Ku rupapuro rw'ibirimwo

Al la hungarajan lernejanojn

ca, kivuye

Ubutumwa 6

ururimi: Esperanto

Leon95 (Kwerekana umwidondoro) 18 Gitugutu 2012 09:45:48

Saluton miaj karaj hungaraj amikoj,

unua mi pardonas por miajn erarojn okulumo.gif.
Por la ĵurnalo de mia lernejo mi devas aŭ mi volas fari artikolon pri la lernejsistemo en Hungarujo kaj/aŭ pri unu tagon en hungara lernejo. Ĉar ni (la germanoj) ne havas iom da informoj pri la hungara lernejo kaj mi ne konas vere personoj kiu scias kelke pri ĉi temo, mi volas vin demandi se vi povas aŭ volas helpi mi ridulo.gif? Ĉar mia lernejo estas gimnazio mi nur volas skribi pri la hungaran gimnazion.
Por la malpreciza informoj mi havas kelkajn demandojn al vi.

1) Ĉu la lernejo estas la tutan tagon aŭ nur la duonan
tagon ?
2) Kiu fakoj vi havas?
3) Ĉu vi lernas iom pri politiko? nationala, eŭropa aŭ
internacia politiko?
4) Kia estas la instruado de eksterlingvoj? Ĉu la
instruist(in)o parlas la eksterlingvo aŭ ĉu li/ŝi
nur parlas en la hungara lingvo kaj vi nur devas lerni
vokabulojn kaj gramatikon?
5) Ĉu vi preĝas, kantas la hungara hymnon,… antaux la
instruado/tago?
6) Ĉu vi havas difinita festoj en la lernejjaro(por
ekzemplo: baloj,…)?
7) Kia estas la interrilato inter vi kaj viaj instruistoj?
8) Ĉu la hungara registaro eldonas multe/sufiĉe da mono
por lernejoj?

Kaj por mia artikolon mi volas skribi pri certa persono en certa lernejo, por montras germanajn lernejanojn kaj instruistojn unu tagon en hungara lernejo. Mi volus ĝoji, se iu volus korespondi kun mi por mian artikolon.

Amike kaj dankon
Leono de Germanujo

*Ho ve! Tajperaron en la surskribo...

Koracio (Kwerekana umwidondoro) 19 Gitugutu 2012 19:30:36

Mi volonte skribas pri mia gimnazio, sed mi faris la maturon en 2002. La plej plia reguloj estas sama, kiel tiam.

La gimnazio estas eklezia: ĝia posedanto estas la Katolika Eklezio. Ĝi estas duontaga, sed oni havas la eblecon posttagmeze resti kaj lerni kun la helpo de la geinstruistoj.
Se mi memoras bone, ni havis matematikon, informatikon, fizikon, ĥemion, biologion, geografion, literaturon, hungaran gramatikon, historion, fremdlingvojn, muzikon, grafikon, sporton, filozofion, juro-ekonomio-socion, religion - ne ĉiun en ĉiu jaro.
Ni lernis iom da politikon en historio kaj juro-ekonomio-socio.
Miaj fremdlingvoj estis germano kaj latino. Ni havis grupojn en la klaso por la lingvojn, sed en la unua jaro ne havis grupo por la progresanta germanlernantoj. Ni estis samgrupe kun la komencantoj. Ĉar tiu mi memlernis germanon. Poste la instruistino parolis multa germane, sed la lingvo mem estas klarigita hungare.
Latino estis nova lingvo por mi, kaj ĝi plaĉis al mi, kaj plaĉas tre. La plimulto de la klaso ne amis ĝin, ĉar ĝi estas nur kulture uzebla. Post nia maturo la gimnazio faris ĝin nur por unu jaro deviga, kaj nun la gelernantoj povas lerni novlatinajn lingvojn anstataŭ ĝi. La instruistinoj bedaurinde ne parolis latine en la instruado.
La gimnazio estis, kaj estas eklezia. Ni preĝis antaŭ kaj post la instruado. Tiu ne estas kutima en la ŝtataj gimnazioj.
La festoj estas: évnyitó (das Schuljahr öffnen), évzáró (simila festo en la fino de la skoljaro), la naskiĝtago de la lernantoj (ni ne festis en la gimnazio), kaj la ekleziaj festoj, kristnasko kaj pasko. Ĉiuj tiuj festoj estas festitaj per mesoj. Antaŭ la ekleziaj festoj estas tago, kiam la religioinstruantaj pastroj meditas. En la évnyitó kaj évzáró la direktoro enuas la instruantaron kaj la lernantaron. Poste de la évnyitó la gelernantoj ricevas iliajn lernolibrojn.
La szalagavató estas balo por la gematuranduloj. Ili estas festita ankaŭ antaŭ kaj poste iliaj ekzamenoj. La antaua festo estas la ballagás. La ailaj gelernantoj dekoras la koridorojn, kaj ili defilas kante tra ili. La posta festo estas la érettségi bankett kun bongustaj mangaĵoj kaj kun la geinsruistoj.
La registaro donas pli kaj pli malpli por la lernejoj. Kiam regis socialista partio, la mono donita la ekleziaj lernejoj estis tre kurtita.

Koracio (Kwerekana umwidondoro) 20 Gitugutu 2012 18:56:05

La interrilato inter la gelernantoj kaj la geinstruistoj estis pleje amike. Mi timis la historio- kaj geografioinstruiston, ĉar li volis, ke ni ankaŭ konas pri ĉiu, kiu estas kiel en la Karpata-baseno. Ni devis lerni la plej malgrandan rivereton, la plej malgrandan kumulon, kaj la plej malgrandan herberon. Ni ne povis ĉiun tiun.
Estis ankaŭ unu muzikinstruistino, kiun ni ankaŭ ne amis. Ŝi ne respondis niaj fragojn. Ŝi havis tre strangajn kutimojn. Ŝi kantigis unan samklasanon kun laringito, kaj mi timas, ke ni povus perdi nian voĉon pro ŝi.
Tiam estis la maturo separita de la enira ekzameno. Tio ŝanĝiĝis, kaj la enira ekzameno ĉesiĝis. La maturo estis farita binivela, kaj oni povas plian punkton akiri per la alta nivela maturo.
Ekde 2016 oni ne povos akiri la matura ateston sen 50 hora senpaga helpa laboro. Mi dubas, ke tio estos bona. Ne ĉiu sperto estos bona, kaj kiuj donos la laboron, havos potencon super la maturanduloj, ili uzos tiun potencon malbone. Oni volas tiun enduki en tiu lando, kie la senhejmulo murdas kiun, tiu donis la li hejmon.

Koracio (Kwerekana umwidondoro) 20 Gitugutu 2012 18:57:38

...fragojn := demandojn.

Danke.

Koracio (Kwerekana umwidondoro) 20 Gitugutu 2012 19:04:52

La bazlernejo estas 8 jara, la gimnazioj povas esti 8 (5-12. klaso), 6 (7-12 klaso) aŭ 4 jara (9-12 klaso). La klasoj estas numerita kontinue. Ni havas ankaŭ fakmezlernejojn 4 jarajn (9-12 klaso) kaj faklernejojn, kiun faris la nuna registaro 3 jara.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 20 Gitugutu 2012 20:38:47

Koracio:...fragojn := demandojn.

Danke.
Nur informe: Oni povas redakti mesaĝon, se oni faris eraron.

(Cetere, ĉu vi konas Karaj papo kaj mamo? rido.gif )

Subira ku ntango