К содержанию

kio estas la plej bona maniero por lerni Esperanton?

от darkstorm331, 21 октября 2012 г.

Сообщений: 13

Язык: Esperanto

darkstorm331 (Показать профиль) 21 октября 2012 г., 13:01:55

Saluton. Mi estas komencanto de Esperanto

kio estas la plej bona maniero por lerni Esperanton en vian opinion?

efilzeo (Показать профиль) 21 октября 2012 г., 14:34:53

En la alta parto de ĉi tiu retejo vi havas la sekcion "mia lernu", kaj tie vi povas vidi viajn kursojn. Do se vi iras tie vi povas vidi kaj decidi kiujn kursojn fari.

http://it.lernu.net/mia_lernu/studplano/index.php

darkstorm331 (Показать профиль) 21 октября 2012 г., 16:41:04

Dankon. Mi havas finita iuj lerniloj de la retejo. Ĉi tiu lingvo estas tre interesa.

kiel estas mia esperanto?

efilzeo (Показать профиль) 21 октября 2012 г., 17:02:51

Nu, mi ankaŭ estas komencanto do mi ne vere povas respondi vin, sed ŝajnas al mi ke via Esperanto estas jam bona. En via unua frazo vi diris "kio estas la plej bona maniero por lerni Esperanton en vian opinion?" sed vi devus diri "laŭ via opinio?", sen la akuzativo ĉar vi ne devas uzi ĝin post prepozicioj.

Laŭ mi = according to me/in my opinion.

Aŭ alternative vi povus uzi la aplikaĵo "kurso de esperanto", vi trovas ĝin ĉi tie: http://www.kurso.com.br/index.php?en

lagtendisto (Показать профиль) 21 октября 2012 г., 18:19:16

darkstorm331:Saluton. Mi estas komencanto de Esperanto
kio estas la plej bona maniero por lerni Esperanton en vian opinion?
Mi opinas. Estas malinterrete. Ĉu vi jam kontaktis la JEB-n? Kelkaj membroj de JEB tutcerte iros al JES. Ĉu eble vi volus akompanu ilin? Verŝajne ankaŭ la Guglo-listo londona-junularo interesigus vin.

darkweasel (Показать профиль) 21 октября 2012 г., 18:52:58

spreecamper:
Mi opinas. Estas malinterrete.
Evidente. Tial vi, kiu eksterrete lernis Esperanton, fariĝis bonega parolanto kun absolute lerta kaj komprenebla stilo, dum mi, kiu lernis ĝin interrete, ĉiam restos eterna komencanto.

Nun pli serioze, darkstorm331: Faru kelkajn kursojn kaj poste simple lernu per uzado - laŭ via lingvonivelo vi fakte jam pretas por tiu ĉi dua paŝo. Tiu ĉi forumo estas bonega loko por uzi Esperanton, kaj ĉar vi tie ĉi nur skribas kaj ne parolas, ĝi estas bona loko por komenci, ĉar vi havas sufiĉe da tempo por pripensi vian lingvaĵon.

Tamen fakte al ĉiu plej konvenas malsama metodo.

lagtendisto (Показать профиль) 21 октября 2012 г., 19:16:16

darkweasel:
spreecamper:Mi opinas. Estas malinterrete.
Evidente. Tial vi, kiu eksterrete lernis Esperanton, fariĝis bonega parolanto kun absolute lerta kaj komprenebla stilo, dum mi, kiu lernis ĝin interrete, ĉiam restos eterna komencanto.
Nu, ne necesas igi ironia. Mi scias. Mi eĉ ne estas ĉe KER nivelo A1. Sed estas la stilon mi preferas. Mi simple volas ekuzi la lingvon. Mi ankaŭ opinas. Malinterretaj renkontiĝoj povas motivigu tre forte. Honeste, mi tre admiras kiel vi ŝovas la scion de PMEG en via menso. Mi ne havas la motivon lerni Esperanton samkiele.
darkweasel:Tamen fakte al ĉiu plej konvenas malsama metodo
Mi tute konsentas.

darkstorm331 (Показать профиль) 21 октября 2012 г., 21:22:27

Dankon pro la konsilo. Mi ĝojas tio mi lernis kelkajn novajn vortojn.

Gerusa (Показать профиль) 25 октября 2012 г., 15:00:26

spreecamper:
darkstorm331:Saluton. Mi estas komencanto de Esperanto
kio estas la plej bona maniero por lerni Esperanton en vian opinion?
Mi opinas. Estas malinterrete. Ĉu vi jam kontaktis la JEB-n? Kelkaj membroj de JEB tutcerte iros al JES. Ĉu eble vi volus akompanu ilin? Verŝajne ankaŭ la Guglo-listo londona-junularo interesigus vin.
Laŭ mia opinio. Bona maniero por lerni Esperanton estas uzi Esperanton. Paroli Eon, skriti per Eon...ktp
Amike ĝis ridulo.gif

lagtendisto (Показать профиль) 27 октября 2012 г., 7:41:55

Gerusa:Laŭ mia opinio. Bona maniero por lerni Esperanton estas uzi Esperanton. Paroli Eon, skriti per Eon...ktp
Jes, mi konsentas. Plej bontaŭge oni devus uzi la fremdlingvon ĉiu tago.

Наверх