Към съдържанието

Kial aliĝi aŭ ne aliĝi al UEA ?

от MoutOp, 29 октомври 2012

Съобщения: 29

Език: Esperanto

cellus (Покажи профила) 11 ноември 2012, 19:26:39

Spreecamper, tiu lasta diraĵo de vi estas tre prudenta, sed multaj el la membroŝtatoj de la Eŭropunio timas la nuran vorton "Federacio" aŭ eĉ "konfederacio". Ĉiuj ŝtatoj volas esti sendependaj! Mi kredas ke eŭropa konstitucio estus dezirinda, sed mi dubas ĉu ĝi en la nuna tempo gajnus sufiĉan apogon.

lagtendisto (Покажи профила) 11 ноември 2012, 19:29:50

Ni vidos, kio estos en 2014, dum la sekva baloto por Europa Unio. Verŝajne estos diference ol la pasintaj balotoj. Legu presseurop.eu ofte por prepari sin.

cellus (Покажи профила) 11 ноември 2012, 19:42:59

Hm, bedaŭrinde la intereso pri la elektoj al la eŭroparlamento estas sufiĉe malforta en Svedio, eĉ se mi fakte kredas ke la pocento de balotantoj estas pli alta ol en kelkaj aliaj membroŝtatoj.

lagtendisto (Покажи профила) 11 ноември 2012, 20:07:05

Eble tio ŝangus: Olli Rehn, gardisto supra pri la buĝetodisciplino en naciaŝtatoj de Eŭropa Unio. La granda ŝanĝo ankoraŭ ne ekkuris entute tutforte.

Dorinha (Покажи профила) 11 ноември 2012, 21:16:48

Mi ĉiam aliĝas al UEA ĉar ĝi estas tre taŭga al divastigado de Esperanto kaj ebligas la union de homoj el la tuta mondo.

Vilius (Покажи профила) 13 ноември 2012, 04:32:41

Mi voĉdonis, ke mi ne aniĝos en UEA, tamen poste decidis aniĝi, kaj faris tion. Oni povas registriĝi per interreto, kaj kostas tio malmulte. Se iu estos pli feliĉa pro la nombro pli granda je 1, kial ne?

Unu ideo. Se UEA tiom zorgas pri malkresko de anaro, kial do ili ne havas grandan afiŝon sur la ĉefpaĝo kun Onklo Zam (kiel Onlo Sam, sed kun verda ĉapelo kompreneble ridulo.gif) montranta fingron al la vizitantoj kaj subtila peto "Onklo Zam volas, ke vi aniĝu. NUN!"

Nur miaj 2 cendoj ridulo.gif

lagtendisto (Покажи профила) 14 ноември 2012, 18:38:08

Vilius:Unu ideo. Se UEA tiom zorgas pri malkresko de anaro, kial do ili ne havas grandan afiŝon sur la ĉefpaĝo kun Onklo Zam (kiel Onlo Sam, sed kun verda ĉapelo kompreneble ridulo.gif) montranta fingron al la vizitantoj kaj subtila peto "Onklo Zam volas, ke vi aniĝu. NUN!"
Estas historia simbologesto por selektu 'celnutraĵo de kanonoj' kaj batelu kun bajoneton en armeo. Mi ne vidas ia de ŝerceco se oni volus min varbi tiel por partoprenu en armeo, politika movado k.t.p. Mi ankaŭ dubas forte ke LLZ vidus ia de ŝerco en tio simbologesto de militmotivigo.

Mi ankaŭ ne komprenis kial edukado.net uzis tion historian geston por varbu partopreni ĉe lasta tutmonda KER-ekzameno. La ideon de KER-ekzamenoj mi ŝatas daŭre plue.

Regis_Castro (Покажи профила) 18 ноември 2012, 07:20:05

Mi estas esperantisto ekde 2010 kaj ĝis nun mi aniĝis nur al la BEJO en 2011.

Venontjare unu el miaj celoj en esperantujo estos aniĝi al organizoj.
Mi pigras esplori kiel oni aniĝas al ili. ridulo.gif

Vilius (Покажи профила) 18 ноември 2012, 13:04:11

spreecamper:Estas historia simbologesto por selektu 'celnutraĵo de kanonoj' kaj batelu kun bajoneton en armeo.
Mi nur ŝerce proponis uzi tiun bildon. Jes vi pravas, Onklo Sam ne tro taŭgas al Esperanta organizaĵo. Krom tio, la bildo estas ege trouzita.
Mi volis diri, ke ili povus havi pli evidentan inviton membriĝi, se malkresko de anaro estas tiom grava problemo.

Обратно нагоре