Kie iras Eŭropo?
od codesito, 18. listopada 2012.
Poruke: 15
Jezik: Esperanto
codesito (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 15:11:45
Kion ni gajnis kun la amasbuĉadoj de Irako, Afganistano, ktp. Kaj pri tio ne kulpas judoj, sed kristanoj.
Bonvolu, iu respondu min. Kion ni gajnis kun viaj merdaj militoj?
dobri (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 15:28:15
Militoj en Irako kaj Afganio alportas por Eŭropaj landoj nur perdon. Gajnis ion eble nur Usono, ĉar en tiuj landoj ĝi povis provadi novajn armilojn.
Mi mem malaprobas ĉiujn militojn, eĉ tiujn liberigajn. Kio estas liberigo por iu grupo, tio samtempe estas subpremo de alia grupo aŭ nacio.
robbkvasnak (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 16:16:07
dobri:Ankaŭ al mi ŝajnas, ke Eŭropo iras al bankroto, precipe kelkaj sudaj landoj.La plejmulto en Usono volas retiri la soldatojn el afganistano tuj. Oni ĉi-tie NE volas sendi soldatojn aŭ eĉ aviadilojn al Sirio. La ĉiutagaj usonanoj lacas je la militoj.
Militoj en Irako kaj Afganio alportas por Eŭropaj landoj nur perdon. Gajnis ion eble nur Usono, ĉar en tiuj landoj ĝi povis provadi novajn armilojn.
Mi mem malaprobas ĉiujn militojn, eĉ tiujn liberigajn. Kio estas liberigo por iu grupo, tio samtempe estas subpremo de alia grupo aŭ nacio.
dobri (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 17:11:46
robbkvasnak:Jes, mi komprenas tion. Militojn aranĝas la registaroj, ne la popolo!
La plejmulto en Usono volas retiri la soldatojn el afganistano tuj. Oni ĉi-tie NE volas sendi soldatojn aŭ eĉ aviadilojn al Sirio. La ĉiutagaj usonanoj lacas je la militoj.
mihxil (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 17:26:51
codesito:Kien iras Eŭropo?Estu serioza. Eŭropo ne respondecas pri 'amasbuĉadoj' en Irako, Afganistano ktp.
Kion ni gajnis kun la amasbuĉadoj de Irako, Afganistano, ktp. Kaj pri tio ne kulpas judoj, sed kristanoj.
Bonvolu, iu respondu min. Kion ni gajnis kun viaj merdaj militoj?
Kaj kial ni gajnu ion pri ĉio? La celo povas esti helpi la tieajn landojn aŭ ties anojn.
codesito (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 18:08:11
mihxil:Estu serioza, la blankaj usonanoj estas eŭropanoj, pro tio ni ĉiam kunlaboras kun ili en la "helpoj" al aliaj landoj.codesito:Kien iras Eŭropo?Estu serioza. Eŭropo ne respondecas pri 'amasbuĉadoj' en Irako, Afganistano ktp.
Kion ni gajnis kun la amasbuĉadoj de Irako, Afganistano, ktp. Kaj pri tio ne kulpas judoj, sed kristanoj.
Bonvolu, iu respondu min. Kion ni gajnis kun viaj merdaj militoj?
Kaj kial ni gajnu ion pri ĉio? La celo povas esti helpi la tieajn landojn aŭ ties anojn.
Tamen, estas strange ke la homeca helpo de la aviadiloj ne estis manĝaĵoj, sed misiloj kaj bomboj el reduktita uranio.
auxro (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 18:27:02
codesito:Kien iras Eŭropo?Kiam EU gajnas nobelpremion, tiam gajnas "MI", sed kiam ĝi devas fari ian ankaŭ merdan laboron, tiam la manoj malpuras ĉe "VI"
Kion ni gajnis kun la amasbuĉadoj de Irako, Afganistano, ktp. Kaj pri tio ne kulpas judoj, sed kristanoj.
Bonvolu, iu respondu min. Kion ni gajnis kun viaj merdaj militoj?
Kiel ĉio simplas, ĉu ne?
mihxil (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 18:31:44
codesito: Estu serioza, la blankaj usonanoj estas eŭropanoj, pro tio ni ĉiam kunlaboras kun ili en la "helpoj" al aliaj landoj.Usonanoj ne estas eŭropanoj. Temas pri amerikanoj. Ja estas amikeca kaj kultura rilato, tio ne eblas nei sed emfazi la 'blankecon' havas neniun sencon kaj sugestas rasismon kiu tute ne estas.
Mi ne scias ĉu la helpoj estas bona ideo, sed almenaŭ ne necesas ciniki pri ĉio ajn.
codesito (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 18:59:19
auxro:Mi volis iom humuri kun tiu "mi" en tiu alia fadeno.codesito:Kien iras Eŭropo?Kiam EU gajnas nobelpremion, tiam gajnas "MI", sed kiam ĝi devas fari ian ankaŭ merdan laboron, tiam la manoj malpuras ĉe "VI"
Kion ni gajnis kun la amasbuĉadoj de Irako, Afganistano, ktp. Kaj pri tio ne kulpas judoj, sed kristanoj.
Bonvolu, iu respondu min. Kion ni gajnis kun viaj merdaj militoj?
Kiel ĉio simplas, ĉu ne?
La "vi" estus la uloj kiuj defendis/as la militojn, kaj mi volis aŭskulti ilian opinion.
darkweasel (Prikaz profila) 18. listopada 2012. 19:01:10
codesito:Kien iras Eŭropo?Eble vi demandu pri tio tektoniston, bedaŭrinde Vikipedio donas neniujn informojn pri tio - eble tio estas simple ne antaŭvidebla.