Al la enhavo

Ĉu 'kioj' estas uzebla vorto?

de brodicius, 2012-oktobro-18

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-oktobro-21 21:03:31

Forigite

cellus (Montri la profilon) 2012-oktobro-28 18:57:04

Mi provas kompreni kio povus inspiri Pokrovskij. En la latina lingvo oni havas diraĵon: Omnia mea mecum porto. Mi portas ĉion mian kun mi. Oni ankaŭ povus traduki "Mi portas ĉijn miajn aĵojn kun mi". Se ni komprenas ĉio = ĉiuj aĵoj estas kompreneble kial iu volus uzi ĉio.

Sed demando kun kio povas generi tre diversajn respondojn:

Kion vi vidas?
Mi vidas filmon.

Kio estas en la ĉambro?
En la ĉambro estas 5 seĝoj kaj unu tablo.

Do kio generas pluralojn en la respondo, ĉar la demandanto ne povas scii ĉu estas singularo aŭ pluralo pri kiu li demandas. Se oni enkondukus pluralon kun kio oni tuj tre komplikigus esperanton!

Timtim (Montri la profilon) 2012-decembro-23 20:51:00

Certe ĝi povas aperi en situacio tia:

- Mi perdis miajn nekonatavorto-ojn hieraŭ.

- Viajn kiojn?

akueck (Montri la profilon) 2012-decembro-24 10:46:09

tommjames:
Laŭ mi la artikolo de Pokrovskij restas sur dubinda premiso. Li asertas en la unua frazo:

Pokrovskij:en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon.
Nu miaopinie tio estas klare malprava aserto, ne nur pro tio ke logiko ofte estas nur subjektiva afero (parolantoj ofte malkonsentas pri kio estas "bona logiko" - lia artikolo mem estas pruvo de tio), sed ankaŭ ke Esperanto havas proprajn tradiciojn, normojn, kaj enuziĝintajn lingvaĵojn kiujn ni certe devas atenti, krom se ni volas riski soni tre strangaj en normala parolado.
La aserto de Pokrovskij pri la rolo de la "la logiko" estas falsa, se per "lingvo internacia" li celas Esperanton. Ties legho, akceptita kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio, estas ne "la logiko", sed la "verketo 'Fundamento de Esperanto'". Pro la instruoj en ties Antauparolo kompreneble ankau novaj vortoj kaj formoj novaj estas permesataj (formoj novaj tamen nur, se ili estas internaciaj, t. e. uzeblaj pro Regulo 15, au aprobitaj de la Akademio).

Amike

Andreas

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-decembro-25 17:42:35

se oni volas ke Esperanto estu pure eŭropeca lingvo, oni ne bezonas "kioj" - en la turka ekzistas ĝi kaj oni uzas ĝin ĉiutage, do "ne" = "kio", "neler" = "kioj". En la turka oni ankaŭ (kiel darkweasel jam rimarkis por la hispana) uzas "kiuj" - "kim" = "kiu", "kimler" = "kiuj".
Fojfoje en la turka oni eĉ uzas formon kiu ne eblas rekte en Esperanto (kimlerin) = (pli, malpli) "de kiuj". Tial mi amas Esperanton - ĉar en ĝi oni povas pli precize traduki el aliaj lingvoj.
Mi ankaŭ ŝatus rimarki ke la angla, kiel Espernato, plej ofte nur uzas unu vorton por la dua persono - se temas pri unuopulo aŭ pri kelkaj personoj. Kiam mia patrino min demandis kiu venis por tagmanĝi ŝi devis uzi frazon por klarigi: Are you both coming for lunch? En aliaj lingvoj tio ne necesas (Kommst du... / kommt ihr). La polineziaj lingvoj havas (kiel iam ankaŭ la angla) formon por unu "vi", du "vi" kaj pli ol du "vi".
En mondo kun pli ol 6 mil lingvoj ekzistas multaj eblecoj - mi miras pri la inventemo de la homa cerbo! (Kaj mi amas tiun inventemon korkore).

Reen al la supro