შინაარსის ნახვა

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

codesito-ისა და 21 ოქტომბერი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 237

ენა: Esperanto

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 30 ნოემბერი, 2012 05:20:06

dobri:
Fuzzy:Prepariĝi al eventuala milito ne signifas prepari novan militon, ĉu ne?
Eĉ male, malfortigi siajn militfortojn ofte signifas provoki militon. Jen vidu Libion -- Kaddafi ne malŝparis por sia armeo, kaj resulte la lando estas detruita. Kontraste al tio la pacamaj eŭropanoj kaj usonanoj tute nenion malbonan faras al Sirio, nur kritikas pervorte, ĉar Asad sufiĉe bone armigis sian landon.
Tamen mi ne certas, ĉu vi pravas. Sadam Husejn havis fortegan armeon, sed Usono trovis pretekston por detrui ĝin.
La terarmeo de Husejn estis sufiĉe forta kontraŭ liajn najbarojn, sed la milita aviado kaj la kontraŭaviada defendo estis tute ne sufiĉaj kontraŭ Usono. Kaj la iraka popolo rifuzis batali kontraŭ malamiko, ĝi preferis kapitulacii kaj poste ĵeti ŝuojn kontraŭ usona prezidento.

dobri:Se usona registaro decidos ataki Sirion, neniu kontraŭstaros.
Jes, sed se usona registaro decidos ke la afero estas tro danĝera por usonaj pilotoj, ĝi tre hezitos, ĉu ataki aŭ ne. Mortigante alilandanojn, usonanoj ege malŝatas riski siajn vivojn.
Do, se la sirianoj permesus al la turka ĉasaviadilo forflugi, ni jam vidus en Sirio senflugan zonon.
Ankaŭ kiam Rusio vendas al Irano perfektajn armilojn, ĝi tiamaniere konservas la pacon.

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2012 07:19:47

Vi verŝajne opinias, ke ju pli la ŝtatoj armos sin, des pli la paco estos konservata! Sed la historio montras malon!

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2012 09:02:49

dobri:Vi verŝajne opinias, ke ju pli la ŝtatoj armos sin, des pli la paco estos konservata! Sed la historio montras malon!
Ĉu vere? Kiam okazis la lasta mondmilito? Kial tiom longe grandaj militoj ne okazadas?

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 2 დეკემბერი, 2012 19:41:54

Uzi la antikvan romian imperion por kompari pli postajn historiajn okazojn povas esti praktika, sed oni devas kompreni ke tiaj komparoj ne helpos nin por antaŭdiri historian evoluon, ĉar estas ĉiam faktoroj pri kiuj ni ne scias. Logike Sirio aŭ Libano aŭ Egipto povus esti la komenco de tria mondmilito aŭ la konflikto pri la insuloj ekster la bordoj de Japanio kaj Ĉinio. Laŭ mi la solan instruon de la historio kiun oni povas lerni estas tiu ke militoj tre ofte estas komencataj baze de tre eraraj taksoj pri la intencoj kaj la kapablo de la malamiko. El ekzemploj pri tio oni povas citi tre tedan serion.

Estas ankaŭ eble ke la landoj sukcesis eviti certajn militojn, sed pri neokazintaj militoj ni malofte scias. Mi povas nur memori unu, kaj tio estas la milito kiu ne okazis inter Svedio kaj Norvegio okaze de la ĉeso de la unio inter la du landoj. Tiam estis grupoj en Svedio kiuj volis eki militon, sed estis pli da saĝuloj ambaŭflanke, kaj tial neniu milito okazis.

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 4 დეკემბერი, 2012 15:10:17

Ŝajne ke la usonanoj intencas realigi en Sirio la irakan scenarion pri kemiaj armiloj:
Usonaj spionoj malkovris la sirianojn preparigi militan venenon.
Ĉu al ili tiom mankas la fantazio?

vincas (მომხმარებლის პროფილი) 6 დეკემბერი, 2012 09:02:41

Fuzzy:Ŝajne ke la usonanoj intencas realigi en Sirio la irakan scenarion pri kemiaj armiloj:
Usonaj spionoj malkovris la sirianojn preparigi militan venenon.
Ĉu al ili tiom mankas la fantazio?
Eble rusoj povus doni al usonanoj kelkajn lecionojn pri tio.

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 6 დეკემბერი, 2012 11:11:21

vincas:
Fuzzy:Ŝajne ke la usonanoj intencas realigi en Sirio la irakan scenarion pri kemiaj armiloj:
Usonaj spionoj malkovris la sirianojn preparigi militan venenon.
Ĉu al ili tiom mankas la fantazio?
Eble rusoj povus doni al usonanoj kelkajn lecionojn pri tio.
Mi ne komprenis vian aludon, eble vi klarigos?

vincas (მომხმარებლის პროფილი) 6 დეკემბერი, 2012 13:37:57

Nu por trovi bonan kialon por komenci militon. Ekzemple, rusoj en Kartvelio ne serĉis venenon. Ili trovis pli bonan kialon.

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 6 დეკემბერი, 2012 17:36:15

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Ŝajne ke la usonanoj intencas realigi en Sirio la irakan scenarion pri kemiaj armiloj:
Usonaj spionoj malkovris la sirianojn preparigi militan venenon.
Ĉu al ili tiom mankas la fantazio?
Eble rusoj povus doni al usonanoj kelkajn lecionojn pri tio.
Mi ne komprenis vian aludon, eble vi klarigos?
Ankaŭ mi povas klarigi. Kiam Breĵnev timis perdi sian influon en Ĉeĥoslovakio, tiam li fantaziis minacon fare de okcidentaj landoj por pravigi sovetan agresion kontraŭ Ĉeĥoslovakio.

auxro (მომხმარებლის პროფილი) 6 დეკემბერი, 2012 19:02:58

dobri:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Ŝajne ke la usonanoj intencas realigi en Sirio la irakan scenarion pri kemiaj armiloj:
Usonaj spionoj malkovris la sirianojn preparigi militan venenon.
Ĉu al ili tiom mankas la fantazio?
Eble rusoj povus doni al usonanoj kelkajn lecionojn pri tio.
Mi ne komprenis vian aludon, eble vi klarigos?
Ankaŭ mi povas klarigi. Kiam Breĵnev timis perdi sian influon en Ĉeĥoslovakio, tiam li fantaziis minacon fare de okcidentaj landoj por pravigi sovetan agresion kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
sovetan, ne rusan

ზემოთ დაბრუნება