הודעות: 15
שפה: Esperanto
Sunjo (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2012, 17:56:49
Fuzzy:Hmm, por kio do Usono tiom komplezas al Germanio? Nur pro sia bonkoreco?Mi ne scias.
Fuzzy:Kiu tion decidis, ĉu Germanio mem?Ŝajnas tiel. La oron Germanujo ricevis kiel rezulton de komerco kaj oni simple lasis ĝin kie ĝi jam estis. Sed mi ne scias ĉu ne tamen ekzistas aliaj kialoj. La senpaga konservado en Usono kaj Francujo ja sugestas tion.
Ankaŭ al viaj aliaj demandoj mi ne povas respondi per faktoj. Spekulacioj ekzistas multaj, sed ili kutime estas sufiĉe dubindaj.
Estas strangeta afero ĉar ŝajne Germanujo estas la sola lando kiu konservas oron eksterlande (laŭ vikipedio).
Du de la malpli dubindaj spekulacioj kial oni nun ne insistas pri enlanda konservado de la oro (aldone al la pli altaj kostoj): por ne ĉagreni la koncernatajn landojn per montro de malfido (se ni ne plu povas fidi je Usono, Francujo kaj Britujo ni certe havas aliajn kaj multe pli gravajn problemojn ol manko de oro) kaj por ne veki la impreson ke Germanujo jam prepariĝas pri ebla fiasko de la eŭro aŭ pri alia krizo.
Fuzzy (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 05:35:26
Sunjo:por ne ĉagreni la koncernatajn landojn per montro de malfido (se ni ne plu povas fidi je Usono, Francujo kaj Britujo ni certe havas aliajn kaj multe pli gravajn problemojn ol manko de oro) kaj por ne veki la impreson ke Germanujo jam prepariĝas pri ebla fiasko de la eŭro aŭ pri alia krizo.Do Germanujo estas fakte devigita ĉiam plene fidi al Usono kaj Britujo. Kaj ĝi ne povas prepariĝi al krizo sen tio ke la krizon tuj okazigi. Malfeliĉa situacio en la plej forta ekonomiko de Eŭropo.
Kirilo81 (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 08:25:57
Fuzzy (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 08:39:23
Kirilo81:Fuzzy, mi ne komprenas, kial vi serĉadas tuberon en la afero, kie ne ekzistas ia. Kun la nuna solvo ĉiu estas kontenta, kvankam ĝi estas iom nekutima - tio havis evidente historiajn kialojn, sed ĝis nun ne ekzistas kaŭzo ĝin ŝanĝi, do kial investi la penon?Mi neantaŭlonge legis ke du germanaj parlamentanoj postulis auditon de la oro kaj ne sukcesis ĝin aranĝi. Tial mi ekpensis ke ne ĉiuj estas kontentaj, kaj miris, kial la situacio estas tia kia ĝi estas.
rusto (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 14:10:13
Fuzzy:Mi neantaŭlonge legis ke du germanaj parlamentanoj postulis auditon de la oro kaj ne sukcesis ĝin aranĝi.Tiu estas amusa laŭ mi. Monde, nur sufiĉa oro ekzistas ke plenigas kubon ke havas flankojn la longeco de la tenesa korton. Sed dufoje tiu kvanto ofice cirkulas (per oblicacio kaj ktp.) Se ĉiuj landoj auditus ilian oron, duono malaperus!