Contribuții/Mesaje: 1
Limbă: Esperanto
diegoami (Arată profil) 21 octombrie 2012, 13:05:20
Se vi ne certas, kiel oni prononcas iun vorton en fremda lingvo, vi povas aŭskulti la elparolon de tiu vorto en la paĝaro Forvo. Se vi ne trovas la vorton, vi povas peti, ke iu denaska parolanto elparolu ĝin. Sammaniere, en la paĝaro vi povas elparoli vorton el via denaska lingvo kaj poste alŝuti ĝin, por ke lernantoj povu aŭskulti ĝin.
Min surprizis, kiom da esperantaj vortoj sen elparolo troveblas en la paĝaro. Ĝenerale, se vi petas prononcon de ia vorto en ia "natura" lingvo, vi baldaŭ ricevos ĝin. Sed estas en ĉi tiu momento 612 esperantaj vortoj en Forvo, kiujn neniu elpaloris.
Mi konscias, ke la esperanta elparolmaniero estas tre regula kaj ni ne nepre bezonas sonoran elparolon de ĉiuj vortoj. Sed eventuale indus de tempo al tempo alŝuti prononcon al Forvo, por ke la vico da neelparolataj vortoj mallongiĝu ?