ورود به محتوا

Ĉu vi estas religia?

از efilzeo, 25 اکتبر 2012

پست‌ها: 92

زبان: Esperanto

antoniomoya (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2012،‏ 19:57:37

Hyperboreus:Al mi malfacilas vidi la pacan aspekton de la kristanismo post kvincent jaroj de glavo kaj kruco...
Pri kristanismo, ne forgesu la Inkviziciajn mortigojn de senkulpuloj kaj maljunaj virinoj.

Pri mahometismo, memoru la religiajn militojn kaj invadojn de aliaj landoj.

La faktoj ĉi-supre fotitaj estas maldignaj je iu epoko de demokratio, libereco kaj homrajtoj. Ili klare montras la nescion de iuj frenezuloj.

Amike.

cellus (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2012،‏ 21:02:39

Niaj landoj estas religie tre diversaj. Mi loĝas en unu el la plej sekularaj landoj de la mondo laŭ la spertuloj. Mi estas tute certa ke iu dio ne ekzistas. Ne estas iu ajn indiko kiu parolus en tia direkto.

Samtempe mi povas bone imagi ke la religio dum la evoluo de la homo havis ian pozitivan kontribuon al la homoj.

Ankaŭ mi opinias ke la religioj estas interesa studobjekto same kiel la historio.

Se ĉiuj homoj kiuj diras ke ili kredas je dio, ili certe agus alimaniere se ili vere kredus. Homoj povas ŝteli kaj samtempe kredi je dio, mortigi kaj samtempe kredi je dio. Se ili vere kredus, ili ne farus tion.

Se iu tempesto okazas kaj templo detruiĝas, tiam la kredantoj preskaŭ ĉiam, se ili eĉ pensos ke dio iom interesiĝis, diros ke li punas la kredantojn ¶car ili ne sufi¶ĉe vizitas la diservojn. Mi neniam aŭdis iun profeton diri ke "tiu katastrofo trafis vin, ĉzr vi preĝas tro ofte!"

darkweasel (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2012،‏ 21:19:15

cellus:
Se iu tempesto okazas kaj templo detruiĝas, tiam la kredantoj preskaŭ ĉiam, se ili eĉ pensos ke dio iom interesiĝis, diros ke li punas la kredantojn ¶car ili ne sufi¶ĉe vizitas la diservojn. Mi neniam abudis iun profeton diri ke "tiu katastrofo trafis vin, ĉzr vi preĝas tro ofte!"
Bonŝance almenaŭ fuŝadon de supersignoj kondamnas neniu religio. ridulo.gif

(Pardonu, ne eblis rezisti.)

Demian (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 8:36:41

efilzeo:
Iu uzas parton de la Biblio, iu alia uzas alian parton de la Biblio, kaj ili du estas ambaŭ korekta.
...
Ĝi signifas ke kiam kristano diras al vi "la kristana estas paca religio, riguardu ĉi tiun paŝon" li diras la veron. Kiam kristano diras al vi "la kristana ne estas paca religio, riguardu ĉi tiun paŝon" li ankaŭ diras la veron.
Ha ha ha !!!! Estas stultege kredi ke tero kaj estas ebena kaj sfera.

efilzeo:Inverse, la islamanoj havas la Korano ke estas unu libro, skribita el nur unu persono (Mahometo), kaj ĝi estas kredita tute vera.
Ankaŭ rindinda frazo. Mi havas du tre bonajn islamajn amikojn (ŝia) kaj ilia versio de Korano kaj interpreto havas malmulte komunan al islamo de Talibano.

Fakte, ŝiaoj (Sh'ias) ne eĉ legas Koranon de sunioj (Sunni). Persone, sufisma versio tre plaĉas al mi. Ĝi estas treege libera kaj tre populara en norda barato, Pakistano, Irano kaj najbaraj nacioj.

efilzeo:
Kiam la islamano diras al vi "la islamo estas paca religio, riguardu ĉi tiun paŝon" li ne diras la vero, ĉar tiu paŝo estas negita el la Korano mem poste.
Mi renkontis neniun islamanon ĝis nun kiu sekvas laŭ la Koranon laŭlitere.

Fatke, mi renkontis neniun hinduon, kristanon kaj siĥon kiu agas laŭlitere de sia propra sankta(j) teksto(j) aŭ religio.

antoniomoya:Pri mahometismo, memoru la religiajn militojn kaj invadojn de aliaj landoj.
La plej populara islama nacio en la mondo estas Indonezio kaj la dua plej populara estas Barato. En ambaŭ nacioj (ankaŭ en Afriko, Malajzio kaj multaj regionoj) islamo populariĝis ĉar la religio advokatas "egalecon" kaj "pacon." Neniu araba armeo atakis Indozenion aŭ Baraton kaj forte ŝanĝis religion de popoloj.

antoniomoya (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 11:03:41

darkweasel:Bonŝance almenaŭ fuŝadon de supersignoj kondamnas neniu religio. ridulo.gif

(Pardonu, ne eblis rezisti.)
Rezisto estas senutila. ridulo.gif

Amike.

antoniomoya (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 11:37:04

cellus:Mi estas tute certa ke iu dio ne ekzistas. Ne estas iu ajn indiko
kiu parolus en tia direkto.
Rigardu do vin mem, vian tutan korpon, parton post parto, vian menson, ktp. Ĉu vi vere kredas ke via tutaĵo nur estas la rezulto de pura hazardo?, ke la senviva universo ekzistas ekde ĉiam sen ia ajn kialo? Ĉi tie devis esti nenio!!!
Vi nur havas du eblecojn: aŭ la universo estas eterna, aŭ ĝi havis komencon (tiakaze, "iu" devis ekirigi ĝin). Niaepoke, oni emas anstataŭigi Dion per la universo. Kion oni gajnas per tio?

cellus:Se ĉiuj homoj kiuj diras ke ili kredas je dio, ili certe agus alimaniere
se ili vere kredus. Homoj povas ŝteli kaj samtempe kredi je dio, mortigi kaj samtempe
kredi je dio. Se ili vere kredus, ili ne farus tion.
Mi absolute konsentas kun vi. Tiuj kiu agas tiel ne havas fidon, sed supraĵan ricevitan kredon. Estas du malsamegaj aferoj.

Amike.

antoniomoya (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 11:49:18

Demian:
antoniomoya:Pri mahometismo, memoru la religiajn militojn kaj invadojn de aliaj landoj.
La plej populara islama nacio en la mondo estas Indonezio kaj la dua plej populara estas Barato. En ambaŭ nacioj (ankaŭ en Afriko, Malajzio kaj multaj regionoj) islamo populariĝis ĉar la religio advokatas "egalecon" kaj "pacon." Neniu araba armeo atakis Indozenion aŭ Baraton kaj forte ŝanĝis religion de popoloj.
Oriente, eble. Sed okcidente... mia lando, ekzemple, estis invadita kaj poste okupita de islamaj armeoj dun 800 jaroj. Mi nun vivas ĉirkaŭita de islamaj restaĵoj.

Amike.

Demian (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 14:30:55

antoniomoya:
Oriente, eble. Sed okcidente... mia lando, ekzemple, estis invadita kaj poste okupita de islamaj armeoj dun 800 jaroj. Mi nun vivas ĉirkaŭita de islamaj restaĵoj.

Amike.
Laŭ tiu logiko, kristanaj armeoj invadis kaj okupis preskaŭ ĉiom la Nova Mondo, Afriko kaj granda parto de Azio. Do kristianismo estas pli danĝera.

Kiom da islamanoj restis en Hispanujo kaj Portugalujo. Nur komparu ĝin al la nombro de kristanoj, kiuj restas en Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko kaj kelkaj partoj de Azio.

Due, kiam kristanoj forĵetis islamanojn el Hispanujo kaj Portugalujo, ili trovis universitatojn, bibliotekojn kaj multajn valoraĵojn lasitaj de islamanoj. Tio konaĵo ek-komencis Renaissance en kristana eŭropo. Ĉu afrikanoj aŭ sud-azianoj povas diri la saman?

Riano (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 15:37:14

Demian:
Due, kiam kristanoj forĵetis islamanojn el Hispanujo kaj Portugalujo, ili trovis universitatojn, bibliotekojn kaj multajn valoraĵojn lasitaj de islamanoj. Tiu konaĵo ek-komencis Renaissance en kristana eŭropo. Ĉu afrikanoj aŭ sud-azianoj povas diri la saman?
Laŭ ĉi tio, jes.

efilzeo (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 16:00:11

Demian:
efilzeo:
Iu uzas parton de la Biblio, iu alia uzas alian parton de la Biblio, kaj ili du estas ambaŭ korekta.
...
Ĝi signifas ke kiam kristano diras al vi "la kristana estas paca religio, riguardu ĉi tiun paŝon" li diras la veron. Kiam kristano diras al vi "la kristana ne estas paca religio, riguardu ĉi tiun paŝon" li ankaŭ diras la veron.
Ha ha ha !!!! Estas stultege kredi ke tero kaj estas ebena kaj sfera.
Kion estas via punkto? Ankaŭ la Korano diras ke la Tero estas ebena kaj sfera. Sed mi neniam parolis pri ĝi. Mi parolis pri la "paco" de la religioj, tute alia argumento.

Demian:
efilzeo:Inverse, la islamanoj havas la Korano ke estas unu libro, skribita el nur unu persono (Mahometo), kaj ĝi estas kredita tute vera.
Ankaŭ rindinda frazo. Mi havas du tre bonajn islamajn amikojn (ŝia) kaj ilia versio de Korano kaj interpreto havas malmulte komunan al islamo de Talibano.

Fakte, ŝiaoj (Sh'ias) ne eĉ legas Koranon de sunioj (Sunni). Persone, sufisma versio tre plaĉas al mi. Ĝi estas treege libera kaj tre populara en norda barato, Pakistano, Irano kaj najbaraj nacioj.
Kion signifas "ŝiaoj"? Ĉu vi parolas pri ŝijaroj?
Kaj kion estus "ridinda frazo"? Ke la Korano estas unu libro skribita el unu persono kaj ĝi estas kredita tute vera estas fakta. Mi ne ŝatas ĝin sed ĝi estas tiel.

Demian:
efilzeo:
Kiam la islamano diras al vi "la islamo estas paca religio, riguardu ĉi tiun paŝon" li ne diras la vero, ĉar tiu paŝo estas negita el la Korano mem poste.
Mi renkontis neniun islamanon ĝis nun kiu sekvas laŭ la Koranon laŭlitere.

Fatke, mi renkontis neniun hinduon, kristanon kaj siĥon kiu agas laŭlitere de sia propra sankta(j) teksto(j) aŭ religio.
Denove, kion estas via punkto? Mi ne parolas pri islamanoj, kristanoj ktp., mi parolis pri religioj. Religiuloj estas ofte aŭ eĉ ĉiam hipokritulaj, do se vi volas paroli pri ili ni povas, sed ĝi estas sensenca afero ĉar ĉiu ulo faras kion li kredas. Ankaŭ mi havas multaj da kristanaj amikoj, mia tuta familio estas kristana, kaj do? Ĉu ĝi ŝangŭs iel kion la Biblio diras? Ne.
Mi parolis pri religioj ke, orditaj ĉe "sanktaj libroj", donas al ni la eblo de paroli pri io konkrete.

بازگشت به بالا