შინაარსის ნახვა

Kial estas malfacila?

edu500ac-ისა და 25 ოქტომბერი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 16

ენა: Esperanto

edu500ac (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 02:35:13

Mi provis lerni kvar lingvojn. Mi lernis la anglan lingvon en kvar jaroj, sume 2000 horojn de studado. Poste mi sukcesis la TOEFL ekzamenon, kaj ankaŭ la SAT ekzamenon sufiĉe por universitato de Ivy League (Cornell).

Mi lernis la francan lingvon en unu jaro. Poste mi legis kelkajn dikajn librojn, kiel Le Compte de Monte-Cristo kaj Vingt Mille Lieues Sous la Mer. Mi ankaŭ loĝis dum kvin monatoj en Toulouse, por perfekti la lingvon. Fine, mi sukcesis tre bone la ekzamenon de la Alliance Française.

Mi lernis la Homeran dialekton en unu jaro, sume 600 horojn. Mi legis la Iliadon dum kvar monatoj, helpe de la vortaro de Autenrieth.

Do mi ne havas specialan malfacilecon por lingvoj, ĉar mi lernis du modernajn lingvojn, kaj unu monumentan lingvon. Sed mi ne sukcesis lerni Esperanton post kvar jaroj de studado, sume 3000 horojn. Mi faris la Kurson de Esperanto, iris al lernejo, kaj faris ĉiujn ekzercojn de Ellernu.

Mi dezirus lerni Esperanton almenaŭ tiel bone kiel mi lernis la francan lingvon, sed mi pensas ke Esperanto havas multajn malfacilaĵojn. Ekzemple,

1 -- Akuzativo. En Homero, la akuzativo estas tre simpla. Oni uzas ĝin kun kelkaj verboj, kaj prepozicioj. Estas ankaŭ la absoluta akuzativo, kiu ne prezentas malfacilaĵon. En Esperanto, la uzo de la akuzativo estas malfacila kaj neatendita. Kiu atendas akuzativon kun salutoj? Kiu atendas akuzativon post la vorto "kiel"? Mi preterlasos la akuzativon de movo, kaj la predikativon. Se simpla akuzativo sufiĉis por Homero, kial Esperanto necesas tiajn komplikaĵojn?

2 -- Prepozicioj. La prepozicioj de Esperanto ne estas unusencaj. Mi neniam trafas la korektan prepozicion.

3 -- Mi legis franclingvan libron de Claude Piron. La titolo estas "Le défi des langues." La libro estas simpla, kaj klara. Mi eĉ ne necesis vortaron por kompreni ĉion. La libroj, kiuj Claude Piron verkis en Esperanto, estas tre konfuzaj, kaj eĉ vortaro ne helpas kompreni ilin. Ekzemple: "Nu, post tio estas ankoraŭ eble ses aŭ sep harpinglaj ĝirejoj". Jen alia ekzemplo: "Sen ĉefo ili penos forgesigi sin." Interesa afero: Claude Piron diras ke Esperanto estas pli facila ol la franca lingvo. Laŭ liaj libroj, tio ne estas kredinda.

Mi rimarkis ke kelkaj Esperantistoj en tiu forumo uzas la akuzativon nur por rekta komplemento, kaj prepoziciojn unusence. Ĉu tiu estas movado por simpligi Esperanton?

Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 09:28:58

edu500ac:1 -- Akuzativo. En Homero, la akuzativo estas tre simpla. Oni uzas ĝin kun kelkaj verboj, kaj prepozicioj. Estas ankaŭ la absoluta akuzativo, kiu ne prezentas malfacilaĵon. En Esperanto, la uzo de la akuzativo estas malfacila kaj neatendita. Kiu atendas akuzativon kun salutoj? Kiu atendas akuzativon post la vorto "kiel"? Mi preterlasos la akuzativon de movo, kaj la predikativon. Se simpla akuzativo sufiĉis por Homero, kial Esperanto necesas tiajn komplikaĵojn?
Fakte la uzado de la akuzativo en E-o estas TRE simila al la helena uzado, ekz. akuzativo de direkto (kiu ne ekzistas en modernaj lingvoj), la ununura grava diferenco estas la manko de akuzativo ĉe objektaj predikativoj kaj la senchava limigo de la akuzativo post prepozicioj.
La akuzativo ĉe "Bonan tagon" estas simpla objekto al pensenda verbo "mi deziras (al vi)" (same en la germana "Guten Tag" ), same post la konjunkcio "kiel" ĝi aperas aŭ ne aperas laŭ la rolo, kiun havas la komparata vorto.
En via teksto vi ne faras eraron rilate la akuzativon.

edu500ac:2 -- Prepozicioj. La prepozicioj de Esperanto ne estas unusencaj. Mi neniam trafas la korektan prepozicion.
Ili estas ne multe, sed tendence pli klaraj ol etnolingvaj. Precipe "je" helpas eviti multajn idiosinkraziajn uzadojn de prepozicioj.
En via teksto vi ne faras erarojn pri prepozicioj.

edu500ac:3 -- "Nu, post tio estas ankoraŭ eble ses aŭ sep harpinglaj ĝirejoj". Jen alia ekzemplo: "Sen ĉefo ili penos forgesigi sin."
Ambaŭ frazoj estas gramatike tute klaraj, sed la sencon de la dua ankaŭ mi sen kunteksto ne povas kapti. Kio estas por vi malfacila rilate la unuan frazon?

Resumige, mi pensas, ke vi subtaksas viajn konojn de Esperanto, kaj aliflanke, ĉu ne estas logike, ke vi bone regas la francan, lingvon, kiu pli similas al via gepatra lingvo ol Esperanto?

Rilate la uzadon de la akuzativo en ĉi tiu forumo: Ne forgesu, ke temas plejparte pri komencantoj, tio neniel estas modela Esperanto.

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 11:42:56

edu500ac:Sed mi ne sukcesis lerni Esperanton post kvar jaroj de studado, sume 3000 horojn.
Mi dezirus lerni Esperanton almenaŭ tiel bone kiel mi lernis la francan lingvon, sed mi pensas ke Esperanto havas multajn malfacilaĵojn.
Kara Edu,
Mi parte konsentas kun vi, kaj parte nekonsentas kun vi.
Mi ankaŭ lernis la francan lingvon, sed tiu afero prenis de mi multajn jarojn. Poste mi provis lerni la anglan, sed mi nur sukcesis legi ĝin pli-malpli bone. Vi rekonos ke tiuj du lingvoj estas, minimume, malfacilegaj.

Antaŭ tri jaroj mi komencis lerni Esperanton, kaj mi certigas al vi ke post kelkaj monatoj mi jam povis legi preskaŭ ion ajn, kaj skribi mesaĝojn aŭ leterojn al aliaj personoj multe pli bone ol mi faris siatempe per la franca. Angle mi neniam kapablis skribi du sinsekvajn frazojn.

Do, laŭ mia persona sperto, Esperanto estas MULTE pli facila ol, ekzemple, la angla aŭ la franca lingvoj. Tio, por mi, estas pura fakto.

Sed vi pravas kiam vi diras ke Esperanto havas nenecesajn malfacilaĵojn, ekzemple: akuzativon, prepoziciojn, certajn esprimojn, kaj (mi aldonas) la sufiksojn “ig” kaj “iĝ”.

Legante vian mesaĝon, oni vidas ke via Esperanto estas bonega. Mi ne scias kiun nivelon vi atingis en la franca, sed estas simpla fakto ke via regado de tiu ĉi lingvo estas alta. Mi ankaŭ ŝatas studi la verkaron de Claude Piron, ĉefe siaj libroj por progresi lingve (Gerda malaperis, Lasu min paroli plu, Vere aŭ fantazie)... Malofte mi trovis iun nekompreneblan frazon, kvankam mi rekonas ke sia mastrado de la lingvo estis tiel alta, ke li kapablis esprimi sin en Esperanto eĉ pli bone ol en sia gepatra lingvo. Iufoje li komentis tiun kuriozaĵon. Sed vi konsentos ke oni ne povas juĝi sian verkaron per unu malfacila frazo aŭ esprimo, ĉu ne?

Gratulojn pro via regado de la lingvo.
Amike.

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 12:36:13

Estas eble malklare sin esprimi en kiu ajn lingvo.

Kutime malklaraĵoj ne aperas en presitaj verkoj en la naciaj lingvoj ĉar la tekstoj estas redaktitaj antaŭ presigo.

Bedaŭrinde, libroj en Esperanto ofte ne estas submetitaj al profesia redakto antaŭ ekapero. (Eble, oni ne volas ofendi la aŭtoron/tradukinton kiu bonvole dediĉis multaj horojn al la verkado aŭ al la tradukado, tute sen iu perspektivo de mon-gajno.)

La tuta eldon-industrio de Esperantujo estas sufiĉe amatora, dependante de volontula laboro.

Tamen la frazo Nu, post tio estas ankoraŭ eble ses aŭ sep harpinglaj ĝirejoj estas sufiĉe klara - anglalingve tio estus 'Well after that there are still some six or seven hairpin bends.' Ĉu tio havas sencon kadre de la rakonto mi ne povas diri.

La dua frazo estas malfacile interpretebla en izoleco, sed almenaŭ ĝi estas gramatike korekta. Ebla angla traduko estas 'Without a boss they would make an effort to get themselves forgotten'. (Sen konteksto ne eblas diri ĉu la traduko devus esti 'would' aŭ 'will' )

En kiu ajn lingvo la aludita situacio estus malklara ekster konteksto. La malklareco ne sŭldiĝas al iu propra trajto de Esperanto.

hebda999 (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 12:43:02

antoniomoya:Sed vi pravas kiam vi diras ke Esperanto havas nenecesajn malfacilaĵojn, ekzemple: akuzativon, prepoziciojn, certajn esprimojn, kaj (mi aldonas) la sufiksojn “ig” kaj “iĝ”.
Lernu la lingvon bone kaj nur tiam decidu pri tio kio estas "nenecesa malfacilaĵo" en Esperanto!
Se temus pri la hispana lingvo - ĝi ankaŭ havas multegajn nenecesajn malfacilaĵojn kaj vi (hispanoj) devegas ŝanĝi vian lingvon tuj kaj sendiskute, se ne, tiam mi vin ... - stulte, ĉu ne? Kial do tio estus saĝa konduto, se temus pri Esperanto? Ni esperantistoj ne ŝanĝos nian karan lingvon pro malfacilaĵoj al la komencantoj, same kiel hispanoj/francoj/angloj/aliaj ne ŝanĝos iliajn lingvojn, ĉar ili estas malfacilaj por fremdlandanoj.

Ĉiu komenco estas malfacila.

edu500ac (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 15:51:12

hebda999:
antoniomoya:Sed vi pravas kiam vi diras ke Esperanto havas nenecesajn malfacilaĵojn, ekzemple: akuzativon, prepoziciojn, certajn esprimojn, kaj (mi aldonas) la sufiksojn “ig” kaj “iĝ”.
Lernu la lingvon bone kaj nur tiam decidu pri tio kio estas "nenecesa malfacilaĵo" en Esperanto!
Se temus pri la hispana lingvo - ĝi ankaŭ havas multegajn nenecesajn malfacilaĵojn kaj vi (hispanoj) devegas ŝanĝi vian lingvon tuj kaj sendiskute, se ne, tiam mi vin ... - stulte, ĉu ne? Kial do tio estus saĝa konduto, se temus pri Esperanto? Ni esperantistoj ne ŝanĝos nian karan lingvon pro malfacilaĵoj al la komencantoj, same kiel hispanoj/francoj/angloj/aliaj ne ŝanĝos iliajn lingvojn, ĉar ili estas malfacilaj por fremdlandanoj.

Ĉiu komenco estas malfacila.
Kara Hebda999.

Mi ankaŭ provis lerni la hispanan lingvon. Verdire, la hispana lingvo estis la unua fremda lingvo, kiun mi provis lerni. Mi ne sukcesis lerni ĝin, pro la malfacilaĵoj. La perfekta prononco estas preskaŭ neatingebla. Ekzemple, estas preskaŭ neeble al fremduloj elparoli la vorton CARRO pro la RR. La rezulto estas ke multaj komencantoj rezignas lerni la hispanan lingvon. Ni ne volas ke multaj komencantoj rezigu lerni Esperanton pro akuzativo post la vorto "kiel", ol la uzo de prepozicioj.

Claude Piron diras ke la angloj kaj usonanoj estas tre pardonema rilate al la uzo de ilia lingvo. Mi aldonas ke en Usono estas eĉ movado por simpligo de la angla lingvo. Jen paĝo pri klara angla lingvo (plain English):

http://www.trans4mind.com/personal_development/wri...

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 16:52:07

hebda999:Lernu la lingvon bone kaj nur tiam decidu pri tio kio estas "nenecesa malfacilaĵo" en Esperanto!
Ni esperantistoj ne ŝanĝos nian karan lingvon pro malfacilaĵoj al la komencantoj
Kara Hebda, mi ne pretendas, kaj neniam pretendis, ŝanĝi "nian karan lingvon". Mi nur komentis al Edu ke li pravas kiam li diras ke Esperanto havas malfacilaĵojn, tiom por komencantoj kiom por spertuloj.

Ĉar Esperanto estas (genia) artefarita lingvo, estas vere malfeliĉe ke Zamenhof ne evitis stumblojn kiel akuzativon kaj certajn prepoziciojn kaj sufiksojn. Tio estas, ŝajnas al mi, ĝenerala sento inter ĉiuj esperantistoj.

Sed... la lingvo estas tiel kiel ĝi estas, kaj do, ni amas ĝin malgraŭ tiuj "aferetoj".

Ĉiam amike.

edu500ac (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 17:25:02

Kirilo81:Resumige, mi pensas, ke vi subtaksas viajn konojn de Esperanto, kaj aliflanke, ĉu ne estas logike, ke vi bone regas la francan, lingvon, kiu pli similas al via gepatra lingvo ol Esperanto?
Mi faris kelkajn ekzamenojn de Esperanto, sen sukceso. Do mi ne estas tiu, kiu subtaksas miajn konojn de Esperanto. En la ekzamenoj, mi ofte eraras demandoj pri akuzativo, kaj pri prepozicioj.

Vi pravas kiam vi diras ke la franca lingvo ne estas bona ekzemplo de facileco por mi, ĉar ĝi estas simila al mia gepatra lingvo. Tamen mi kredas ke la franca lingvo estas klara eĉ por homo, kiu ne parolas latinidan lingvon. La francaj verkistoj celas la klarecon. "Ce qui n'est pas clair n'est pas français." Ĉu vi ne opinias, ke ankaŭ la Esperantaj verkistoj devu starigi tian celon?

Kirilo81:En via teksto vi ne faras eraron rilate la akuzativon.
Mi ne faras eraron rilate la akuzativon, ĉar mi limigas ĝian uzon al simpla okazo de rekta komplemento de verbo. Ekzemple, mi eĉ ne sciis, ke oni povas uzi la akuzativon por komplementi adverbon.

Parenteze, via teksto estas tre klara, kaj mi povas kompreni ĉion, kion vi skribis. Mi volus, ke la verkistoj de Esperantaj libroj skribus kiel vi.

edu500ac (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 18:52:42

sudanglo:Estas eble malklare sin esprimi en kiu ajn lingvo.

Kutime malklaraĵoj ne aperas en presitaj verkoj en la naciaj lingvoj ĉar la tekstoj estas redaktitaj antaŭ presigo.
Vi pravas, kiam vi diras ke en nacia lingvo la tekstoj estas redaktitaj. Krome oni ofte legas per legiloj kun vortaro. Fingrotuŝo sufiĉas por montri difinon de nekonata vorto, kiam oni legas per Kindle aŭ Kobo legiloj. Oni ne havas tian facililon, kiam oni legas Esperantan libron, ĉar la Kobo ne ofertas Esperantan vortaron.

La Esperantaj verkistoj faras la menciitajn problemojn pli gravaj ol necese. Kiel la leganto scius ke en Alpaj vojoj estas kurboj, kiujn la svisoj nomas "épingles à cheveux"?

Mi pensas ke verkisto devus eviti vortojn, kaj konstruaĵojn de sia lingvo aŭ regiono. Ekzemple, ĉu homo kiu ne scias latinidan lingvon komprenas la signifon de "volas diri"? Claude Piron ofte uzas tian esprimon.

edu500ac (მომხმარებლის პროფილი) 25 ოქტომბერი, 2012 19:11:45

antoniomoya:Sed vi pravas kiam vi diras ke Esperanto havas nenecesajn malfacilaĵojn, ekzemple: akuzativon, prepoziciojn, certajn esprimojn, kaj (mi aldonas) la sufiksojn “ig” kaj “iĝ”
Vi pravas. Mi ankaŭ ofte eraras pri la sufiksoj “ig” kaj “iĝ”. Ne estas facile diri ĉu la radiko estas transitiva, aŭ netransitiva. Mi konsentas ke la franca lingvo havas similan malfacilaĵon, ĉar oni devas memori la liston de “verbes pronominaux". En Esperanto, oni devas lerni la liston de netransitivaj verboj, kiuj ne postulas “iĝ”: morti, fali, dormi, kaj tiel plu. Sed “naskiĝi” postulas la sufikson.

ზემოთ დაბრუნება