ไปยังสารบัญ

Kion vi estas faranta?

จาก efilzeo, 24 ตุลาคม 2012

ข้อความ 18

ภาษา: Esperanto

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 25 ตุลาคม 2012, 17:42:54

darkweasel:
Kion vi celas? Ĉu redakti la vortarojn? Tio ja eblas, sendu retleteron al teamo@lernu.net kaj petu tiujn rajtojn.
Mi volas aldoni, kiam neestas, italajn vortojn al la vortaro ĉe nia dekstro.

troyshadow :Kion vi celas? Ĉu redakti la vortarojn? Tio ja eblas, sendu retleteron al teamo@lernu.net kaj petu tiujn rajtojn.Ofte denaskaj vortoj havas specan subsencon,kiun tre malfacile oni povas esprimi per internacia vortarero de esperanto,tamen al mi šajnas ke tiuj sencaj vortoj emocie subsignifigitaj situas en preskau čiu lingvo,do necesas ia esperanta leksiko komprenebla por čiuj.
Mi komprenas sed ĉi tiu ne estas problemo, mi ĵus volas aldoni miajn denasklingvajn vortojn, ne esperantajn, do ni ne havas ĉi tiun problemo. ridulo.gif

Dankon al vi pro via sugesto.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 25 ตุลาคม 2012, 19:41:45

efilzeo:
darkweasel:
Kion vi celas? Ĉu redakti la vortarojn? Tio ja eblas, sendu retleteron al teamo@lernu.net kaj petu tiujn rajtojn.
Mi volas aldoni, kiam neestas, italajn vortojn al la vortaro ĉe nia dekstro.
Bone, jen ĝuste kion mi celis.

Dakila_Sidhi (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2012, 04:38:14

Ĉu ne "Kion faranta vi estas?" aŭ "Kion faranta estas vi?"?

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2012, 06:25:22

Forigite

Dakila_Sidhi (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2012, 08:56:16

Hyperboreus:La demando estu: Kial "Kion vi estas faranta?" kaj ne "Kion vi faras nun?"

"vi estas faranta" ne estas la sama afero kiel "stai facendo", "estás haciendo" aŭ "you are doing". Tio ne estas progresa aspekto, sed daŭra. Laŭ vikipedio: "Ĝi nepre montras daŭrecon, nefinitecon aŭ ripetadon".
Ne. Mi demandis pri la vortordo.
Bone, mi revortumu.

Ĉu ne la ĝustaj demandoj estas "Kion faranta vi estas?" kaj "Kion faranta estas vi?" anstataŭ "Kion vi estas faranta?"?

Tio estas ĉar oni povas dividi la frazon per 3 partoj. El la frazo "Vi estas faranta tion.", ni dividas tiun je "vi", "estas", kaj "faranta tion". Do "faranta" kaj "tion" necesas esti kune. Do kiam oni metas tion al la komenco kiel "Kion", ni necesas kunporti "faranta".

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2012, 09:23:08

mi ne komprenas la problemon. la vortordo en esperanto estas sufiĉe libera ke ĝi permesas ĉiujn menciitajn vortordojn.

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2012, 16:45:18

Hyperboreus:
Dakila_Sidhi:Ĉu ne "Kion faranta vi estas?" aŭ "Kion faranta estas vi?"?
La demando estu: Kial "Kion vi estas faranta?" kaj ne "Kion vi faras nun?"

"vi estas faranta" ne estas la sama afero kiel "stai facendo", "estás haciendo" aŭ "you are doing". Tio ne estas progresa aspekto, sed daŭra. Laŭ vikipedio: "Ĝi nepre montras daŭrecon, nefinitecon aŭ ripetadon".
Ĉu vere? Mi pensis ĝi estis la sama. Ĉi tie lernu.net diras ke ĝi priskribas la verbon "dum la ago", kaj dum vi faras ion vi estas faranta tion, kiel dum "you study" vi "are studying", ĉu ne?. Do mi ne povas diri "mi estas skribanta la leteron"?

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2012, 18:33:49

Forigite

กลับไปด้านบน