Đi đến phần nội dung

Nova kurso por la nova lernu!

viết bởi Jev, Ngày 18 tháng 10 năm 2012

Tin nhắn: 36

Nội dung: Esperanto

Miland (Xem thông tin cá nhân) 11:04:43 Ngày 09 tháng 12 năm 2012

Fari novan kurson kun rakonto fare de konata verkistino kiel Anna Lowenstein estas tre bona ideo. Ĉu la enhavo, tamen, ne estu realisma, kvazaŭ tranĉaĵo de la reala vivo? Mi aludas al la ideo de tempo-maŝino aŭ aliaj scienc-fikciaĵoj.

erinja (Xem thông tin cá nhân) 16:38:34 Ngày 09 tháng 12 năm 2012

Tio estas bona demando!

La enhavo estas realisma, kiam temas pri vortoj kiujn oni devas lerni por paroli kaj uzi Esperanton en la normala vivo hodiaŭ. En la estonteco, oni ankaŭ devas vestiĝi, mendi manĝaĵojn, kaj tiel plu. Kaj la tuta rakonto ne okazas en la estonteco - parto de la rakonto okazas en 1982.

La rakonto ne temas pri teknikaj aferoj aŭ kosma vojaĝado, do vere apenaŭ troviĝas 'strangaj' vortoj kiuj ne estus utilaj por la normala hodiaŭa vivo.

EmilioCid (Xem thông tin cá nhân) 13:04:04 Ngày 14 tháng 12 năm 2012

erinja: Ĉiukaze - la planantoj de la kurso taksis grave, instrui la vorton "komputilo" relative frue, ĉar ĝi estas sufiĉe grava vorto por per-komputilaj lernantoj. Fojfoje necesas elekti ion por la celoj de instruado, anstataŭ por la celoj de la plej realisma rakonto. Cetere, estas pli realisme ke Filipo en 1982 havu komputilon en sia ĉambro (kiel vi havis), ol ke pli maljuna Filipo venu per tempomaŝino. Mi sentas min sufiĉe certa ke tio neniam okazis al vi kiam vi estis studento, nek al viaj konatuloj okulumo.gif
Vi tute pravas Erinja. Rigardante la liston de facilaj vortoj de Kontakto (faritan de Anna Löwenstein) mi tute konsentas kun la enkonduko de la vorto "komputilo".

Mi antaŭĝojas pri la nova kurso.

RubyNunes (Xem thông tin cá nhân) 00:44:27 Ngày 21 tháng 12 năm 2012

Nu, historio estas historio! ridulo.gif
Laŭ mi ne gravas, ĉu ĝi ja estas reala aŭ ne, sed ke ĝi estu taŭga por la instruado de Esperanto kaj enhavu bezonotajn vortojn por estonta kaj flua komunikado.
Mi volas gratuli ĉiujn kunlaborantojn de tiu ĉi projekto kaj sukceson en 2013! ridego.gif

marcuscf (Xem thông tin cá nhân) 19:47:31 Ngày 01 tháng 6 năm 2013

Ĉu en 1982 estis tiel nekredeble ke nigrulo fariĝos prezidanto de Usono? Laŭ mi, la koloro de lia haŭto ne gravas; estas multe pli nekredeble ke unu el liaj familiaj nomoj estas Hussein, hahahaha ridulo.gif

Tamen, la historio bone rakontas ke la mondo pliboniĝas tra la jaroj ridulo.gif

dpmsf (Xem thông tin cá nhân) 13:17:42 Ngày 15 tháng 12 năm 2014

Kiam lernu! lanĉos ĉi tiun kurson?

Quay lại