Sadržaj

Kial estas malfacila?

od edu500ac, 25. listopada 2012.

Poruke: 16

Jezik: Esperanto

Dominique (Prikaz profila) 25. listopada 2012. 19:26:20

edu500ac: [...] Sed mi ne sukcesis lerni Esperanton post kvar jaroj de studado, sume 3000 horojn. [...]
Ŝajnas al mi, ke vi jam sufiĉe bone regas la lingvon. Almenaŭ, vi bone skribas en Esperanto. Tamen, vi faris kelkajn erarojn:

> Poste mi sukcesis la TOEFL ekzamenon

Estas malbele uzi akuzativon kun la netransitiva verbo "sukcesi". Pli bonas uzi prepozicion tie. Mi dirus:

"Poste mi sukcesis en la TOEFL-ekzameno"

> kial Esperanto *necesas* tiajn komplikaĵojn?

La verbo "necesi" signifas "esti necesa". Devus esti: "kial Esperanto bezonas tiajn komplikaĵojn?"

> Mi eĉ ne *necesis* vortaron por kompreni ĉion.

Sama eraro. Devus esti: "Mi eĉ ne bezonis vortaron por kompreni ĉion."

> por *perfekti* la lingvon.

Mi dirus "por perfektigi la lingvon."

La Esperanta kontrolilo Lingvoilo (http://www.languagetool.org/eo/) trovas preskaŭ ĉiujn tiujn erarojn.

-- Dominique

sudanglo (Prikaz profila) 26. listopada 2012. 10:38:42

Kiel la leganto scius ke en Alpaj vojoj estas kurboj, kiujn la svisoj nomas "épingles à cheveux"?
Tiu metaforo estas uzata ankaŭ en la angla lingvo (hairpin bends). Kaj kiu mez-klera leganto ne scius ke la ŝoseoj sur krutaj montoj/deklivoj ne iras rekte de malsupro ĝis la supro?

Mi konsentas ke estas du specoj de harpinglo la rekta kaj la V-formata. Sed la kombino de la nocio de ĝirado kun harpinglo pensigas tuj al la V-formata.

La fakto ke la manko de antaŭ-redakto rezultis en sufiĉe multe da ne-kontentigaj malglataĵoj en eldonitaj verkoj en Esperanto ne estu prenita kiel pruvon de mankoj en la lingvo mem. Tio respegulas la kondiĉojn - la kombino de amatoreco kaj manko de resurcoj.

Cetere, estas maljuste kompari literaturon en Esperanto kun tiu de la grandaj naciaj lingvoj. Mi demandas min kiom da talentuloj sur tiu kampo oni trovus koncerne la Islandan aŭ la Eŭskan?

cellus (Prikaz profila) 28. listopada 2012. 18:48:34

Estas ofte tiel ke homoj kiuj lernis kelkajn okcidenteŭropajn lingvojn havas interferencojn kiam ili provas lerni esperanton. En mia junaĝo mi havis amikonn kiu estis vera stelo pri la latina lingvo, sed li neniam povis lerni esperanton!

Ke Zamenhof elektis certajn formojn antaŭ aliaj iom surprizis min, sed oni devas preni la lingvon kia ĝi estas.

opalo (Prikaz profila) 30. listopada 2012. 19:19:58

Nu, post tio estas ankoraŭ eble ses aŭ sep harpinglaj ĝirejoj.
Difino de "harpingla ĝirejo" aperas en la PIV. Mi konsentas ke la esprimo estas malklara, kaj eble mi preferus (almenaŭ) "harpingloformaj kurbiĝoj (en la vojo)".
Sen ĉefo ili penos forgesigi sin.
Eble: "Sen homo, kiu povus ilin estri, ili ne eblos teni memfidon."

robbkvasnak (Prikaz profila) 30. listopada 2012. 20:03:59

Ankaŭ mi parolas kelkajn lingvojn - sed laŭ mia sperto Esperanto lerniĝis pli facile kaj pli regule ol la aliaj. Fakte, mi neniam provis skribi ekzamenon - eble ĉar laŭ mi la ekzamenoj de lingvoj ofte dependas de la uzkutimoj de la ekzamenkreistoj - tiel estas en la angla.
La TOEFL ne estas laŭ mi bona mezurilo de scipovo de la angla lingvo sed estas ekzameno pri la kapablo de la ekzamkandidato preni la TOEFL - mi instruis TOEFL dum kelkaj jaroj ĉi-tie en Usono kaj tiuj kiuj havis sukceson ne necese regis tiom bone la anglan. Ĉar denaskaj anglalingvanoj neniam kandidatas al la TOEFL - eble - ili ne scias tion. Sed mi sukcesplene preparis miajn studentojn kaj ili estis poste tre kontentaj. Sed mi NE instruis al ili la anglan - mi instruis al ili kiel havi sukceson kun la TOEFL.

antoniomoya (Prikaz profila) 30. listopada 2012. 21:31:49

cellus:Estas ofte tiel ke homoj kiuj lernis kelkajn okcidenteŭropajn lingvojn havas interferencojn kiam ili provas lerni esperanton.
Vi tute pravas, amiko Cellus. Tio ekzakte okazis/as al mi. Unu el malfacilaĵoj kiujn mi trovis kun Esperanto estas la simileco (kelkfoje eĉ la sameco) de vortoj hispanaj kaj esperantaj, kaj ankaŭ francaj. Tio estis (kaj plu estas) por mi kaŭzo de certa konfuzado, ĉar tiuj fojoj mi demandas al mi: "Ĉu tiu vorto estas vere esperanta, aŭ hispana"?, kaj mi devas serĉi vortaren por solvi la dubon.

Kontraŭe, kiam via gepatra lingvo estas sufiĉe malsimila al Esperanto, vi ne havas tiun aldonitan problemon.

Amike.

Natrag na vrh