לתוכן העניינים

Instruu esperanton al la tradukilo de guglo

של Rangel_Castro, 22 באוקטובר 2012

הודעות: 3

שפה: Esperanto

Rangel_Castro (הצגת פרופיל) 22 באוקטובר 2012, 10:39:45

Saluton. ^^

Antaŭ nelonge mi malkovris, ke eblas helpi la tradukilon de guglo lerni lingvon korektante ĝian tradukon. Por tion fari:

1) Tajpu frazon (preferinde en via denaska lingvo ridego.gif )kaj elektu en kiun lingvon vi volas ke ĝi estu tradukita.
2) Kontrolu ĉu la traduko estas ĝusta.
3) Se ĝi estas ĝusta, vi povas klaki sur la litero "V" por taksi la tradukon bona. Se ĝi ne estas ĝusta, klaku sur la traduko. Tiel ekvideblos sugestoj por plibonigi la tradukon. Tamen, eble oni ne sugestos la ĝustan vorton.

Mi scias, ke tiu tradukilo ne estas bona, tamen se ni, geesperantistoj, laboros tiel, ĝi povos surprizi vin tiel, kiel ĝi iam surprizis min tradukinte malsimplan tekston el la portugala en esperanton! ridego.gif

http://translate.google.com/

cellus (הצגת פרופיל) 22 באוקטובר 2012, 14:57:57

Mi ofte uzas google por traduki tekstojn en la svedan. Mi trovis ke oni ŝajne uzas la anglan lingvon kiel pontlingvon. Tamen oni povas uzi la esperantan version por kompreni ĉu traduko el la propra lingo en alian lingvon povas esti korekta aŭ ne. Estas do multajn uzeblecojn por google translate.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 25 באוקטובר 2012, 12:05:18

Mi provis iam fari tion, sed memoras, ke la proceduro estas iom komplika, ke oni devas inskribiĝi al kelkaj aferoj, kaj post kelkaj provoj, mi rezignis.

לראש הדף