Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito
od codesito, 21. listopada 2012.
Poruke: 237
Jezik: Esperanto
Troyus23 (Prikaz profila) 1. rujna 2013. 14:07:45
vincas (Prikaz profila) 1. rujna 2013. 15:24:16
emukah (Prikaz profila) 1. rujna 2013. 21:09:48
vincas:La deklaro "venengasaj batoj estas mensogo" pruviĝu tiu video (en germana):emukah:Multaj homoj diras, la kemiaj atakoj estintus famoj, farita por devigi Usonon por militaraj intervenoj.Diru klare - kiu estas tiuj homoj aŭ ŝtatoj?
Ĉu estas grava, ke multaj diras ion. Multaj homoj povas kredi je nifuloj. Kaj do?
http://www.youtube.com/watch?v=Cpdu_VQ8Emg&bpc...
ĉi tiu montriĝis fotoj kun la deklaro, ĉi tio ne povis esti venengasa bato. Sed, kia vera estas tiuj fotoj? Mi ne scias. Sed kio pruvis la veron de venengasaj batoj? Interese estas, ke hodiaŭ en la germanaj novaĵoj mi unuafoje aŭdis la germanan vorton "mutmaßlich" - apriora / laŭsupoza en asocio kun tiuj venengasaj batoj.
Altebrilas (Prikaz profila) 2. rujna 2013. 12:05:56
Tiam oni pli klare vidos kiuj malhelpas restarigon de la paco.
vincas (Prikaz profila) 2. rujna 2013. 15:39:33
michaleo:Pri la uzo de la kemia armilo. Ĝi estis jam uzita en majo 2013 de neniu alia, sed la ribeluloj.
vincas:El kiuj fontoj vi tion eltiris? Ĉu fontoj estas rusaj aŭ assadaj? :]
michaleo:Vi povas legi, kaj spekti (en la angla)Mi ne tralegis la tutan artikolon, sed ĉu vere tiuj homoj estas la ribeluloj aŭ simple ili estas teroristoj. Kun la nomo de ribejuloj povas agi ankaŭ teroristoj. Mi provis trovi tiun novaĵon en Okcidentaj retejoj sed ne trovis. Ĉar mi emas pensi ke retejo rt.com Russia today servas kiel propagandilo por ne rusoj. Ĉiuj ja scias ke libera vorto en Rusio estas subpremita, kaj rt.com reflektas opinion de registaro.
Turkish security forces found a 2kg cylinder with sarin gas after searching the homes of Syrian militants from the Al-Qaeda linked Al-Nusra Front who were previously detained, Turkish media reports. The gas was reportedly going to be used in a bomb.
The group was designated a terrorist organization by the United States in December.Se ili estas teroristoj, ili ne povas esti ribeluloj.
Aūtomata traduko
Turka sekurecofortoj trovis 2kg cilindro kun sarín gaso sercxinte la hejmoj de siria aktivuloj el la Al-Qaeda ligitaj al la-Nusra Fronto, kiuj antaŭe detenataj, Turka amaskomunikiloj raportas. La gaso estis raportite tuj estos uzita en bombo.
La grupo estis designado terorisma organizo por Usono en Decembro.
Altebrilas:Ŝajnas, ke la pruvoj ke nur la reĝimo uzis kemiajn armilojn ne estas jam sufiĉe konvinkigaj.Ĉu eble vi legis artikolon pri tio kaj povas doni ligilon?
La deklaro "venengasaj batoj estas mensogo" pruviĝu tiu video (en germana):Bedaŭrinde mi ne povas spekti filmeton. Malrapida interreto.
http://www.youtube.com/watch?v=Cpdu_VQ8Emg&bpc...
michaleo (Prikaz profila) 2. rujna 2013. 19:20:55
Mi ne tralegis la tutan artikolon, sed ĉu vere tiuj homoj estas la ribeluloj aŭ simple ili estas teroristoj. Kun la nomo de ribejuloj povas agi ankaŭ teroristoj.Vi trafis la kernon de la afero. Homoj, kiujn oni nomas "ribeluloj" ofte estas dungatoj sponsorataj de aliaj landoj. Kaj tiaj dungatoj ofte estas simple teroristoj. Mi skribis pri tio pli frue.
Mi provis trovi tiun novaĵon en Okcidentaj retejoj sed ne trovis. Ĉar mi emas pensi ke retejo rt.com Russia today servas kiel propagandilo por ne rusoj.Eble RT estas propagandilo de la rusa registraro. Sed ĉu tio signifas, ke ĉio, pri kio ĝi informas, estas malvero? Ĝi mem konstatas, ke ĝi rajtas prezenti alian vidpunkton. Ĉu vere la okcidentaj retejoj kaj televidaj stacioj estas ioj aliaj?
Niaj esploristoj esplordemandis en la najbaraj landoj de Sirio personojn, kiuj estis viktimoj de la civila milito en Sirio kaj ankaŭ kuracistojn en provizoraj [kampaj?] malsanulejoj kaj laŭ ilia raporto, kiun mi vidis, ekzistas fortaj, difinitaj suspektoj, sed ne nerefuteblaj atestaĵoj por la uzo de saríno. Temas pri la uzo [de saríno] de la opozicio - la ribeluloj, ne de registaro - diris Del Ponte [membro de Komitato de Homaj Rajtoj de la UN] en intervjuo kun unu el svisa-italaj televidaj stacioj.
[traduko de la teksto el pola retejo]
Ĉiuj ja scias ke libera vorto en Rusio estas subpremita, kaj rt.com reflektas opinion de registaro.Se temas pri la subpremo de libera vorto. Interesa fakto estas tio, ke de kelkaj tagoj la brodkasto de RT en Usono estas blokata. Kurioze, ĉu ne?
vincas:Ĉu eble vi legis artikolon pri tio kaj povas doni ligilon?Mi demandus, ĉu vi povus pruvi, ke estas alie? Mi konstante aŭdas, ekzemple: "Ekzistas atestaĵoj, ke en Srio estis uzita sarino" (John Kerry). Ho, kia novaĵo! Mi ne sciis kaj eĉ ne suspektis. Aŭ alia "pruvo": "Mi pensas, ke nuntempe ekzistas multe da atestaĵoj [ke Assad ordonis uzi sarinon]. Se prezidento de Rusio preferas ignori ilin, tio estas lia elekto" (ankaŭ Kerry).
Altebrilas (Prikaz profila) 2. rujna 2013. 22:59:03
vincas:Mi legis plurajn artikolojn, sed ili estas en la Franca. Vi povas mem serĉi per ŝlosilvortoj "Carla del Ponte" "Sirio" "Al Qaida" ktp. Estas pluraj artikoloj kiuj vekigas dubojn. Mi ne asertas, ke ili veras, sed ke la dubo estas sufiĉa por ke oni pripensu antaŭ komenci militon. Des pli ke tio ne plu urĝas, ĉar la surpriza efiko ne plu eblas.
Altebrilas:Ŝajnas, ke la pruvoj ke nur la reĝimo uzis kemiajn armilojn ne estas jam sufiĉe konvinkigaj.Ĉu eble vi legis artikolon pri tio kaj povas doni ligilon?
Mi legis interalie aliajn versiojn, laŭ kiuj la ribeloj akcidente eksplodigis bombojn enhavantajn kemiajn gazojn, pro manko de sperto. Mi ne opinias, ke tio veras, sed estas sufiĉa dubo por enketi.
Alia ebleco estas ke estas kaptilo starigita de teroristoj pri kiuj oni scias, ke ili ne hezitas oferi eĉ sian vivon se tio helpas venki.
Tial la okcidentanoj devas certiĝi pri la faktoj kaj estigi interkonsenton pri la situacio kaj la farindaj agoj antaŭ ekmiliti.
Ĉiam estos tempo por puni la kulpulojn, ĉar krimoj kontraŭ homaro estas laŭ internacia juro senlime puneblaj.
vincas (Prikaz profila) 3. rujna 2013. 08:25:00
michaleo:Vi trafis la kernon de la afero. Homoj, kiujn oni nomas "ribeluloj" ofte estas dungatoj sponsorataj de aliaj landoj. Kaj tiaj dungatoj ofte estas simple teroristoj. Mi skribis pri tio pli frue.http://rt.com/news/sarin-gas-turkey-al-nusra-021/
La artikolo temas ne pri ĉiuj ribelujoj, sed pri Al-Nusra Fronto. Usono diris, ke la tiu grupo estas terorisma. Do ili simple ne apartenas al ribelujoj, eble ili nur volas surmeti la maskon de ribelujoj.
michaleo:Eble RT estas propagandilo de la rusa registraro. Sed ĉu tio signifas, ke ĉio, pri kio ĝi informas, estas malvero? Ĝi mem konstatas, ke ĝi rajtas prezenti alian vidpunkton. Ĉu vere la okcidentaj retejoj kaj televidaj stacioj estas ioj aliaj?Nu jes, rt.com diras ankaŭ veron, sed eble problemo estas ne mem informilo, sed ŝtato. Rusio estas diktatorujo kaj por tio mi ne tre emas fidi je ĝia informo. Okcidentaj informiloj estas pli liberaj kvankam ili ankaŭ povas propagandi, sed se vi ne fidas je usonaj informiloj legu britajn, germanajn, francajn... informilojn.
Niaj esploristoj esplordemandis en la najbaraj landoj de Sirio personojn, kiuj estis viktimoj de la civila milito en Sirio kaj ankaŭ kuracistojn en provizoraj [kampaj?] malsanulejoj kaj laŭ ilia raporto, kiun mi vidis, ekzistas fortaj, difinitaj suspektoj, sed ne nerefuteblaj atestaĵoj por la uzo de saríno. Temas pri la uzo [de saríno] de la opozicio - la ribeluloj, ne de registaro - diris Del Ponte [membro de Komitato de Homaj Rajtoj de la UN] en intervjuo kun unu el svisa-italaj televidaj stacioj.Donu la ligilon mi iom scias pole kaj provos legi. Sed tio ne estas tute pruvita.
[traduko de la teksto el pola retejo]
michaleo:Se temas pri la subpremo de libera vorto. Interesa fakto estas tio, ke de kelkaj tagoj la brodkasto de RT en Usono estas blokata. Kurioze, ĉu ne?Tro malmulte da informo por ke mi povus diri ion.
michaleo (Prikaz profila) 3. rujna 2013. 09:15:29
Donu la ligilon mi iom scias pole kaj provos legi. Sed tio ne estas tute pruvitaJes, distingigas ŝin de iuj politikistoj tio, ke ŝi ne formulas senbazajn akuzojn, se ŝi ne havas nerefuteblajn atestaĵojn kaj ne estas tute certa.
Tio estas la originala artikolo (en la pola)
Kaj intervjuo en la angla kun polaj subtitoloj
Fuzzy (Prikaz profila) 3. rujna 2013. 10:30:40
Altebrilas: ...ke oni povas senpune masakri homojn pri kiuj oni respondecas, tio nuligos ĉiujn klopodojn faritajn de post la dua mondmilito por pli viveblan mondon.Pri kiu masakro temas?