Zum Inhalt

Kunsendaĵo?

von Chainy, 24. Oktober 2012

Beiträge: 20

Sprache: Esperanto

Chainy (Profil anzeigen) 25. Oktober 2012 16:40:34

Jes temas pri nia traduko de la forum-programaro de SMF (Simple Machines Forum). Vi povas vidi malnovan version de nia traduko ĉe la Testa forumo de darkweasel kaj estas iom pli nova versio ĉe Esperanto-forum (oni povas ŝalti la Esperantlingvan version per klako al la flageto supre-dekstre).

La plej nova versio de nia traduko elŝuteblas ĉe la oficiala retpaĝaro de SMF (vidu ĉi tie).

Kiel mi diris, mi nun iom kontrolas kaj revortigas tiun tradukon por plibonigi ĝin. Tial mi havis demandon pri 'attachment' (= kunsendaĵo ktp...).

Temas pri 'attachments' (= dosieroj), kiujn uzantoj povas kunligi al siaj afiŝoj (= mesaĝoj) en la forumo. En Lernu, dum skribado de mesaĝo oni trovas kampon sub la ĉefa tekstujo. Tiu kampo nomiĝas simple 'Dosiero'. Ni ankaŭ provis uzi nur 'dosiero', sed en iuj okazoj tio ne sufiĉas, precipe en la forum-agordoj por administrantoj.

Mi kunsendas (!) ĉi-sube bildon, kiu montras la paĝon por skribi novan mesaĝon (= afiŝon) en la Esperantlingva versio de SMF-forumo. La parto por la aldonado de dosieroj nomiĝas 'Aldoni dosierojn kaj aliaj opcioj' - tiu ĉi sekcio estas dis-/kun-volvebla per klako al tiu titolo aŭ al la plus-signo apud ĝi.

Chainy (Profil anzeigen) 25. Oktober 2012 16:57:14

Dankon al tiuj, kiuj ĝis nun respondis al mia demando. Mi devas diri, ke iom surprizas min la populareco inter vi de la vorto 'alkroĉaĵo'! Eble indas renomi la sekcion 'Aldoni dosierojn kaj aliaj opcioj' en la ĉi-supra bildo al 'Alkroĉaĵoj kaj aliaj opcioj'? (!)

Mi mem ne vere volus tion fari, ĉar mi trovas la vorton 'alkroĉaĵo' ege malbela! Fakte, ankaŭ 'kunsendaĵo' ŝajnas al mi ne nepre ideala varianto, sed mi preferus ĝin kompare kun 'alkroĉaĵo'.

Kompreneble, en tiu sekcio, kiu estas videbla al ordinaraj uzantoj de la forumo, oni povus lasi tiun titolon tia, kiel ĝi nun estas. "Aldoni dosierojn..." - tio ŝajnas esti sufiĉe klara en tiu kunteksto. Do, simile kiel ĉe Lernu.

Sed, kiel mi diris, en certaj partoj de la forum-agordoj por administrantoj ja estus utile uzi iun alian vorton antstataŭ 'dosiero' por klareco...

Chainy (Profil anzeigen) 25. Oktober 2012 17:01:06

nigra_rivereto:En tiu retejo vi povas trovi prikomputilajn vortojn en Esperanto:
Komputeko
Jes, ni ja oftege uzas tiun bonegan terminaron.

darkweasel (Profil anzeigen) 25. Oktober 2012 17:15:19

Chainy:
Mi mem ne vere volus tion fari, ĉar mi trovas la vorton 'alkroĉaĵo' ege malbela! Fakte, ankaŭ 'kunsendaĵo' ŝajnas al mi ne nepre ideala varianto, sed mi preferus ĝin kompare kun 'alkroĉaĵo'.
+1

Chainy (Profil anzeigen) 25. Oktober 2012 21:10:49

Kirilo81:...komparu la difino de afiŝo en PIV:
Sciigo al la publiko, presita sur papero k ordinare gluita sur muro, kolono ks
Mi ne scias pri PIV, sed NPIV (vortaro.net) enhavas ankaŭ duan difinon de 'afiŝo':
2. Publika mesaĝo en komputila reto

darkweasel (Profil anzeigen) 25. Oktober 2012 22:22:38

Oni rimarku ankaŭ, ke origine mi uzis mesaĝo por tiu senco, sed Chainy poste prave rimarkis, ke indas distingi tion, kio en la angla estas messages (privataj mesaĝoj) kaj posts (afiŝoj).

Tamen tio ĉi ne vere gravas. Se vi volas, anstataŭigu per mesaĝdosiero - temas pri tio, ĉu vere la maniero de kunmetado mem estas konfuza.

Kirilo81 (Profil anzeigen) 26. Oktober 2012 08:47:22

Se temas pri "attachment" en foruma afiŝo, afiŝdosiero estas tute taŭga.
Ĝi tamen ne konvenas por "attachment" en retmesaĝo, kiu ja ne estas publika. Por tiu taŭgas kunsendaĵo, sed rilate forumojn mi opinias ĝin malkonvena, oni ja ne "sendas" ion al forumo, sed "afiŝas" en ĝi.

Mi ne scias, ĉu distingo inter la du ebloj de "attachment" (en privata mesaĝo resp. en publika forumo) estas farinda; se ne, kiel komuna termino restas (al)kroĉaĵo - kies belo aŭ malbelo estas subjektiva demando.

sudanglo (Profil anzeigen) 26. Oktober 2012 09:47:09

Rilate la ligitan bildon mi dirus (se vi volas ŝanĝi) ke anstataŭ Aldoni dosierojn kaj aliaj opcioj estu Alkroĉi dosierojn kaj aliaj opcioj

Poste (sube) la plenigota kampo estu titolita Nomo de dosiero kaj por la butono kiu nun tekstas 'Browse' vi metu aŭ SerĉiSerĉuTroviTrovu.

darkweasel (Profil anzeigen) 26. Oktober 2012 10:35:41

sudanglo:
Poste (sube) la plenigota kampo estu titolita Nomo de dosiero kaj por la butono kiu nun tekstas 'Browse' vi metu aŭ SerĉiSerĉuTroviTrovu.
Ambaŭ ne eblas. Por la unua, ne ekzistas ĉeno, ĉar eĉ en la angla ne estas tie "file name" aŭ simile. Aŭ ĉu vi proponas anstataŭigi "Aldoni dosieron" per tio? Ankaŭ tion mi ne trovas ekstreme bona ideo, speciale ĉar ni ne volas tro deiri de la originalo.

Kaj la dua eĉ malpli eblas - tiun tekston kreas ne la forumo, sed la TTT-legilo, kaj ĝi skribas ĝin en tiu lingvo, en kiu estas la tuta TTT-legilo. Do por mi tie staras ne Browse, sed Durchsuchen. La HTML-kodo diras efektive nur, ke tie la uzanto povu elekti dosieron.

Ĉiuokaze dankon al Kirilo81, mi pli-malpli samopinias. En SMF ne estas ajna neceso iam ajn paroli pri retpoŝtaj "kunsendaĵoj" - almenaŭ ne dum ne ekzistas eblo aldoni dosieron al privata foruma mesaĝo.

RiotNrrd (Profil anzeigen) 27. Oktober 2012 06:16:08

---

Zurück nach oben