לתוכן העניינים

Ĉu vi estas religia?

של efilzeo, 25 באוקטובר 2012

הודעות: 92

שפה: Esperanto

Yakunin (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2012, 19:00:29

Jen la ligilo www.ortodoksio.org Ĉu tie vi vidas iujn revojn de la eklezio pri politika potenco?

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 07:54:54

Forigite

Yakunin (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 08:13:46

Multe de grandegaj sciencistoj de la pasinto estis religemaj, plejparte kristanoj. Multe el la nuntempaj grandaj sciencistoj estas kristanoj ankaŭ! ridulo.gif

auxro (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 10:02:03

Yakunin:Sed mi nenion skribis nek pri la paco nek pri la milito en mia mesaĝo! Mi ne volas disputi kun vi ĉar laŭ viaj mesaĝoj mi vidas ke vi ne tre spertas pri kristanismo kaj en viaj juĝoj vi faras multe da eraroj. Tio normalas. Mi mem nepre farus multe da eraroj se mi decidus juĝi iun aferon pri kiu mi ne spertas. Eble iuj konfesioj kristanaj emas akiri iom da politika potenco sed pri tio mi nenion scias. Sed mi scias ke la ortodoksa eklezio sekvas ordonon de Kristo doni al Dio la Dian kaj al Cezaro la cezaran kaj emas savi homajn animojn tute apartiĝinte for de la politiko.
Nu, sed tio signifas ja ke homo povas esti pli objektiva en la komparo, ol reprezentanto de iu ajn religio.

rusto (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 12:17:20

Yakunin:Multe de grandegaj sciencistoj de la pasinto estis religemaj, plejparte kristanoj. Multe el la nuntempaj grandaj sciencistoj estas kristanoj ankaŭ! ridulo.gif
Ili ankaŭ kredis alkemion, astrologion, kaj aliajn stultaĵojn. Tempo pluigas kaj homoj kredas malpli stultaĵojn. Teismo estas stultaĵo. Estas danĝera stultaĵo. Kaj la bona novaĵo estas ke teismo malgrandiĝas.

gianich73 (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 13:41:18

Ĉu estas necesa ofendi aliulojn? Kelkfoje la Esperantaj forumoj ŝajnas al mi ejo kie mezepoka batalo okazas.

Teapot (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 14:43:32

gianich73:Ĉu estas necesa ofendi aliulojn? Kelkfoje la Esperantaj forumoj ŝajnas al mi ejo kie mezepoka batalo okazas.
"Silentiĝu, Tial" argumentoj estas senvaloraj.

Yakunin (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 15:07:38

gianich73:Ĉu estas necesa ofendi aliulojn? Kelkfoje la Esperantaj forumoj ŝajnas al mi ejo kie mezepoka batalo okazas.
Mi vin subtenas. Estas sufiĉe respondi la demandon "Ĉu vi estas religia?" ne aldonante ofendaĵojn al tiuj kiuj kredas malsame aŭ kredas ke Dio ne ekzistas. ridulo.gif

rusto (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 15:24:07

Yakunin:
gianich73:Ĉu estas necesa ofendi aliulojn? Kelkfoje la Esperantaj forumoj ŝajnas al mi ejo kie mezepoka batalo okazas.
Mi vin subtenas. Estas sufiĉe respondi la demandon "Ĉu vi estas religia?" ne aldonante ofendaĵojn al tiuj kiuj kredas malsame aŭ kredas ke Dio ne ekzistas. ridulo.gif
Fakte, teismo estas indigno kontraŭ racio. Oni devas diri tiel. Neniu faras pli bona se vi toleras malklerecon. Ekzistas ne datumoj ke sugestias dion.

darkweasel (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 15:27:21

Ĉu vi ne scias, ke "dio ne ekzistas" - "dio ja ekzistas" - "kio estas dio?" - fadenoj apartenas tie ĉi al la plej popularaj kaj multafiŝaj? Jen do plia tia fadeno, ja sen ili apenaŭ povus vivi lernu! ridulo.gif

(Cetere, ĝi bonege ilustras la uzanton, kiu starigas superlarĝan bildon de sia ampolo, tiel ke oni de nun devas horizontale rulumi por legi la tekstojn.)

לראש הדף