estis alia. Ĉu iu memoras EFTA?

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-decembro-12 19:48:20

cellus:Laŭ mia sved-esperanta vortaro vi povas skribi "implodis". Vi do havas kiel en niaj lingvoj eksplodi : implodi.
Dankon por la informo.

cellus:Hmm, akcidento okazas, sed ni estas granda lando kaj rajtas fari tion! Tio estis kompreneble la embriono de la krizo!
En nuntempa stato la komercaj taksagentejoj estas la opiniigantoj por ekonomiaj spekulantoj. Nerekte, komercaj taksagentejoj difinas kiom de monoj kaj por kio de kondiĉoj naciaŝtatoj povas enaĉeti. Komercaj taksagentejoj ankaŭ ne responsas por iliaj eblaj falsaj analizoj. Sed tio estas kernproblemo tutmonda. Sed jam ekzistas planoj por ataki tion komercajn taksagentejojn.

cellus:Persone mi ne surpriziĝus se ni troviĝas en valuta milito kun la dolaro. Estas interese ke la anglalingvaj landoj estis por eŭropa unio. Kiel mi memoras, Churchil estis tre por tia unio kaj ankaŭ Usono, sed la politiko estis alia. Ĉu iu memoras EFTA?
Verŝajne 2015 Ĉinio malfermos sian valuton Renminbi (Yuan) al internacia spekulmerkato. Tio oni raportis en germana, subregioneca gazeto.

cellus (Montri la profilon) 2012-decembro-12 20:35:51

Se la civitanoj de la Eŭropa Unio sidos sur siaj postaĵoj kaj plendos ke la unio ne estas demokratia, ĝi kompreneble neniam fariĝos tia. La homoj devas fakte interesiĝi pri kiujn politikistojn ili elektas. Kiam homoj plendas ke politikistoj trompis ilin, tio ofte dependas de tio ke ili ne interesiĝis. Ili estis tro pigraj por partopreni la proceson. Komparu kun la enkonduko de esperanto. Vi povas fari stratajn manifestaciojn kaj krii sloganojn ĝis vi estas bluaj en la vizaĝo, sed tio ne instruos esperanton al multaj. Oni devas fari kurson. Tio estas parto de la demokratio, kaj la demokratio postulas laboron. Same grandan laboron ni devas fari por havigi bonajn politikistojn kaj registarojn kiuj vere estas demokratia. Sed pigraj civitanoj havos la eŭropon kie la angla estas reĝo, ne esperanto. Estas ekzakte la sama afero kun la lingva demokratio kaj la politika – laŭ mi. Ni havas la union kiun ni meritas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-decembro-13 09:19:37

Estas interese povi diskuti en esperanto kun alilandaj Eŭropanoj pri politikaj problemoj de EU, ĉar nia lingvo estas speciale kreita por tio: helpi interkomprenon tra la barilojn de la naciaj (pli malpli konsciaj propagandoj).

Mi konstatas, ke estas kreskanta miskompreno inter nordaj kaj sudaj landoj - kaj Francio apartenas al ambaŭ kulturoj: Iuj plendas kontraŭ EU pro tio, ke ĝi devigas ilin pagi por landoj kiuj ne volas fari klopodojn, la aliaj plendas ke la plej riĉaj landoj stangolas ilian ekonomion, enmizerigas la malriĉulojn, detruas iliaj publikajn servojn kaj ŝtaton kaj igas ilin ne plu kapablaj eliri el LA krizo.

Kiu krizo? De 40 jaroj, mi ĉiam aŭdis, ke ni travivas krizon, ke baldaŭ estos la "fino de la tunelo", ke la nuntempa krizo estas tiel grava, ke kelkajn jarojn antaŭe la krizo eĉ ne estis krizo, ke ni devas redukti la salajrojn, ktp... La Murfalo pliakrigis la krizon, samkiel la alveno de Euro...

Ŝajnas al mi, ke la "krizo" en novliberala sistemo estas kiel la "transira periodo" en komunismaj landoj: ĝi neniam finiĝas.

Novliberalismo kaj Euro ne estas falcilo kaj martelo, sed martelo kaj amboso. Pensiuloj de ambaŭ flankoj de Atlantiko emas protekti siajn pensiojn (per malsamaj metodoj, kaj kun malsama sukceso). Homoj kiuj estas inter la du - kaj vivas en la normala, ĉiutaga ekonomio - estas dispremataj, tiam ke se ili estus vivantaj en alia epoko kaj en antaŭa sistemo, ili pluvivus modeste, sed sufiĉe bone kaj digne.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-decembro-15 21:59:14

cellus:Komparu kun la enkonduko de esperanto. Vi povas fari stratajn manifestaciojn kaj krii sloganojn ĝis vi estas bluaj en la vizaĝo, sed tio ne instruos esperanton al multaj.
Laŭ mia opinio. La amasa instruo de lingvo esperanto estas senrealiĝa iluzio. En bazlernejo multaj eŭropaj civitanoj devas lerni fremdlingvojn. Poste ili ofte perdiĝis por motivigu sin por lerni alian fremdlingvon. Laboro por ekzisti kaj familiumi, tio konsumiĝas la plej persona energio. Laŭ mia opinio. Tio granda grupo de 'seniluziigantoj' oni amase nur ankoraŭ enmetus en fremdlingvaj aferoj kun naturismaj planlingvoj. Sed tio naturismaj planlingvoj devestos tre simila al iliaj denasklingvoj. Laŭ mia opinio. Estas senrealiga revo ke oni motivigus milionojn homojn en regiono EU por lerni lingvo esperanto. Esperanto restos niĉa fremdlingvo. Sed ne grande gravas. Lingvon esperanton restas kaj restos kun ni idealistoj, ĉu ne?

cellus:Sed pigraj civitanoj havos la eŭropon kie la angla estas reĝo, ne esperanto. Estas ekzakte la sama afero kun la lingva demokratio kaj la politika – laŭ mi. Ni havas la union kiun ni meritas.
Neniu de sucesaj politikaj partio en Germanio postulas ion de 'lingva demokratio'. 'Lingvo demokratio" estas invento de politikaj movadistoj kiuj volas devigi aliajn homoj lerni lingvo esperanto. Laŭ mia opinio. Tio estas provo kondamiĝati fiaski daŭriga. Oni plu bone devus kompreni kion la celgrupo vere volas. Ofte la celgrupo ne interesiĝas pri kio multaj de malgrandaj politikaj partioj postulas.

Altebrilas:Estas interese povi diskuti en esperanto kun alilandaj Eŭropanoj pri politikaj problemoj de EU, ĉar nia lingvo estas speciale kreita por tio: helpi interkomprenon tra la barilojn de la naciaj (pli malpli konsciaj propagandoj).
Por mi. Estas interese povi diskuti en io de eblaj lingvoj kun alilandaj Eŭropantoj. Ne gravas al mi se mi devas ŝalti lingvojn dum tio konversacio.

Altebrilas:Mi konstatas, ke estas kreskanta miskompreno inter nordaj kaj sudaj landoj -
Mi konsentas. Ŝajnas ekzisti tre grava diferencoj en mentaleco. Eble en nordaj landoj oni plu preferas analitikan mentalecon. Eble en suda landoj oni plu preferas emocian mentalecon. Eble ĉe tion la plej gravaj diferencoj ekzistas.

Altebrilas:Kiu krizo? De 40 jaroj, mi ĉiam aŭdis, ke ni travivas krizon, ke baldaŭ estos la "fino de la tunelo", ke la nuntempa krizo estas tiel grava, ke kelkajn jarojn antaŭe la krizo eĉ ne estis krizo, ke ni devas redukti la salajrojn, ktp... La Murfalo pliakrigis la krizon, samkiel la alveno de Euro...
Jes. Mi ankaŭ tre ofte povus troigi pri tion. 'Mi tujsekve igantas krizon pri la krizo'

Altebrilas:Ŝajnas al mi, ke la "krizo" en novliberala sistemo estas kiel la "transira periodo" en komunismaj landoj: ĝi neniam finiĝas.
Nu, io de krizo signifus ke oni devus ŝangi ion. Ĝenerale, provi sin kaj la sistemo ofte ne estas malbona ideo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-decembro-17 00:20:08

La krizo signifas, ke la sistemo mem estas ŝanĝenda. Oni ne plu vidas elirejon kaj se ĝi daŭras, ĝi detruos siajn proprajn bazojn: detruo de la naturo, ŝanĝo de la klimato, elĉerpigo de la naturaj rimedoj, uniformigo de la kulturoj kaj vivmanieroj, senfinaj ekonomiaj krizoj kaj tiel plu...

Malfacilas imagi alian mondon en la sama sistemo: homoj eĉ ne plu kredas, ke novaj gaĝetoj kapablos daŭre plibonigi nian vivon, nur ili solvadas problemojn kreante novajn problemojn kaj tio senfinas...

cellus (Montri la profilon) 2012-decembro-21 18:11:43

La granda diferenco inter la sudaj kaj nordaj ŝajnas esti ke en la pasinteco la nordaj landoj estis tre malriĉaj, kaj tial ia forta reganta klaso ne povis esti kreita en ili. Kiam oni legas pri la impresoj de la nordlandaj nobeluloj kiuj por kleriĝi vojaĝis por studi Italion kaj Hispanion, oni ĉiam trafas la admiron pri la riĉeco kaj la facileco de la vivo. Krome en la sudaj landoj ofte estis aliaj regantoj ol la propra nacio. Tial la distanco inter regatoj akj regantoj estis multe pli granda ol en la nordo. Oni havas multe pli grandajn kastelojn kaj konstruaĵojn en Francio kaj Italio ol oni iel povas trovi en la nordaj, protestantaj landoj.

Mi volas ankaŭ esprimi konsenton kun Spreecamper pri la esperantomovada apogo al malgrandaj lingvoj. Neniuj homoj lernas malgrandan lingvon se li ne povas fari monon per tio, kaj se esperanto vere vidus la finan venkon, ĝi estus la lingvo kiun ĉiuj volus scii. Apogi malgrandajn li gvojn aŭ eĉ aliajn lingvojn ol ekzemple la angla, tute ne interesas min, ĉar tio ja nur signifas ke MI devos lerni anioraŭ unu fremdan lingvon, kaj lerni ĝin bone, ĉar parolantoj de tiu fremda lingvo ne emas labori kaj lerni la saman lingvon kiel mi.

Se vi povos fari multege da mono per esperanto, ĉiuj lernos ĝin, eĉ se estos malpermeso lerni ĝin!

Reen al la supro