Kwa maudhui

Kie estas la germana oro?

ya Fuzzy, 28 Oktoba 2012

Ujumbe: 15

Lugha: Esperanto

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2012 10:10:31 asubuhi

Mi ĵus legis ke nur malmulta parto de germana oro estas konservita en Germanio mem. Plimulto de la oro troviĝas en Usono, Anglujo kaj Francujo. Kaj eĉ germanaj parlamentanoj ne povas kontroli, ĉu la oro ankoraŭ ekzistas aŭ ne. Tio ege min mirigas -- kial Germanio mem ne gardas sian oron?

Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2012 10:18:30 asubuhi

Vi rajtas diveni tri fojoj.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2012 10:22:06 asubuhi

Eble ĝi fidas al siaj aliancanoj kaj ŝparas al si konstrui germanujan Fort Knox?

Pli interesas min, por kio ni bezonas tiom da oro, miascie ja hodiaŭ la valutoj ne plu baziĝas sur ĝi (sed sur perkomuptilaj ĵongladoj okulumo.gif).

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2012 10:25:34 asubuhi

Nu oro gravas, ĉar ne ĉiuj fidas je dolaro, eŭro.

auxro (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2012 11:00:56 asubuhi

Ĉio estas relativa - ankau mi pli fidus je, ekzemple, Svislanda banko, ol nacia

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2012 2:15:55 alasiri

Estas interese ke la plej granda kvanto da mono en Svedio nuntempe estas elektronika. Mi aŭdis ke nur 6 % de la sveda mono estas moneroj kaj monbiletoj! La resto estas cifera mono, elektronika, se vi volas.

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2012 2:37:33 alasiri

Fenris_kcf:Vi rajtas diveni tri fojoj.
Bone, mi ludu!
Provo unu: Germanio ankoraŭ timas subitan atakon de Sovetunio?
Provo du: Usono ne permesas al Germanio mem decidi pri tio, kie la germana oro lokiĝu?
Provo tri: La oro jam delonge fakte mankas, tial tute ne eblas revenigi ĝin Germanien?

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2012 2:39:48 alasiri

Kirilo81:Eble ĝi fidas al siaj aliancanoj kaj ŝparas al si konstrui germanujan Fort Knox?
Sed Germanio ja pagas por la konservado de la oro al la landoj kiuj ĝin konservas.

Sunjo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2012 3:33:27 alasiri

Fuzzy:Sed Germanio ja pagas por la konservado de la oro al la landoj kiuj ĝin konservas.
Germanujo ne pagas por la konservado de la oro al Usono kaj Francujo, sed ja al Britujo

Pri via unua divenprovo: tio estis fakte la kialo, kiam oni decidis tion.
Nun la ĉefaj kialoj estas ke la konservado eksterlande estas sufiĉe sekura (kaj ke kostus pli konservi ĝin same sekura enlande) kaj krome ĝi havas ankaŭ avantaĝon por la funkcio de la oro kiel valutreservo je internaciaj merkatoj

fontoj (germanaj novaĵoj): http://www.tagesschau.de/wirtschaft/bundesbank-gol... kaj http://www.tagesschau.de/wirtschaft/bundesbank-gol...

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 29 Oktoba 2012 5:03:59 asubuhi

Sunjo:
Germanujo ne pagas por la konservado de la oro al Usono kaj Francujo, sed ja al Britujo
Hmm, por kio do Usono tiom komplezas al Germanio? Nur pro sia bonkoreco?
Sunjo:
Pri via unua divenprovo: tio estis fakte la kialo, kiam oni decidis tion.
Kiu tion decidis, ĉu Germanio mem?
Sunjo:
Nun la ĉefaj kialoj estas ke la konservado eksterlande estas sufiĉe sekura (kaj ke kostus pli konservi ĝin same sekura enlande)
Ĉu vere sufiĉe sekura? Germanio tiom fidas al Usono, ke ĝi tute ne tuŝas la oron? Rememoru 1971 jaron, kiam Nikson simple refuzis interŝanĝi dolarojn al oro -- ĉu vi ne timas ke iu alia prezidanto simple rifuzos redoni al Germanio la oron?
En 1971 jaro tiel okazis pro tio ke al Usono mankis oro por daŭre interŝanĝi ĝin kontraŭ dolaroj. Ĉu vi ne pensas ke tiam ankaŭ la germana oro estis malŝparita de usonanoj?
Sunjo:
kaj krome ĝi havas ankaŭ avantaĝon por la funkcio de la oro kiel valutreservo je internaciaj merkatoj
Mi pensis ke nuntempe ĉiuj internaciaj pagoj efektiviĝas ne per oro sed per dolaroj kaj eŭroj. Kaj oraj rezervoj estas garantiaĵo de ŝtato kaze se kutima valuto falus.
Sunjo:
fontoj (germanaj novaĵoj): http://www.tagesschau.de/wirtschaft/bundesbank-gol... kaj http://www.tagesschau.de/wirtschaft/bundesbank-gol...
Bedaŭrinde mi ne legas germane malgajo.gif

Kurudi juu