Til indholdet

Strangeta scivolo

af J_Marc, 27. okt. 2012

Meddelelser: 11

Sprog: Esperanto

J_Marc (Vise profilen) 27. okt. 2012 02.06.59

Mi scivolas ĉu oni povas klare (aŭ sufiĉ-klare) priskribi sin sen la vorto 'mi'.

Ĉu vi povas esprimi vin sen uzi la vortoj 'mi', 'mia' aŭ 'min'?

Mi ŝatus ke vi provos tion. Skribu pli ol du frazojn (certe ĝustgramatike), mi petas.

Ekz.

Ĉimatene la suno levis je la 6a kaj 15. Lito estis forlasita. La pordo malfermiĝis; kia bela tago! Birdoj kantis, nuboj ŝvebis, ĉielo bluis. Post mallonga promeno, jen matenmanĝo: kafo kaj avenkaĉo, partoprenitaj en sunradio en la ĝardeno.

J_Marc (Vise profilen) 27. okt. 2012 22.03.09

vidas vandenis: En la mondon venis nova sento... k.t.p. Legu "La espero" de L.Z.
Amike, V.V.
Saluton Vidas! Mi opinias ke vi miskomprenis min. Mi petas ke vi (aŭ aliuloj) skribu pri vin sen uzi la vortojn 'mi', aŭ 'mia' aŭ 'min', en tiu ĉi fadeno. Tial oni ne rajtas citi vortojn de alia homo. Mi volas scii ĉu tiu tasko estos farebla. Mi mem provis skribi tion supre. Dankon!

novatago (Vise profilen) 28. okt. 2012 11.28.50

J_Marc:Mi scivolas ĉu oni povas klare (aŭ sufiĉ-klare) priskribi sin sen la vorto 'mi'.
Ĉimatene la suno levis je la 6a kaj 15. Lito estis forlasita. La pordo malfermiĝis; kia bela tago! Birdoj kantis, nuboj ŝvebis, ĉielo bluis. Post mallonga promeno, jen matenmanĝo: kafo kaj avenkaĉo, partoprenitaj en sunradio en la ĝardeno.
Mi pensas ke oni devas skribi, almenaŭ, unu fojon "mi". En via teksto oni ne scias pri kiu vi parolas, eĉ ne eblas scii, ĉu oni parolas pri unu aŭ pluraj personoj. Do, se tiu teksto rakontas pri via mateno, ĝi devus komenci, ekzemple: "Jen kia estas mia mateno:". Alie, nur eblas kompreni tion, kio okazas, sen scii pri kiu persono parolas.

Ĝis, Novatago.

antoniomoya (Vise profilen) 28. okt. 2012 12.52.36

J_Marc:Mi scivolas ĉu oni povas klare (aŭ sufiĉ-klare) priskribi sin sen la vorto 'mi'.
Ĉu vi povas esprimi vin sen uzi la vortoj 'mi', 'mia' aŭ 'min'?
Esperanto estas tiamaniere farita de sia kreinto, ke neeblas scii pri kiu vi parolas se vi ne metas pronomon antaŭ la verbo.

Via teksto priskribas situaciojn, kaj neniu povas scii ĉu iu persono partoprenis en ili aŭ ne.

Amike.

darkweasel (Vise profilen) 28. okt. 2012 13.18.05

darkweasel povas facile skribi tekston sen unuapersona ununombra pronomo, ĉar li ĉiuokaze ŝatas paroli pri si triapersone.

J_Marc (Vise profilen) 31. okt. 2012 08.12.09

darkweasel:darkweasel povas facile skribi tekston sen unuapersona ununombra pronomo, ĉar li ĉiuokaze ŝatas paroli pri si triapersone.
Jen ŝercanta knabo? okulumo.gif Aŭ ĉu mia demando estas ankoraŭ nekomprenebla?

Mi lernas neeŭropean lingvon lastatempe, la japanan. Dum paroli, oni fojfoje ne diras la japanan vorton de 'mi' (watashi, ktp) ĉar tio estas komprenata de la kunteksto. Laŭ mi, fari pensojn tiamaniere estas interesa. Oni devas pli kree pensi.

novatago:Mi pensas ke oni devas skribi, almenaŭ, unu fojon "mi". En via teksto oni ne scias pri kiu vi parolas, eĉ ne eblas scii, ĉu oni parolas pri unu aŭ pluraj personoj. Do, se tiu teksto rakontas pri via mateno, ĝi devus komenci, ekzemple: "Jen kia estas mia mateno:". Alie, nur eblas kompreni tion, kio okazas, sen scii pri kiu persono parolas.
Vi pravas. Tamen: kiun vi opinias ke mi priskribis? Kiam vi legis la frazojn, kiun vi imagis en la bildo en via menso? La evidenta respondo estas 'la parolanto', sed eble aliaj uloj opiniiĝas malsame.

cellus (Vise profilen) 31. okt. 2012 15.54.36

Kara Amiko!
Estas malfrua merkreda posttagmezo. Sidas ĉe la komputilo kaj pripensas kian leteron skribi al Lernu! Dormis, kaj havas ankoraŭ iom de la dormo en la kapo. Rigardis la esperantan retejon.

Kjell R

Tiel oni povas skribi en la sveda lingvo, kiu same kiel espeanto ne havas specialajn finaĵojn por la diversaj personoj en la verrboj.

efilzeo (Vise profilen) 31. okt. 2012 17.52.49

J_Marc:

Jen ŝercanta knabo? okulumo.gif Aŭ ĉu mia demando estas ankoraŭ nekomprenebla?

Mi lernas neeŭropean lingvon lastatempe, la japanan. Dum paroli, oni fojfoje ne diras la japanan vorton de 'mi' (watashi, ktp) ĉar tio estas komprenata de la kunteksto. Laŭ mi, fari pensojn tiamaniere estas interesa. Oni devas pli kree pensi.
Kiam japane oni diras frazon sen diri "mi", la subjecto ne estas enhavita en la verbo? Ĉar se mi diras "vedo", mi ne diras ekzplicite la subjecton sed mi diras ĝin. Mi demandas tion ĉar mi ne konas la japanan.

Kaj ĉu ĝi povus funkcii: "la persono kiu estas skribanta nun ne volas uzi pronomojn."?

whysea (Vise profilen) 31. okt. 2012 18.20.49

La skribanto skribos sen uzi iun vorteton, kiel la kreinto de la fadeno ordonis. Kiu skribanto? Jen, ĉi tiu, kies vortojn vi nun legas! Dume, oni ("oni"--t.e., Vi, sinjoro, kara leganto)--oni povas legi pri la uzo de pronomoj kaj verboj alilingvaj, kiu ja havas finaĵojn por klarigi kiu parolas aŭ faras ion ajn. Bedaŭrinde ne ekzistas tiu eblo esperantlingve. Nu, ne tro bedaŭrinde, ĉar certe tio faciligas la lernadon de la lingvo. Sed laŭ m--laŭ...la opiniono de ĉi skribanto...estus interese se esperanto havus tiajn verbojn.

Kelli (Vise profilen) 31. okt. 2012 19.20.14

J_Marc:Mi scivolas ĉu oni povas klare (aŭ sufiĉ-klare) priskribi sin sen la vorto 'mi'.

Ĉu vi povas esprimi vin sen uzi la vortoj 'mi', 'mia' aŭ 'min'?

Mi ŝatus ke vi provos tion. Skribu pli ol du frazojn (certe ĝustgramatike), mi petas.

Ekz.

Ĉimatene la suno levis je la 6a kaj 15. Lito estis forlasita. La pordo malfermiĝis; kia bela tago! Birdoj kantis, nuboj ŝvebis, ĉielo bluis. Post mallonga promeno, jen matenmanĝo: kafo kaj avenkaĉo, partoprenitaj en sunradio en la ĝardeno.
Mi provos:

Interesa kiel amikoj okupas gravan rolon en niaj vivoj, eĉ , kiam oni ne povas vidi ilin.Sed kiam, perrete, unu el ili malaperas, oni ne povas serĉi ilin aŭ provi ekscii , kio okazis al li, nur oni deziras, ke ĉio estu bone.

Tilbage til start