לתוכן העניינים

안녕히 계세요 vs 안녕히 가세요

של Hyperboreus, 15 באוקטובר 2012

הודעות: 25

שפה: 한국어

kefga_x (הצגת פרופיל) 17 באוקטובר 2012, 06:45:04

más o menos vi pravas! ridulo.gif

La malfacilaĵo de la 받침 venas el la fakto ke antaŭe la Korea lingvo estis skribita tute per Ĉinaj signoj, (KR: 한자; 漢子) kaj tiam, ĉiu silabgrupo estis kompleta signo (tio ne tute pravas, sed estis pli facile kompreni tiel).

Mi ne certas pri la historio, sed la korea lingvo estis skribita iam per miksaĵo de 한글 kaj 한자 kaj tiam oni povis vidi aĵojn kiel:

安寧하세요 (안녕하세요)
韓國人이에요 (한국인이에요)

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 19 באוקטובר 2012, 18:56:26

Forigite

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 19 באוקטובר 2012, 19:07:40

Forigite

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 19 באוקטובר 2012, 23:19:06

Forigite

kefga_x (הצגת פרופיל) 20 באוקטובר 2012, 07:51:07

Unue, viaj tradukoj estas pli malpli bonaj! Estas eta eraro en la Korea:
S: 아니오, 멕시코사람이 아니에요.
스페인사람이에요.
안나씨, 이게 한국말로 워예요?
La lastan vorton devas esti "뭐예요".

Hyperboreus:Mi ankaŭ havas kelke da demandoj pri la teksto:

A) Kiu estas la malsameco inter "-사람" kaj "-인"? Ŝajne ambaŭ volas diri "homo el iu lando".

B) Ĉu ĉe "저 의자예요?" oni uzas la agent-markilon, tamen ĉe "저 창문이예요?" la topik-markilon?

C) Kiu estas la malsameco inter "-말" kaj "-어" por indiki lingvojn? Ekz. "한국말" kontraŭ "한국어"?

D) Kiel mi diras: "Kiel oni diras "doktoro" Germane?"
Eble: "의사가 독일어로 뭐예요?"
(Tuta kaj kompleta konjektado....)

E) Ĉu "-씨" egalas pli malpli la japanan "-さん"?
A) 사람 estas la origina korea vorto kaj 인 (人) venas el ĉina signo

B) Tio eĉ nun mi ne vere tute komprenas. Eble estas tial: estas tute nova demando kun nova informo. Mi lernis pensi tiun topik-markilon kiel oni uzus tiun frazon: "kaj pri tiu ..." Tamen mi ne povas diri pli klare kialon.

C) 말 signifas nur la parolatan lingvon kaj 어 (語) signifas la tutan lingvon (skribata kaj parolata). 韓國말/韓國語

D) Jes, mi kredas ke vi prvas pri tio.

E) Jes, estas pli mal pli kiel "-さん".

kefga_x (הצגת פרופיל) 20 באוקטובר 2012, 08:13:10

Hyperboreus:Ĉu estas hazarde ke korea 대학교 kaj japana 大学 (だいがく, grand-lerno) prononcatas simile, ĉu ĉi du vortoj venas de la sama radiko?
Sama afero kun 학생 kaj 学生 (がくせい, lern-ulo).
Aŭ 사진 kaj 写真 (しゃしん)...
Viaj pensoj tute pravas!

Multaj vortoj en la korea kaj la japana venas el ĉinaj signoj kaj sonas simile.

KO: 대학교 (大學敎)
JP: 大学 (だいがく)
ZH: 大学 【大學】 (dàxué) aŭ por esti pli simile je la korea vorto (tamen ne estas vere uzata en la ĉina): 大学校 【大學校】 (dàxuéxiào)

KO: 학생 (學生)
JP: 学生 (がくせい)
ZH: 学生 【學生】 (xuéshēng)

KO: 사진 (寫眞)
JP: 写真 (しゃしん)
ZH: 写真 【寫真】 (xiězhēn) Tamen tiu vorto ne estas vere uzata por bildo en la ĉina. Bildo estas 照片 【照片】 (zhàopiàn).
Alia demando:
Rigardante "여동생" kaj "남동생", ĉu eble "여" estas "ino" kaj "남" estas "masklo"?
Jes, vi tute pravas!

여 (女) signifas "ino" kaj 남 (男) signifas "masklo".

Kaj se vi volus vidi la 한자 (漢字) por tiuj du vortoj:

여동생 = 女同生
남동생 = 男同生

Iom alie, sed ĉu vi konas la Naver vortaron? Tiu vortaro havas multajn lingvon ene (eĉ havas la hispanan kaj la germanan) kaj oni povas traduki el aŭ al la korea de multaj lingvoj. Bonvole rigardu:

Naver Vortaro

kefga_x (הצגת פרופיל) 20 באוקטובר 2012, 08:32:26

Mi estis scivola pri la vjetnama lingvo ĉar mi scias antaŭe ankaŭ ili uzis ĉinajn signojn. Do mi metas tie la vortojn en la vjetnama:

대학교

VN: trường đại học.

학생

VN: học sinh

사진

VN: Ảnh, bức ảnh (?)

Estas interesa!

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 20 באוקטובר 2012, 15:37:09

Forigite

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 20 באוקטובר 2012, 17:21:53

Forigite

kefga_x (הצגת פרופיל) 21 באוקטובר 2012, 18:44:54

Hyperboreus:Ĉu vi estas Koreano loĝanta en Usono? Ĉu vi estas Usonano naskita de Koreaj gepatroj? Ĉu la Korea lingvo estas via denaska lingvo? Vi havas plaijn denaskajn (aŭ preskaŭ-denaskjn) lingvojn?
Direktaj demandoj ne gravas al mi ridego.gif

Mi estas blankulo kaj mia prafamilio venas el Eŭropo. Do, la korea lingvo ne estas mia denaska lingvo, kaj mi nur havas unu denaskan lingvon, la angla.

Dum unu jaro mi studis en Suda Koreo kaj mi lernis la lingvon tiam.

לראש הדף