目次へ

forigo de esperantlingva fadeno en rusia forumsekcio

lagtendisto,2012年10月26日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年10月26日 22:38:02

Saluton,

kial oni senkomentare forigis mian fadenon en rusia forumsekcio de lernu? La fadeno temis serioza demando pri Neoslavonic. Ĉu estas rusia kulturo de komuniko agi kiel tiel?

Amike,

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年10月27日 8:48:37

Supozeble la respondo kuŝas jam en la titolo de tiu ĉi fadeno, kombine kun la kvara specifa regulo por la forumo de lernu! - sed jen nura konjekto.

lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年10月27日 9:21:48

Ke oni forigis la fadenon sen komentaro. Tio en detale ekscitas min tre multe. Mi ne skribis angle, mi ne skribis germane, k.t.p. Mi skribis esperante. En 'nia komuna'(ĉu vere?) lingvo. Nu, jes, sekvonte mi uzus GugloTraduko por aldoni katastrofan tradukon(estas la dua provo) en rusie. Kerne, sistemo de GugloTraduko ĉiam tralaboras kun anglan lingvon kiel 'relajolingvo'. Se oni volus kreii bonan tradukon en GugloTraduko. Tiam oni kapabligas por skribu en angle. http://translate.google.com/#en/ru/ . Pri tio rulo 4 de specifaj reguloj por la forumoj de lernu. Oni devigas lerni la angle antaŭ uzi GugloTraduko. Ĉu vere oni volus bloki komunikon tiel?

Chainy (プロフィールを表示) 2012年10月27日 9:46:39

spreecamper:Ke oni forigis la fadenon sen komentaro...
Ĉu vere sen komento? En la anglalingva forumo Erinja aŭ iu adminstranto kutime donas averton antaŭ ol forigi. Mi konsentas, ke estas iom strange, se oni senaverte forigis vian fadenon. Interese, kiu administranto respondecas por la ruslingva forumo ĉi tie?

lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年10月27日 9:50:19

Chainy:
spreecamper:Ke oni forigis la fadenon sen komentaro...
Ĉu vere sen komento? En la anglalingva forumo Erinja aŭ iu adminstranto kutime donas averton antaŭ ol forigi. Mi konsentas, ke estas iom strange, se oni senaverte forigis vian fadenon. Interese, kiu administranto respondecas por la ruslingva forumo ĉi tie?
Jes, okazis sen komenton. Hieraŭ mi ankoraŭ vidis mian unuan provon de fadenokreiado en listo de ĉefpaĝo( 'Laste en la forumo' ) de lernu.net. Ekde hieraŭ tre malfrue. Ekde tiam mi ne povas trovi mian fadenon en rusialingva forumsekcio. Mi ankaŭ ne ricevis ia de privata mesaĝo pri tion.

Chainy (プロフィールを表示) 2012年10月27日 9:57:29

Kompreneble, estas kontraŭ la reguloj de la forumo skribi Esperante en la ruslingva forumo, sed ĉiuokaze estus pli ĝentile, se la administranto unue skribus iun komenton antaŭ ol forigi la fadenon.

lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年10月27日 10:00:06

Chainy:Kompreneble, estas kontraŭ la reguloj de la forumo skribi Esperante en la ruslingva forumo, sed ĉiuokaze estus pli ĝentile, se la administranto unue skribus iun komenton antaŭ ol forigi la fadenon.
Se eble en nova lernu-forumo. Oni povus aldoni la komenton kaj fermos la fadenon por novaj mesaĝoj. Aŭ oni ŝovus la mesaĝon al plu taŭgan forumkategorion. Ĉu eblonte tiel en nova Lernu-sistemo?

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年10月27日 10:07:51

spreecamper:
Chainy:Kompreneble, estas kontraŭ la reguloj de la forumo skribi Esperante en la ruslingva forumo, sed ĉiuokaze estus pli ĝentile, se la administranto unue skribus iun komenton antaŭ ol forigi la fadenon.
Se eble en nova lernu-forumo. Oni povus aldoni la komento kaj fermos la fadeno por novaj mesaĝoj. Aŭ oni ŝovus la mesaĝon al plu taŭgan forumkategorion. Ĉu eblonte tiel en nova Lernu-sistemo?
Miamemore en la fadeno pri la estonteco de lernu! tiaj aĵoj ja estis anoncitaj.

lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年10月27日 11:42:29

darkweasel:Miamemore en la fadeno pri la estonteco de lernu! tiaj aĵoj ja estis anoncitaj.
En ordo. Mi pardonpetas.

erinja (プロフィールを表示) 2012年12月11日 2:42:04

Se oni kreas fadenon en Esperanto en la novaj forumoj de lernu, tio neniam estos problemo. Oni simple indikos ke Esperanto estas la lingvo de la fadeno. La tuta sistemo estos alia, do ne estos loko nomita (ekzemple) "rusa forumo". Simple estos iuj fadenoj kiuj indikis ke la rusa estas la lingvo de konversacio.

Sed se fadeno estas kreita por iu lingvo, kaj uzanto afiŝas en tiu fadeno en alia lingvo - tiu mesaĝo ne povos resti tie.

先頭にもどる