Al la enhavo

La sionistoj devus ĉesi propagandi kontraŭ islamaj landoj en esperantaj forumoj

de codesito, 2012-oktobro-13

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

eitanulo (Montri la profilon) 2012-oktobro-14 22:33:32

codesito:Mi kreis ĉi tiun fadenon ĉar mi amas la islamanojn, Izraelon kaj Esperanton, kaj mi pensas ke racismo kaj malamo al eksterlandanoj estas neracia.
La Israeloanoj NUR volas pacon. Estas aliaj eŭropaj ŝtatoj kiuj helpas al la araboj ĉar ili malamas la judojn samkiel la arabaj.

P.S. Mi ĵus komencis cioniman propogandon ĉar vi demandis ĝin..!!

Paulinho (Montri la profilon) 2012-oktobro-14 22:57:46

Kiuj estas vere sionistuloj?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 02:38:42

Kara eitanulo - eĉ kiel ŝerco skribi ke la eŭropanoj malamas judojn ne estas ĝentila.
Ni Esperantistoj ĉiuj uzas lingvon de viro kiu sin priskribis kiel judo - nek ruso nek polo. Estus iomete strange se ni estus kontraŭ judoj - tion vi devas konfesi. Fakte, inter la Esperantistoj mi ĝis nun ne trovis multajn racistojn (kvankam en orienta Eŭropo mi trovis homojn kiuj ne akceptas min ĉar mi estas samseksema kaj la edzo de edzo).
Mi EGE bedaŭras la titolon de ĉi-tiu fadeno.
Laŭ la defino de PIV ankaŭ mi estus cionisto kvankam mi ne ŝatas la nunan registaron de Izraelio kaj mi estas budhano ( denaske katoliko ). Mi ankaŭ estas "malcionisto" eble ĉar mi ŝatus vidi palestinan ŝtaton liberan sen la kontrolo de iu ajn alia nacio.
La araboj ( kiel la judoj aŭ kvazaŭ iu ajn alia grupo ) konsistas el multaj diversaj homoj. Certe inter ili estas islamanoj kaj kristanoj - eble ateistoj aŭ arabaj judoj - pri kiuj mi aŭdis en nia radio.
Hodiaŭ mi iris tra la stratoj de mia najbararo varbanta por nia presidanto Obama. Mi vidis ke eĉ en la du stratoj de mia najbararo estas homoj el tri kontinentoj - do eĉ pri mia najbararo mi ne povus konstati ke "ili" amas aŭ "malamas" iun alian grupon. Plej verŝajne estas iuj kiuj malamas tiun aŭ tiun grupon - sed mi ne povas ĝenerale diri ion pri miaj najbaroj krom ke ili estas miaj najbaroj. Unu najbaro avertis min ke alia najbaro estas blanka racistoj - li havis ŝildojn por Romney en la ĝardeno. Mi ne vizitis lin, do mi ne scias ĉu veras aŭ ne.
Jes, fakte estas registaroj kiuj estas kontraŭ aliaj grupoj por politikaj kialoj. Tion mi profunde bedaŭras.

cellus (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 10:37:46

Ĉiuj translokigoj de tutaj popoloj en Eŭropo dum kaj post la dua mondmilito tute ne estis justaj, sed la internacia tiama komunumo opiniis ke ili estis justaj kaj la unuopaj homoj devis akcepti aŭ esti mortpafitaj! Mi ne intencas eniri en pliajn detalojn, ĉar tio vere signifus diri aferojn kiuj certe fartos pli bone ne esti menciitaj. Mi limigos min al tio: Estas tute kompreneble ke la judoj volis havi sian propran ŝtaton. Ili, same kiel iuj kristanaj grupoj estis allogitaj al la Sankta Lando, kaj fortigis tiun sopiron la persekutoj kiujn faris aliaj popoloj al la judoj. La naciaj ŝtatoj en Eŭropo siatempe estis tre profita ideo, kaj estas kompreneble ke ankaŭ la judoj volis havi sian ŝtaton, speciale konsiderante la persekutojn.

En la situacio post la Dua Mondmilito estas kompreneble al mi, ke la judoj kiuj volis fondi sian propran ŝtaton ne havis la rimedojn aŭ eĉ la forton pensi pri la popolo kiu jam vivis tie.

Kaj la kreo de Israelo kiu estis feliĉa momento por la judoj tie estis katastrofo por la araba loĝantaro.

Estas ja tipe en ĉiaj naciaj konfliktoj ke oni bonege memoras la damaĝon kiun faria aliaj al la propra grupo sed ne memoras la damaĝon kiun la propra grupo faris al aliaj, kaj tio ne estas simplaĵo, sed tio estas io, kion la popoloj devas konsideri.

Estas tre interesaj implicoj, sed mi ŝparu tiujn al alia tempo aŭ loko.

codesito (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 11:02:55

Strange, la europanoj faris holokaŭston al la judoj. Kaj nun ili kredas ke, pro tio, ili rajtas ankaŭ fari holokaŭston al la araboj.

Hundies19 (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 13:18:06

Holokaŭston? Tio estas fremdega vidpunkto al la agoj de okciednta socio kontaŭ perfortemaj naciŝtatoj de la mezoriento. La celo de ĉi tiu fadeno estas supozata ke temas propogando, ne la justeco aŭ maljusteco de Izreala ŝtato. Eble ĉi tiu temo estas nebona por socio Esperanta ĉar ĝi estas tro malkongruiga. Kaj sionismo neestas rasisma. Ĝi estas gentisma aŭ ideisma. Judeco estas tiom reliogia kaj ideala kiom rasa.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-16 01:00:51

Lingva noto - Mi atentigas, ke "Izraelo" estas biblia popolo. "Israelo" estas moderna lando en la mezoriento (tie loĝas "israelanoj" ). Oni ne devus trovi la radikon izrael/ ekster la biblio.

Al robbkvasnak - fakte ekzistas antisemitoj en Esperantujo, kvankam estas malfacile kredi tion. Foje iu venis al mi ĉe kongreso, por raporti al mi ke alia E-isto diris ion ege kontraŭjudan al li (ne temis pri politiko nek pri Israelo, temis pri judoj kiel popolo). Bedaŭrinde personoj trovas manieron por pravigi sian pensadon. Eble ili havas fortajn negativajn antaŭjuĝojn pri grupo X, sed ili tamen havas unu aŭ du amikojn kiuj estas X-anoj; ili klarigas al si, ke "tiuj personoj estas maltipaj X-anoj, sed X-anoj ĝenerale estas [malbona antaŭjuĝo]"

codesito (Montri la profilon) 2012-oktobro-16 07:32:34

erinja:Lingva noto - Mi atentigas, ke "Izraelo" estas biblia popolo. "Israelo" estas moderna lando en la mezoriento (tie loĝas "israelanoj" ). Oni ne devus trovi la radikon izrael/ ekster la biblio.

Al robbkvasnak - fakte ekzistas antisemitoj en Esperantujo, kvankam estas malfacile kredi tion. Foje iu venis al mi ĉe kongreso, por raporti al mi ke alia E-isto diris ion ege kontraŭjudan al li (ne temis pri politiko nek pri Israelo, temis pri judoj kiel popolo). Bedaŭrinde personoj trovas manieron por pravigi sian pensadon. Eble ili havas fortajn negativajn antaŭjuĝojn pri grupo X, sed ili tamen havas unu aŭ du amikojn kiuj estas X-anoj; ili klarigas al si, ke "tiuj personoj estas maltipaj X-anoj, sed X-anoj ĝenerale estas [malbona antaŭjuĝo]"
Mi pensas ke la judoj estas popolo kiu multe suferis dum la historio, kaj kiuj alportis multegon al la homaro en scienco, filozofio, ktp. Kaj ili rajtas vivi en Palestino pace kun la araboj.
Tamen mi ne ŝatas kiam "kelkaj" judoj petas la kapon de Sirio aŭ Irano al Eŭropo, tiuj uloj agas kiel veraj hitleroj, ili neniam satas, kaj kiam Sirio kaj Irano estos detruitaj, io kio jam komencis, ili petos ankaŭ atakojn kontraŭ Indonezio, Pakistano, ktp.

vincas (Montri la profilon) 2012-oktobro-16 09:09:32

Islamanoj (ne ĉiuj) estas tre radikalaj kaj el tio elfluas multe da problemoj: religia fanatikeco, terorismo. Se iu eĉ iom ridas je Korano, islamanoj freneziĝas. Tio ne estas normo. Islamanoj devas kompreni, ke en Okcidento estas libero de vorto kaj ni povas primoki eĉ religion. Se ili tion ne komprenas tio certe estas liaj problemo.

codesito (Montri la profilon) 2012-oktobro-16 11:19:01

vincas:Islamanoj (ne ĉiuj) estas tre radikalaj kaj el tio elfluas multe da problemoj: religia fanatikeco, terorismo. Se iu eĉ iom ridas je Korano, islamanoj freneziĝas. Tio ne estas normo. Islamanoj devas kompreni, ke en Okcidento estas libero de vorto kaj ni povas primoki eĉ religion. Se ili tion ne komprenas tio certe estas liaj problemo.
Ĉu vi vere tiom necesas malpurigi viajn manojn je sango? Kristanoj estas homoj kiuj povas detrui vian landon eĉ se ili ne estis ofenditaj, memoru Vietnamon, irakon, libia, ktp.

Viaj ĝeneralaj atakoj al islamanoj estas racismaj kaj naziaj, ili ofendas ne nur 1400? Milionojn da musulmanoj, sed mi pensas ke ĉiujn azianojn kaj ĉiujn bonvolajn homojn.

Via nazia propagando en esperanta forumo vere hontigas min, nia lingvo devus esti ponto inter kulturoj, ne rimedo por ataki kaj ofendi aliajn landojn. viaj sangavidaj racismaj vortoj restas por la nigra historio de la homaro.

Reen al la supro