Til innholdet

Ĉu vi estas religia?

fra efilzeo,2012 10 25

Meldinger: 92

Språk: Esperanto

gianich73 (Å vise profilen) 2012 10 30 18:13:06

Teapot:
gianich73:Ĉu estas necesa ofendi aliulojn? Kelkfoje la Esperantaj forumoj ŝajnas al mi ejo kie mezepoka batalo okazas.
"Silentiĝu, Tial" argumentoj estas senvaloraj.
Oni povas diskuti ideojn sen diri ke la aliuloj estas stultaj aŭ sensciaj aŭ raso el malĉastistinoj. Nu, tiam ŝajnis al mi. Eble mi malpravas.

efilzeo (Å vise profilen) 2012 10 30 19:13:16

Yakunin:Sed mi nenion skribis nek pri la paco nek pri la milito en mia mesaĝo! Mi ne volas disputi kun vi ĉar laŭ viaj mesaĝoj mi vidas ke vi ne tre spertas pri kristanismo kaj en viaj juĝoj vi faras multe da eraroj. Tio normalas. Mi mem nepre farus multe da eraroj se mi decidus juĝi iun aferon pri kiu mi ne spertas. Eble iuj konfesioj kristanaj emas akiri iom da politika potenco sed pri tio mi nenion scias. Sed mi scias ke la ortodoksa eklezio sekvas ordonon de Kristo doni al Dio la Dian kaj al Cezaro la cezaran kaj emas savi homajn animojn tute apartiĝinte for de la politiko.
Certe mi povus esti erara pri io, kaj ĉi tiu ne estus problemo ĉar mi estas skeptikulo kaj mi estas ĉiam preta por ŝanĝi ideojn. Sed mi bezonas motivojn.

Do, kial vi diras ke mi ne tre spertas pri kristanismo kaj kiuj estas miaj eraroj?

Kaj ĉefe mi ŝatus kompreni, kial vi kiel kristano akceptas la frazon pri Cezaro kaj ne akceptas la frazo tie li diras "tiu nepre mortu".

Ĉi tia sinteno estas tre komuna tra la kristanoj, ĉar kiel mi diris la Biblio estas paca kaj ne paca.

Kial vi akceptas bonajn frazojn ĉar vi ŝatas ilin, sed vi ne akceptas malbonajn frazojn?

Ekzemple kion diris Jesuo al kiuj ne volis konverti?

"Ve al vi, Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro. Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi. Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades." (Luko 10:15)

Vi ofte pensas ke la Nova Testamento kaj Jesuo estas tre diversa el la Malnova Testamento kaj el dio Jahweh, sed, ĝi estas la vero?

En la Malnova Testamento ni povas legi:

"De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo". (Jesaja 29:6)

ĉu Jesuo ŝanĝis ideon pri tio?

"Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo; 29 ĉar nia Dio estas fajro konsumanta." (Hebreoj 12:29)

kaj denove

"Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita." (Eliro 21:17)

ĉu la Nova Testamento ŝanĝis ideon?

"Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu." (Marku 7:10)

kaj ankaŭ

"Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj" (Mateo 25:41)

Kial kristanoj ĉiam forgesas ĉi tiun frazon?

"Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. 18 Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos." (Mateo 5:17)

La joto estas greka litero, do kial vi povas kontraŭdiri la Malnova Testamento?

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 10 31 06:11:04

Forigite

cellus (Å vise profilen) 2012 10 31 16:27:38

Al antaŭa mesaĝo de mi, mi volas aldoni, ke se dio vere ekzistus, estas strange ke ĝi ne indikas klare sian volon. Konsideru! Unue la dio sendas profetojn kaj stimulas diversajn religiajn skribaĵojn, kaj poste ĝi tute ne MEM korektas erarajn agojn de la homoj. La lasta juĝo estas tiel malproksima ke neniu vere timas ĝin, sed pensas "tiun tagon, tiu aflikto!" Kaj la religioj postulas ke ni kredu dum la pruvoj estas tiel mizeraj!

Ja estas tiuj kiuj kredas.....

Teapot (Å vise profilen) 2012 10 31 17:13:56

gianich73:Oni povas diskuti ideojn sen diri ke la aliuloj estas stultaj aŭ sensciaj aŭ raso el malĉastistinoj. Nu, tiam ŝajnis al mi. Eble mi malpravas.
Mi pensas ke vi malpravas. Ekzemple, kiam la argumento estus ke religioj estas malsanoj, oni ne povus eviti insultadon de religianoj. Tiukaze, oni devus diri ke aliaj kredus stulte por efike diri onian argumenton. Ĉiukaze, mi ne pensas ke tio estas problemo. Debatoj kun fajroj en koroj estas pli amuzaj.

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 11 2 23:32:25

Forigite

jchthys (Å vise profilen) 2012 11 3 04:04:42

Hyperboreus:Kial, ho ve kial mortis tiu ĉi trolema fadeno?
Por ke oni ne manĝigu la trolemulaĉojn ridulo.gif

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 11 3 06:33:16

Forigite

darkweasel (Å vise profilen) 2012 11 3 09:50:28

Hyperboreus:
Neniu povas diri ke efilzeo ne estas trolo.
Strange, mi ne vidis ion, kio sugestas tion.

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 11 3 09:55:43

Forigite

Tibake til toppen