Ku rupapuro rw'ibirimwo

Poŝtelefonilo por babilejo

ca, kivuye

Ubutumwa 6

ururimi: Esperanto

Desideratist (Kwerekana umwidondoro) 23 Gitugutu 2012 18:29:41

Pardonu se ĉi-tiu ideo jam paroladis, sed mi havas iFonon kaj la Lernu-babilejo ne estas ege facila por uzi per Safari. Ĉu oni povus fari ilon [angle:app] por uzi la babilejon pli utile per poŝtelefonoj (Androjde, iFone ktp)?

kefga_x (Kwerekana umwidondoro) 23 Gitugutu 2012 18:37:10

Desideratist:Pardonu se ĉi-tiu ideo jam paroladis, sed mi havas iFonon kaj la Lernu-babilejo ne estas ege facila por uzi per Safari. Ĉu oni povus fari ilon [angle:app] por uzi la babilejon pli utile per poŝtelefonoj (Androjde, iFone ktp)?
Se mi memoras korekte estas konata problemo kaj ne ekzistas aĵo por iPhone aŭ Android. Tamen, se mi memoras korekte, la nova retejo pli bone subtenos poŝtelefonojn.

Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 23 Gitugutu 2012 19:23:31

Tio estas le rekta ligilo al la lernu-babilejo. Se ankoraŭ ne funkcias, vi povas iri en la IRC-kanalon ##esperanto ĉe irc.freenode.net - tiaj kanaloj facile uzeblas per IRC-klient-programoj, kiuj ekzistas Kaj por la iPhone kaj por aliaj saĝ-telefonoj.

Desideratist (Kwerekana umwidondoro) 23 Gitugutu 2012 22:51:10

Bonega; espereble oni vidos min pli ofte. okulumo.gif

Desideratist (Kwerekana umwidondoro) 24 Gitugutu 2012 11:10:40

Ĝi ne funkcias por mi. Ĉu oni bezonas aliajn aferojn (pordnumeron ktp?).

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 24 Gitugutu 2012 11:54:02

Desideratist:Ĝi ne funkcias por mi. Ĉu oni bezonas aliajn aferojn (pordnumeron ktp?).
Kion vi provis? Ĉu la lernu!-babilejon, aŭ ĉu la IRC-kanalon?

Subira ku ntango