Ir ao conteúdo

Kial aliĝi aŭ ne aliĝi al UEA ?

de MoutOp, 29 de outubro de 2012

Mensagens: 29

Idioma: Esperanto

MoutOp (Mostrar o perfil) 29 de outubro de 2012 11:00:37

Mi ĵus vidis en la Libera folio ke:
[quote=i]Libera folio[/i]]En 2012 la kvanto de individuaj membroj de UEA, la unuan fojon post la dua mondmilito kaj la estiĝo de la asocio en sia nuna formo, kredeble ne atingos la ciferon 5.000.[/quote]La artikolo diskutas la ideon pri malfermi la aliĝon al la neesperantistoj. Mi ne volas diskuti ĉi tiu ideon, nek la aliajn ideojn. Mi volas scii : Kial vi estas membro ĉe UEA ? Kial vi ne estas ?

Mi ne estas UEA-ano. La ĉefe motivo estas, ke mi finance ne povas aliĝi al ĉiuj organizoj, ke mi volus. Sed plie, mi ne ekzakte scias kial mi devus aliĝi. La revuo ŝajni interesa, sed la reta versio ne interesas min, kaj la papera versio kostas 61 eŭrojn (al Francujo, je 2013) !

cxevino (Mostrar o perfil) 29 de outubro de 2012 16:04:37

Mi estis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda de 1978 al 1980.
Antaŭ kelkaj monatoj mi membriĝis de la Yahoogrupo de BEL ( = Brazila UEA), nur por informiĝi pri esperantaj okazaĵoj en Brazilo... Sed me tuj eksiĝis ĉar la enhavo estis ja tedega, propagandcela kaj miaopinie maltrafa (kampanjoj ĉe politikuloj, enkonduko en lernejoj, ktp...), kaj plie en la portugala lingvo...

Krome la Brazila esperantistaro estas plejparte spiritista...

darkweasel (Mostrar o perfil) 29 de outubro de 2012 16:08:11

Mi membras en neniu ajn Esperanta organizo, ĉar mi opinias tion utila nek por mi nek por Esperanto.

antoniomoya (Mostrar o perfil) 29 de outubro de 2012 17:33:01

Mi ne ŝatas esti membro de ia ajn organizaĵo. Do, mi apartenas al neniu, nek politika, nek religia, nek socia.

Amike.

cellus (Mostrar o perfil) 30 de outubro de 2012 11:54:41

Mi estas membro en la Sveda Esperanto-Federacio kaj membro de UEA. Tiom mi povas dediĉi al esperanto.

La nombro de individuaj membroj de UEA riskas esti sub 5.000, sed en la fejsbukgrupo jam estas pli ol 10.000 membroj. Laŭ la mesaĝoj multaj estas tre aktivaj.

cxevino (Mostrar o perfil) 30 de outubro de 2012 12:06:23

La nombro da esperantistoj flue parolantaj aŭ diligente aktivaj estas multe malpli granda ol tio, kion oni diras aŭ imagas...

Kial?...

diogotux (Mostrar o perfil) 31 de outubro de 2012 20:03:14

Mi pensas same kiel vi.

Mi ne opinias ke estas profito pagi por la Revuojn, kaj oni ankaŭ povus aliĝi nur por helpi la movadon.

Tamen mi ne povus helpi la movadon per mono ĉar mi estas malriĉulo, do mi kiel eble plej helpos Esperanto-movadon daŭre parolante ĝin kaj klarigante al scivolemuloj kia ĝi estas kaj kial lerni. Ŝajnas ja sufiĉe por mi.

Iam pro mia aktiveco kaj helpemo ĉe la lernu-paĝaro mi ricevis revuon de la paĝarestraro, kiun tamen mia PATRINO BRULIGIS.

Hahahah ja same kiel Zamenhof mia familio ne bone vidas mian Esperantistemon, sed mi ne plu estas infano, mi estas 26 nun kaj mi povos helpi multe por Esperanto se mi iam fariĝos riĉa.

Mi nur diras, estus bone aliĝu sed mi mem ne povas.

lagtendisto (Mostrar o perfil) 31 de outubro de 2012 21:10:25

cxevino:La nombro da esperantistoj flue parolantaj aŭ diligente aktivaj estas multe malpli granda ol tio, kion oni diras aŭ imagas...

Kial?...
Pri la uzo de Interreto kio plu kaj plu kostas malmulte. La aktiveco tre forte okazas en Interreto. Multaj de surlokaj Eo-kluboj iras senaktivece vizaĝo la vizaĝo. Kaj en informadoĥaoso de Interreto. Tie oni povas kaŝi multe. Sed oni ankaŭ povas trompi multe en prezentado. Aparte, por dokumentigu sian aktivecon. Tio ankaŭ bezonas tempo da multa. Aparte, ekzistas solvoj por interagu voĉe. Ekzemple Skajpo kaj TeamSpeak. Sed en Interreto oni plejparte agas skribe. Kiel oni kreskus al parolanto flua tiel?

raffadalbo (Mostrar o perfil) 2 de novembro de 2012 15:53:29

MoutOp:...mi finance ne povas aliĝi al ĉiuj organizoj, ke mi volus.
Mi kredas ke tiu problemo koncernas tre multajn homojn. Fakte, mi kredas ke la aliĝantoj de la naciaj esperantaj asocioj devus rajti asocii ankaŭ al UEA senpage (sen revuo ktp).

MoutOp:...mi ne ekzakte scias kial mi devus aliĝi.
Mi kredas ke aliĝi estas devo por neniu. Sed UEA utilas por la disvastigo kaj eĉ la zorgo de Esperanto, kaj tio verŝajne funkcias pli bone se la aliĝintoj estas multenombraj.

Mi ne aliĝis al UEA ĉar mi jam aliĝis al la itala esperanta asocio, sed eble mi aliĝos ankaŭ al UEA la venontan jaron. Se mi faros tion, mi ne pensos pri la utilo por mi, sed pri la utilo por la movado ridulo.gif.

Nu, verdire mi havas kelkajn dubojn - la ĉefa estas ĉu UEA helpos pli bone Esperanton ol pluraj internaciaj asocioj (eble novaj naskigendaj asocioj...!), ĉar la konkurenco estas bona ne nur por la merkatado. Sed mi ankaŭ taksas ke UEA havas longan kaj noblan historion, kaj riĉan sperton.

Punktor (Mostrar o perfil) 3 de novembro de 2012 14:03:20

Mi membras en UEA,char mi volas subteni organizon, kiu multe faras por Esperanto. Ekz.: libro-eldonado,helpo al malrichaj membroj, kongresoj, kontakto al UNESCO kaj ISO ktp. Per la Delegita Reto mi jam ofte ricevis helpon. Ju pli forta la internacia subteno por Esperanto, des pli bone por mi kiel parolanto. La min. membrokotizo (t.e. 10€) estas ne tro multe por tiu servaro, mi opinias.

De volta à parte superior