Přejít k obsahu

Kie iras Eŭropo?

od uživatele codesito ze dne 18. října 2012

Příspěvky: 15

Jazyk: Esperanto

codesito (Ukázat profil) 18. října 2012 19:05:16

darkweasel:
codesito:Kien iras Eŭropo?
Eble vi demandu pri tio tektoniston, bedaŭrinde Vikipedio donas neniujn informojn pri tio - eble tio estas simple ne antaŭvidebla.
Dankon pro fari min iom rideti.

codesito (Ukázat profil) 18. října 2012 19:39:37

mihxil:
codesito: Estu serioza, la blankaj usonanoj estas eŭropanoj, pro tio ni ĉiam kunlaboras kun ili en la "helpoj" al aliaj landoj.
Usonanoj ne estas eŭropanoj. Temas pri amerikanoj. Ja estas amikeca kaj kultura rilato, tio ne eblas nei sed emfazi la 'blankecon' havas neniun sencon kaj sugestas rasismon kiu tute ne estas.

Mi ne scias ĉu la helpoj estas bona ideo, sed almenaŭ ne necesas ciniki pri ĉio ajn.
Ciniki? Kion vi volas diri?
Cinikismo havas plurajn signifojn, almenaŭ unu el ili tre negativa, kiu ŝajnas ke estas kiun vi celis. Sed la afero estus ĉu la cinikulo estas vi, mi, aŭ ambaŭ, kvankam tio ne estas la temo de la fadeno, sed almenaŭ ĝi distrus la legantojn.

cellus (Ukázat profil) 19. října 2012 9:05:29

Codesito demandas al si kien Eŭropo iras kaj tuj ektroviĝas en Usono! Kelkaj membrolandoj de la Eŭropunio estis tre emaj partopreni en la militoj en Afganio, Irako kaj Libio. Aliaj membrolandoj estis malpli entusiasmaj. Oni povus diskuti la rolon de Usono en tio, sed eble oni devus krei alian fadenon.

Se ĝi temu pri la Eŭropunio ni povas cerbumi pri la eŭrounio, kiun mi ŝatas, malgraŭ ke la plimulto en Svedio votis kontraŭ ĝi. Ĝin realigis la politikaj elitoj en la unio. Kelkaj landoj havis referendumojn kie la popoloj akceptis ĝin, sed ne ĉiuj.

Sed memoru kiel estis la komenco. Oni havis tre severajn regulojn pri kiel la landoj devis fari siajn buĝetojn, sed kiam la plej potencaj landoj mem ne agis laŭ la reguloj, ili tuj ekmalvalidiĝis!

Bone administrita la eŭrounio devus esti bona, ĉar la eŭropaj landoj plej multe eksportas kaj importas ene del a unio. Do, komuna valuto havas avantagojn, sed ĝi postulis pli grandan integriĝon, kiun multaj membroŝtatoj ne povis akcepti pro politikaj kaŭzoj.

Estas logike ke la Eŭropunio ŝatis kunlaboron en translimaj regionoj, kiel Silezio, la nordo de Svedio kaj Finlando. Kelkaj regionoj estas progresaj, aliaj ne.

Negativan flankon de la Eŭropunio ni povas vidi en la fakto ke la komisiito Mulley devis demisii, ĉar li estis enmiksita en afero de subaĉetado. Iu kuriero de Malto alproksimiˆ¶gis la la kompanio Swedish Match (Sveda alumeto) kiu produktas fumtabakon sed ankaŭ snuftabakon, kiun uzas nur entikaj svedoj kan norvegoj! Nun la Sveda alumeto volis eligi eksportadon ankaŭ al la resto de la Eŭropunio. Nuntempe snuftabako rajtas esti vendata nur en Svedio (kaj eventuale en Alandaj insuloj). Sed pro zorgo pri la sano de la eŭropaj popoloj la unio ĝis nun ne permesis tion. Nun, laŭ la propono, se la Sveda alumeto volus pagi "konciderindan monsumon", la komissito pri sano, John Dalli povos agi en la Eŭropunia komisiio tiamaniere ke la komisio, kaj do la Unio akceptos ke snuftabako povu esti vendita en la tuta Eŭropunio! La probon de suba§ceto malkaŝis la agentejo por kontraŭfraŭda lukto, OLAF, en majo, kaj tio post ke Sveda alumeto sciigis pri la afero.

La supre menciita afero, estas kompreneble pozitivaĵo por la unio en la senco ke estas instancoj kiuj povas agi kontraŭ subaĉetado.

Jen kelkaj indikoj, kien iras la Eŭropunio, jen pozitive, jen neŭtrale, jen negative. Ĉiu afero havas nuancojn.

cellus (Ukázat profil) 30. října 2012 15:07:11

Codesito skribas "Mi ne volas viajn merdajn militojn. Ĉu Hispanujo ne estas parto de Eŭropo, aŭ kion vi komprenas per viaj. Dum la lastaj 50 jarojn ´ŭ jarojn Eŭropo ne havis militon (se oni ne kalkulu la enlandan militon en Grekio kaj la Balkanaj militoj en la fino de la 20-a jarcento, kaj tiuj landoj ne estis membroj de la Eŭropunio. Sed kiam ni demandas kien iros Eŭropo ni devos ankaŭ inkludi la areojn ĝis la Uralmontaro.

cxevino (Ukázat profil) 30. října 2012 21:38:57

Kiel filio de Usono, Eŭropo nenien iras. Ĝi plebone iru tien, el kie ĝi venas: Eŭrazion.

Zpět na začátek