본문으로

La misio "RedBull Stratos"

글쓴이: czas_i_styl, 2012년 10월 14일

글: 19

언어: Esperanto

czas_i_styl (프로필 보기) 2012년 10월 14일 오후 6:52:28

La misio "RedBull Stratos" sukcesis !!!!!!!

Malkredebla !!!!!

lagtendisto (프로필 보기) 2012년 10월 14일 오후 7:41:08

ridulo.gif

La originala filmeto. Ĉu oni jam trovus en la reto?

varbado filmeto

efilzeo (프로필 보기) 2012년 10월 14일 오후 8:13:18

Mi preskaŭ vomis vidanta lin falanta, tro rapida, tro turnanta.

vincas (프로필 보기) 2012년 10월 16일 오전 9:25:52

Tiu ulo estas frenezulo.

czas_i_styl (프로필 보기) 2012년 10월 16일 오전 9:33:52

Kiu? Felix?

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 16일 오전 11:04:17

efilzeo:Mi preskaŭ vomis vidanta lin falanta, tro rapida, tro turnanta.
oni nur ne imagu, ke oni mem estas li. ridulo.gif

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 10월 16일 오후 3:29:28

darkweasel:
efilzeo:Mi preskaŭ vomis vidanta lin falanta, tro rapida, tro turnanta.
oni nur ne imagu, ke oni mem estas li. ridulo.gif
Via samlandano estas vere neordinara homo. Mi ne farus tion eĉ por la tuta monda oro!

Amike.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 16일 오후 4:34:33

antoniomoya:
darkweasel:
efilzeo:Mi preskaŭ vomis vidanta lin falanta, tro rapida, tro turnanta.
oni nur ne imagu, ke oni mem estas li. ridulo.gif
Via samlandano estas vere neordinara homo. Mi ne farus tion eĉ por la tuta monda oro!

Amike.
Ankaŭ mi apenaŭ povus imagi min fari ion, dum kio miaj ŝancoj de postvivado estas nur 50% (kvankam la fonto por tiu informo estas ne tre fidinda senkosta aŭstra gazeto). Ja "la tuta monda oro" ne plu utilos al mi post mia morto ...

kefga_x (프로필 보기) 2012년 10월 16일 오후 4:56:39

darkweasel:Ja "la tuta monda oro"...
Iom eksterteme, sed mi volas demandi ĉu tiu estas Germana esprimo? Ĝi min amuzas!

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 16일 오후 5:01:38

kefga_x:
darkweasel:Ja "la tuta monda oro"...
Iom eksterteme, sed mi volas demandi ĉu tiu estas Germana esprimo? Ĝi min amuzas!
Mi fakte kopiis ĝin el la mesaĝo de antoniomoya, en la germana oni eble dirus alles Geld der Welt = ĉiu mono de la mondo (kaj tio eĉ estas rimo ridulo.gif ).

다시 위로