Aller au contenu

Pri la verbo senti

de Filu, 10 octobre 2007

Messages : 22

Langue: Esperanto

Filu (Voir le profil) 14 octobre 2007 14:44:58

yugary:Mi bone scias ke multaj esperantistoj (pro nacilingva influo) uzas la vorton "korekta" kvazaŭ ĝi egalus al "ĝusta", kaj ke eĉ PMEG akceptas tian uzadon; tamen ŝajnas al mi ke ignori la diferencon inter "ĝusta" kaj "korekta" malriĉigus nian lingvon. La klasikaj vortaroj de Esperanto indikas ke la radiko "korekt-" estas verbeca. Laŭ tio, en frazo kiel "Antaŭ ol la situacio fariĝos pli danĝera, ni nepre devos trovi korektajn rimedojn", la vortoj "korektaj rimedoj" devas signifi "rimedoj per kiuj ni povos korekti la situacion" kaj ne simple "ĝustaj rimedoj". Konsideru jenan frazon: "La juna, sensperta instruisto diligente 'korektadis' la eseojn de siaj lernantoj, sed la korektaĵoj estis preskaŭ ĉiam malĝustaj." Se "korekta" egalus "ĝusta", "korektaĵoj" devus signifi "ĝustaj aĵoj", ĉu ne? Tamen estas klare ke in tia frazo, la signifo estas "la notoj kiujn skribis la instruisto sur la paperoj de la lernantoj por korekti iliajn malĝustaĵojn".

Gary Yu
Kara Gary Yu,

Bonegajn ekzemplojn vi al ni aldonis. Tamen, daŭras mia opinio, ke laŭ la kunteksto tute kompreneblas, kio estas celita per donita frazo. Ni ja estas homoj, ne maŝinoj, kaj pro tio la plej multaj el ni, krome kelkaj komputilistoj unuhobiaj, povas kompreni pli ol la simplajn vortojn.

Ekz. "Bonas ke ankoraŭ hodiaŭ ne ĉesis tiu pluvo malvarmega!" Ĉu estas malriĉigaĵo de la lingvo uzi bonas kie malbonegas taŭgus?

La ebleco uzi pli ol nur unu vorton por esprimi saman ideon laŭ mi ebligas ne malriĉecon, sed riĉecon en la lingvo... Kaj la ebleco plursence interpreti vorton ne kaŭzas al mi multe da problemoj, ĉar, kiel jam diris mi, laŭ la kunteksto kutime troveblas la celita senco, aŭ eĉ iam ebligas dusencajn esprimojn ŝatatajn de vortludemuloj.

Filu (Voir le profil) 14 octobre 2007 18:53:59

Terurĉjo:Kara Filu, ĉu similas frazoj miaj al skribmaniero via? rideto.gif
Amika Terurĉjo, de stilo mia, pastiĉisto atentema kaj sperta estas vi. sal.gif

Retour au début