Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito
글쓴이: codesito, 2012년 10월 21일
글: 237
언어: Esperanto
vincas (프로필 보기) 2013년 8월 31일 오후 7:27:45
michaleo:Eble vi temas pri mi? Do mi repondos. Ĉi foje mi fidas ne nur Usonon, sed ankaŭ je Britio, Turkio, Francio kaj je aliaj membroj de EU. Sed estas demando je kio fidas vi?
Mirigas min tio, kun kia fido kaj kia kredo iuj traktas Usonon.
michaleo:Ho, kara, kion vi legas kaj spektas? Tio al mi estas tre interese.
Tamen, la historiaj spertoj devintus instrui al ni, ke la registaroj de Usono pretas manipuli, mensogi, provoki kaj fari aliajn grandegajn malhonestaĵojn, por ke ili trovu pretekston por komenci militon.
michaleo:El kiuj fontoj vi tion eltiris? Ĉu fontoj estas rusaj aŭ assadaj? :]
Pri la uzo de la kemia armilo. Ĝi estis jam uzita en majo 2013 de neniu alia, sed la ribeluloj.
michaleo:Mi ne bone tion scias, sed ĉu vi tion tralegis en sovetaj lernolibroj?
1) La incidento de Vjetnama Golfo (Tonkin-golfo) estis uzita kiel preteksto, por ke Usono komencu la vjetnaman militon. Sed laŭ malkaŝitaj dokumentoj de NSA, la incidento tute ne okazis. Versio pri laŭdira atako de la vjetnama floto kontraŭ la usona ŝipo estis nur propaganda agado. Usono jam pretis por militio kaj bezonis iun pretekston.
vincas (프로필 보기) 2013년 8월 31일 오후 7:37:50
emukah:Multaj homoj diras, la kemiaj atakoj estintus famoj, farita por devigi Usonon por militaraj intervenoj.Diru klare - kiu estas tiuj homoj aŭ ŝtatoj?
Ĉu estas grava, ke multaj diras ion. Multaj homoj povas kredi je nifuloj. Kaj do?
Altebrilas (프로필 보기) 2013년 8월 31일 오후 9:42:50
Fari militon estas aĉa afero. Des pli ke la specialistoj pri militstaj aferoj asertis, ke strategie, tia milito utilos al nenio. Toleri malrespekton pri homaj rajtoj, ĉefe kiam oni antaŭe anoncis, ke oni ne toleros tion, estas same aĉa.
Kion fari? Premojn al Rusio, por ke li punu mem sian protektaton por ke tio ne plu okazos? Mi dubas, ke ili akceptus.
horsto (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오전 12:49:17
Sed bonvolu vidi kion la usonaj sekretaj servoj faras. Ili spionas la tutan mondon kaj eĉ atakas kaj transprenas multajn gravajn komputilojn en la tuta mondo, laŭ la plej novaj informoj.
Oni ne plu povas kredi ion ajn de la okcidentaj registaroj, kiuj faras nenion por protekti la proprajn civitanojn kontraŭ la usonaj atakoj.
Parenteze, neniu usonano partoprenas ĉi tiun diskutadon. Ĉu eble pro tio, ke ĉiu usonano kiu komunikiĝas kun eksterlandanoj fariĝas celo de la usonaj sekretaj servoj?
vincas (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오전 7:37:38
Altebrilas:Kompreneble, landoj de ambaŭ flankoj uzas propagandon por pravigi sian politikon, kaj cenzuras pli malpli subtile la informojn. Ni esperantistoj devas resti klarvidaj rilate al tio, kaj se en forumo esperantistoj de diversaj landoj havas la opinioj proksimaj de tiuj de ilia registaro, estas des pli bona kialo por suspekti tiun propagandon.Do, laŭ vi, Assad ne uzis kemian armilon?
Altebrilas:Toleri malrespekton pri homaj rajtoj, ĉefe kiam oni antaŭe anoncis, ke oni ne toleros tion, estas same aĉa.Ĉu uzo de kemia armilo estas laŭ homaj rajtoj?
vincas (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오전 7:51:39
horsto:Ŝajnas al mi ke estas malfacile al multaj okcidentuloj ne plu fidi usonon. Ankaŭ la germanoj ĉiam amegis usonon.Ni nu parolas pri konkreta afero, sed ne pri tio kiom multe Usono diris malveron. Se Usono iam diris malveron tio estas malbone, sed el tio ne elfluas, ke ĉi foje Usono plu diras malveron.
horsto:Sed bonvolu vidi kion la usonaj sekretaj servoj faras. Ili spionas la tutan mondon kaj eĉ atakas kaj transprenas multajn gravajn komputilojn en la tuta mondo, laŭ la plej novaj informoj.Ĉu Germanio multe plendas pri Usona spionado, aŭ eble Germanio tion sciis.
Oni ne plu povas kredi ion ajn de la okcidentaj registaroj, kiuj faras nenion por protekti la proprajn civitanojn kontraŭ la usonaj atakoj.
corobu (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오전 7:59:02
horsto:Ŝajnas al mi ke estas malfacile al multaj okcidentuloj ne plu fidi usonon. Ankaŭ la germanoj ĉiam amegis usonon.Jes, jes, per la reto kaj en gazetaro mi legis pri tiuj aferoj pri spionado fare de usonaj servoj (tute same faras Ĉinio kaj penseble ankaŭ Rusio). Sed ĉu ni, eŭropanoj, nun malsaniĝu pro paranojo samkiel kelkaj rusianoj kaj kelkaj usonanoj? Estus bone ke racion oni konservu kaj sin demandu: kiuj tiras la ŝnuretojn de la marionetoj por orientigi nin kontraŭ Usono?
Sed bonvolu vidi kion la usonaj sekretaj servoj faras. Ili spionas la tutan mondon kaj eĉ atakas kaj transprenas multajn gravajn komputilojn en la tuta mondo, laŭ la plej novaj informoj.
Oni ne plu povas kredi ion ajn de la okcidentaj registaroj, kiuj faras nenion por protekti la proprajn civitanojn kontraŭ la usonaj atakoj.
Parenteze, neniu usonano partoprenas ĉi tiun diskutadon. Ĉu eble pro tio, ke ĉiu usonano kiu komunikiĝas kun eksterlandanoj fariĝas celo de la usonaj sekretaj servoj?
Tiun demandon mi sincere faras al mi ĉar mi estas nek kontraŭ Usono nek kontraŭ Rusio, mi nur perceptas ke nova "guerre froide" estiĝas inter du blokoj kaj tio ne sentas bone.
michaleo (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오전 8:35:20
Eble vi temas pri mi? Do mi repondos. Ĉi foje mi fidas ne nur Usonon, sed ankaŭ je Britio, Turkio, Francio kaj je aliaj membroj de EU. Sed estas demando je kio fidas vi?Historio montras al mi, ke mi devus fidi neniun landon, ĉar landoj ne havas amikojn, sed nur profitojn. Eĉ alianco povas enbati tranĉilon en la dorson.
Ho, kara, kion vi legas kaj spektas? Tio al mi estas tre interese.Tio ne gravas, mi preferus diskuti faktojn, sed ne miajn proprajn gustojn.
El kiuj fontoj vi tion eltiris? Ĉu fontoj estas rusaj aŭ assadaj? :]Vi povas legi, kaj spekti (en la angla)
Mi ne bone tion scias, sed ĉu vi tion tralegis en sovetaj lernolibroj?Ne, mi ne legis tion en sovieta lernolibro. La dokumentoj estis malkaŝigitaj en 2005. Vi povas senprobleme trovi pli da informoj pri tiu incidento en Interreto, sed bedaŭrinde ne en esperanta Vikipedio.
Kompreneble, landoj de ambaŭ flankoj uzas propagandon por pravigi sian politikon, kaj cenzuras pli malpli subtile la informojn. Ni esperantistoj devas resti klarvidaj rilate al tio, kaj se en forumo esperantistoj de diversaj landoj havas la opinioj proksimaj de tiuj de ilia registaro, estas des pli bona kialo por suspekti tiun propagandon.Ni ne iluziiĝu, ke en tiu konflikto Sirio gravas. La siria teritorio estas nur loko de la batalo inter la potencoj de la mondo, kiuj celo estas akiro de hegemonio en Proksima Oriento. Se Usono venkos Sirion, ĉu sekva celo iĝus Irano? Rimarku, ĝis nun Usono (preskaŭ) ĉiam atakis aliajn landojn, sed tiuj "danĝeraj" landoj (preskaŭ) neniam atakis tiam iun. Rusio kaj Ĉinio volas por ke plidaŭru la staus quo kaj ne volas pli malstabiligi la situacion en la regiono, do tio signifus ankaŭ pacon.
Fari militon estas aĉa afero. Des pli ke la specialistoj pri militstaj aferoj asertis, ke strategie, tia milito utilos al nenio. Toleri malrespekton pri homaj rajtoj, ĉefe kiam oni antaŭe anoncis, ke oni ne toleros tion, estas same aĉa.
Kion fari? Premojn al Rusio, por ke li punu mem sian protektaton por ke tio ne plu okazos? Mi dubas, ke ili akceptus.
Se Usono, Izraelo kaj aliaj landoj ne helpis ribelulojn, en Sirio jam delonge estus paco. Des pli, ke plimulto da sirianoj apogas Assad. Tiuj landoj vidas proprajn avantaĝojn en tiu situacio. Kaj sponsoras dungatojn, kiuj batalas kontraŭ la siria armeo. Ofte tiuj dungatoj estas simple teroristoj. Mi ne scias, ĉu vi aŭdis ekzemple pri tio, ke unu el tiuj "ribeluloj" mortigis sirian soldaton kaj poste elŝiris lian koron kaj manĝis ĝin. Aŭ pri alia, kiu kelkajn minutojn detranĉadis kapon de pastro per tranĉilo. Pri la uzo de kemia armilo mi skribis pli frue.
vincas (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오전 9:40:33
michaleo:Historio montras al mi, ke mi devus fidi neniun landon, ĉar landoj ne havas amikojn, sed nur profitojn. Eĉ alianco povas enbati tranĉilon en la dorson.Historio ne ĉiam ripetiĝas. Kaj via aserto, ke landoj ne havas amikojn por mi sonas iom malnove.
michaleo:Rimarku, ĝis nun Usono ĉiam atakis aliajn landojn, sed tiuj "danĝeraj" landoj neniam atakis iun.Tio simple ne estas vero. Ĉu Irako ne atakis Kuvajton?
michaleo (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오전 10:10:55
Tio simple ne estas vero. Ĉu Irako ne atakis Kuvajton?Jes, Irako atakis Kuvajton en 1990, sed ĉu Irako atakis iun landon en 2003? En 1990 Usono ankoraŭ ne detruis Irakon, sed oni ne povas diri tion post la milito en 2003.