Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito
ya codesito, 21 Oktoba 2012
Ujumbe: 237
Lugha: Esperanto
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 25 Mei 2013 11:59:54 asubuhi
vincas:Mi opinias, ke Okcidento bezonas grandan militon por eliri el la krizego. Ja ĉiuj scias ke La Granda Depresio finiĝis nur per La Dua Mondmilito.Fuzzy:La ĉefa celo estas kompreneble Iran. Sirio estas la plej proksima aliancano de ĝi.Nu, kiel Sirio helpas al Irano, ke por tio Okcidento volus militi kontraŭ Irano. Mi malbone komprenas vian ekzemplon. Ni parolas pri Sirio kaj kia estus la kialo de Siria milito.
Sed hodiaŭ mankas stultuloj mortigi sin por nuligi la ŝuldegojn de Okcidento. Tial Okcidento penas anstataŭigi stabilajn reĝimojn en la plej militdanĝera regiono de la planedo per la plej aĉaj kaj sovaĝaj fanatikuloj.
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 25 Mei 2013 12:33:17 alasiri
Fuzzy:Mi opinias, ke Okcidento bezonas grandan militon por eliri el la krizego.Militoj multe kostas kaj malmulte enspezigas, do kiel mezorienta milito helpus al "la Okcidento"?
Fuzzy:Ja ĉiuj scias ke La Granda Depresio finiĝis nur per La Dua Mondmilito.Fakte ĝi plimildiĝis ekde la mezo de la 30-aj jaroj kaj finiĝus ankaŭ sen milito.
Fuzzy:Sed hodiaŭ mankas stultuloj mortigi sin por nuligi la ŝuldegojn de Okcidento.Kiom da mono ŝuldas "la Okcidento" al Sirio aŭ Irano? Mi supozas: neniom.
Fuzzy:Tial Okcidento penas anstataŭigi stabilajn reĝimojn en la plej militdanĝera regiono de la planedo per la plej aĉaj kaj sovaĝaj fanatikuloj."La Okcidento" longe aranĝiĝis kun la diktatoroj, ĉar ili estis plejparte komfortaj kaj kunlaboremaj. Estis la araboj mem, kiuj ne plu eltenis la subpremadon. Ili nenion ŝuldas al "la Okcidento".
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 27 Mei 2013 8:08:42 asubuhi
Kirilo81:Jes, militoj estas tiaj, sed nur por la batalantoj. Okcidento ja bezonas grandegan militon, en kiu ĝu mem ne batalus, sed nur vendus armilojn kaj poste helpus rekonstrui la ruinigitojn. Nur per tio eblas eltiri la okcidentajn ekonomikojn el la krizo, kaj ĉar la krizo estas grandega, do la milito ankaŭ devus esti tre granda. Okcidento bezonas novan mondmiliton aŭ ion similan la disfalon de Sovetunio.Fuzzy:Mi opinias, ke Okcidento bezonas grandan militon por eliri el la krizego.Militoj multe kostas kaj malmulte enspezigas, do kiel mezorienta milito helpus al "la Okcidento"?
Kirilo81:Mi tre dubas tion, konsiderante, kiom la usona ekonomiko profitis de La Dua Mondmilito.Fuzzy:Ja ĉiuj scias ke La Granda Depresio finiĝis nur per La Dua Mondmilito.Fakte ĝi plimildiĝis ekde la mezo de la 30-aj jaroj kaj finiĝus ankaŭ sen milito.
Kirilo81:Okcidento multege ŝuldas ne al Sirio, sed al si mem. Tio ĉi estas kutima kapitalisma krizo de troa produktado, jam antaŭlonge priskribita de Marx.Fuzzy:Sed hodiaŭ mankas stultuloj mortigi sin por nuligi la ŝuldegojn de Okcidento.Kiom da mono ŝuldas "la Okcidento" al Sirio aŭ Irano? Mi supozas: neniom.
Kirilo81:[/quote]Sed kial Okcidento tiom helpas al la ribeluloj? Ja estas evidente, ke ili estas multe pli aĉaj, kruelaj kaj maldemokratemaj ol Assad, sed Okcidenton tio ne konfuzas.Fuzzy:Tial Okcidento penas anstataŭigi stabilajn reĝimojn en la plej militdanĝera regiono de la planedo per la plej aĉaj kaj sovaĝaj fanatikuloj."La Okcidento" longe aranĝiĝis kun la diktatoroj, ĉar ili estis plejparte komfortaj kaj kunlaboremaj. Estis la araboj mem, kiuj ne plu eltenis la subpremadon. Ili nenion ŝuldas al "la Okcidento".
vincas (Wasifu wa mtumiaji) 27 Mei 2013 8:38:21 asubuhi
Fuzzy:Jes, militoj estas tiaj, sed nur por la batalantoj. Okcidento ja bezonas grandegan militon, en kiu ĝu mem ne batalus, sed nur vendus armilojn kaj poste helpus rekonstrui la ruinigitojn.Rusio vendas armilojn al Sirio, do ĝi ankaŭ profitos.
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 27 Mei 2013 9:00:25 asubuhi
vincas:Tiuj kontraŭavidilaj kaj kontraŭbatalŝipaj armiloj espereble helpos eviti la grandegan militon, kiun nek Rusio nek Ĉinio bezonas. Ni ankoraŭ ne suferas de troproduktada krizo, do ni bezonas ne malkonstruon de materia kulturo, sed pacon por trankvila evoluo.Fuzzy:Jes, militoj estas tiaj, sed nur por la batalantoj. Okcidento ja bezonas grandegan militon, en kiu ĝu mem ne batalus, sed nur vendus armilojn kaj poste helpus rekonstrui la ruinigitojn.Rusio vendas armilojn al Sirio, do ĝi ankaŭ profitos.
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 27 Mei 2013 10:35:13 asubuhi
1. Ĝis nun el la siria milito profitis nur Rusujo (apud Usono kaj Germanujo unu el la plej grandaj produktantoj de armiloj).
Tio memorigas al mi la ridigan situacion, ke dum la libia krizo la unuaj, kiuj aĉetis nafton de la ribeloj, estis la ĉinoj, kun rusa perado.
2. Ekonomia kresko pro milito baziĝas sur la produktado de armiloj, kiu kolapsas post la fino de la koncerna milito. Daŭripova la kresko povas nur estiĝi, se la milito akirigis al ĝi novajn rimedojn aŭ merkatojn.
Rilate tion mi ne vidas klaran avantaĝon por "la Okcidento" en la landoj de la Araba Printempo. Oni povas certi nur, ke Rusujo post la ĝisfina subteno de la malnovaj reĝimoj perdis/-as/-os influon kaj merkaton.
3. Mi ne vidas meĥanismon, kiel "la Okcidento" povus pro reĝimŝanĝo senhavigi al si la ŝuldojn ĉe la propraj civitanoj.
4. Se vi regule legas la ŝtatajn siriajn amaskomunikilojn, vi eble povas havi la priskribitan impreson. Por la resto de la mondo estas evidente, kiu komencis elverŝi sangon.
Kaj ne estas mirige, ke "la Okcidento" subtenas homojn batalantajn por libereco, estas mirige, ke ĝi tion ne jam delonge faras.
Same mi ne miras, ke aŭtoritatismaj reĝimoj kiel Ĉinujo aŭ Rusujo apogas la diktatorojn, ili ja timas la t.n. domenon efikon.
codesito (Wasifu wa mtumiaji) 31 Mei 2013 3:03:50 alasiri
Kirilo81:@FuzzyKaj kial viaj ribeluloj-teruristoj neniam volis eĉ paroli pri paco? kial ili boikotis/as ĉiajn klopodojn atingi pacon?
1. Ĝis nun el la siria milito profitis nur Rusujo (apud Usono kaj Germanujo unu el la plej grandaj produktantoj de armiloj).
Tio memorigas al mi la ridigan situacion, ke dum la libia krizo la unuaj, kiuj aĉetis nafton de la ribeloj, estis la ĉinoj, kun rusa perado.
2. Ekonomia kresko pro milito baziĝas sur la produktado de armiloj, kiu kolapsas post la fino de la koncerna milito. Daŭripova la kresko povas nur estiĝi, se la milito akirigis al ĝi novajn rimedojn aŭ merkatojn.
Rilate tion mi ne vidas klaran avantaĝon por "la Okcidento" en la landoj de la Araba Printempo. Oni povas certi nur, ke Rusujo post la ĝisfina subteno de la malnovaj reĝimoj perdis/-as/-os influon kaj merkaton.
3. Mi ne vidas meĥanismon, kiel "la Okcidento" povus pro reĝimŝanĝo senhavigi al si la ŝuldojn ĉe la propraj civitanoj.
4. Se vi regule legas la ŝtatajn siriajn amaskomunikilojn, vi eble povas havi la priskribitan impreson. Por la resto de la mondo estas evidente, kiu komencis elverŝi sangon.
Kaj ne estas mirige, ke "la Okcidento" subtenas homojn batalantajn por libereco, estas mirige, ke ĝi tion ne jam delonge faras.
Same mi ne miras, ke aŭtoritatismaj reĝimoj kiel Ĉinujo aŭ Rusujo apogas la diktatorojn, ili ja timas la t.n. domenon efikon.
vincas (Wasifu wa mtumiaji) 31 Mei 2013 4:11:24 alasiri
codesito:Kaj kial viaj ribeluloj-teruristoj neniam volis eĉ paroli pri paco? kial ili boikotis/as ĉiajn klopodojn atingi pacon?Kion vi spektas kaj legas? Ĉu eble nur Voice of Russia?
nikko (Wasifu wa mtumiaji) 1 Juni 2013 4:56:02 asubuhi
vincas (Wasifu wa mtumiaji) 1 Juni 2013 10:27:07 asubuhi
nikko:Ĉiu simpatianta al Asado estas rusa agento.Agento? Hmmmmm? Mi bedaŭras, ke estas pli malbone. Eble kombino de vortoj - simpla stultulo - pli taŭgus :-Þ