Strangeta scivolo
J_Marc-ისა და 27 ოქტომბერი, 2012-ის მიერ
შეტყობინებები: 11
ენა: Esperanto
J_Marc (მომხმარებლის პროფილი) 1 ნოემბერი, 2012 08:55:18
efilzeo:Kiam japane oni diras frazon sen diri "mi", la subjecto ne estas enhavita en la verbo? Ĉar se mi diras "vedo", mi ne diras ekzplicite la subjecton sed mi diras ĝin. Mi demandas tion ĉar mi ne konas la japanan.Pri via demando mi ne povas bone respondi. Laŭ mia scio (la japana ne estas mia patrolingvo!) oni povas seniĝi la subjekto aŭ la 'temo' se tiu estas klara de kunteksto. Ekz:
"Kion vi faris?" "Mi vizitis mian kuzon." Oni povas diri simple, "Kion faris?" "Vizitis mian kuzon." S-ro cellus skribis tiamaniere.
Mi ekpensis pri tion ĉar, kiam mi aŭdas Esperanto-parolantojn, ofte mi aŭdas 'mi', sed kiam mi aŭdas la japanan, mi neofte aŭdas la vorto 'watashi' (mi). Mi scivolis ke, por fari pensojn eŭroplingve, ni lokas nian 'memon' en la mezo de niaj pensoj (la bildo de nia menso), pli ol iuj aliaj lingvoj.
Esperante oni ja povas fojfoje forpreni la subjekton konvencie - ekz. 'Saluton', 'Bonan vesperon!' Ni ankaŭ povas forpreni la objekton, per uzado de la finaĵo 'iĝ', aŭ per netransitivaj verboj. Tial oni ja povas skribi en la maniero kiun mi petis.
Tio ne estas normala esprim-maniero, tamen esprimi sin sen la subjekto estas ebla (dankon por viaj frazoj, Ges-roj fadenano!), kaj krea. Eble ĝi povas doni al oni novan manieron por krei pensojn.