Per kiu kanto prezenti Esperanton?
글쓴이: Kokcineleto, 2012년 10월 30일
글: 9
언어: Esperanto
Kokcineleto (프로필 보기) 2012년 10월 30일 오후 3:16:58
En Novjara tendaro mi povos dum du horoj prezenti Esperanton al studentoj (tiuj, kiuj ekinteresiĝos ĝuste pri ĉi tiu temo) kaj doni al ili eblecon praktiki iomete.
Mi pensas, ke estus interese montri al ili iun videon (kanton aŭ eble animacian filmeton) en nia lingvo, plej bone kun subskriboj (vortoj de la kanto en Esperanto). Povas esti iu fama tradukita aŭ originala esperanta aĵo. Do, mi dezirus konsilon.
Kiu estas via ŝatata esperanta kanto, trovebla en Youtube aŭ similaj retejoj?
darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 30일 오후 3:20:30
dobri (프로필 보기) 2012년 10월 30일 오후 3:28:34
http://www.youtube.com/watch?v=Mk1bUIV4iEw&lis...
Kokcineleto (프로필 보기) 2012년 10월 30일 오후 3:37:18
dobri:Vi povus uzi ekzemple Tintilar'.Amuze! Mi ne sciis, ke ankaŭ tiu kanto estas tradukita. Sed eble ankaŭ ion alian plu mi volus...
http://www.youtube.com/watch?v=Mk1bUIV4iEw&lis...
Kokcineleto (프로필 보기) 2012년 10월 30일 오후 4:52:46
darkweasel:Kiel lernejano, mi dufoje faris prelegojn al la resto de la klaso pri Esperanto (ni rajtis elekti ajnan temon). En ambaŭ mi prezentis kantaĵojn de Persone - en la unua, "Liza pentras bildojn" (almenaŭ tiam trovebla en la lernu!-biblioteko).Dankon! "Liza pentras bildojn" vere sonas bone. Pri kio temas la kanto? Mi ŝajne ne havas tiom bonan fantazion por kompreni...
diogotux (프로필 보기) 2012년 11월 1일 오후 4:47:44
Mi konsilas doni kanton de Kaj Tiel Plu, la Esperanto de la kantistoj ne estas la plej bona tamen la muzikoj estas belegaj.
Ankaŭ mi konsilus prezenti kanton de Persone, mi opinias la plej bonajn:
de Persone: mondo aŭ mi, se la cerbo volas, mia knabino kaj la leviĝo de la lun'
de Kajto: en la fronto de gandesa (tradukita), la pasero, procesio multkolora kaj ran-kvarteto.
Mi scias neniun muzikon pri kristnasko kaj novjaro krom la jam citita de Ralph Glomp
dombola (프로필 보기) 2012년 11월 2일 오후 2:43:21
Mi pensas tion, ke estas projekto priparolinda en foiro kiel tiu, kiun vi intencas partopreni.
Bonvolu rakonti al ni, venontjare, vian sperton en la foiro.
Makinary (프로필 보기) 2012년 11월 12일 오후 1:39:15
- Dormu Milde (Kajto): http://www.youtube.com/watch?v=tiuErzIQkhg
- Tragedio (Tutmonda Muziko): http://www.youtube.com/watch?v=_MqFk5hV1Fs
- Himno de esperhe (Dolchamar): http://www.youtube.com/watch?v=MTKoMATSlwo
Regis_Castro (프로필 보기) 2012년 11월 18일 오전 6:54:23
En esperantujo troviĝas aĵoj, kiuj ŝajnas tre malnovaj (kelkaj vere estas, hehe).
Mi ŝatas la muzikaĵon "La malnova balancilo" de Kajto ĉar la prononco de la kantistino estas tre klara kaj la ritmo estas malrapida.
Se vi ne tiel zorgas pri la prononco: http://www.youtube.com/watch?v=gWiH8BlpU0U
Brazilaj junuloj ĝenerale ŝatas ĝin ĉar ĝi similas pli al la muzikaĵoj, kiujn ili ĝenerale aŭskultas.
Mi trovis nenie la muziktekston sed se vi volas vi mem povas noti ĝin ĉar estas facile rekoni la vortojn.
Sukceson!