Сообщений: 22
Язык: Esperanto
Filu (Показать профиль) 10 октября 2007 г., 14:15:06
Ĉu la antaŭa frazo estas korekta? Ial mi sentas, ke ĝi bonas, sed provante analizi ĝin laŭ la Esperantaj reguloj mi dirus "senhelpan" anstataŭ "senhelpa"... Kion miskomprenis mi pri la Esperanta regularo, kiu igas min pensi, ke uzendus la akuzativo tiukaze?
Mie sentas mi senhelpecon.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
diogotux (Показать профиль) 11 октября 2007 г., 21:36:25
Kial kompliki?
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
RiotNrrd (Показать профиль) 12 октября 2007 г., 6:10:10
Filu: Mi sentas min senhelpa.Jes. Ĝi estas ĜUSTA (ne "korekta" - la angla traduko de "korekta" en la Lernu vortaro estas malĝusta kaj bezonas korektadon).
Ĉu la antaŭa frazo estas korekta?
Filu:Ial mi sentas, ke ĝi bonas, sed provante analizi ĝin laŭ la Esperantaj reguloj mi dirus "senhelpan" anstataŭ "senhelpa"... Kion miskomprenis mi pri la Esperanta regularo, kiu igas min pensi, ke uzendus la akuzativo tiukaze?La kialo ke la vorto "senhelpa" estas ĝuste senakusativa estas ĉar la vera frazo estas...
Mi sentas min (ESTI) senhelpa.
"Senhelpa" estas vere post la manka vorto "esti", kaj substantivoj kaj adjektivoj post "esti" ne akusativiĝas.
oren (Показать профиль) 12 октября 2007 г., 8:04:19
'korekti' signifas 'ĝustigi,' ĉu ne?
ankaŭ, ĉu ĉi tiu tradukoj ĝustas?
Laŭ mia sento me senhelpas.
Mi misente senhelpas.
Sxak (Показать профиль) 12 октября 2007 г., 13:11:34
RiotNrrd:Kaj tio estas malĝusta.
(ne "korekta" - la angla traduko de "korekta" en la Lernu vortaro estas malĝusta kaj bezonas korektadon).
korekta=ĝusta
korekti=ĝustigi
Do li ĉion bone skribis.
Se lernu-vortaro diras tion, do ĝi NE eraras
lgu ekzemple ĉi tie :
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fina...
Normale A-vorto kun aga radiko havas ian signifon laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj, sed iuj tiaj A-vortoj havas specialan ecan signifon:
korekti = “senerarigi” → korekta = “senerara, ĉu dekomence senerara, ĉu senerarigita” (aŭ “korektanta, rilata al korekto”) — Ĝi ne estas sufiĉe korekta
Filu (Показать профиль) 12 октября 2007 г., 13:39:59
RiotNrrd, Oren kaj Ŝak, vin humile kaj amike dankas mi pro via helpo.
RiotNrrd (Показать профиль) 12 октября 2007 г., 15:16:56
Ŝak:Kaj tio estas malĝusta.Nu, mi fidas la CEED, kaj, laŭ la CEED:
korekta=ĝusta
"correct, (not wrong), ĝusta [not 'korekta']..."
La CEED diras klare ke "korekta" kaj "ĝusta" ne signifas same.
Sxak (Показать профиль) 12 октября 2007 г., 15:35:41
RiotNrrd:Via ceed eraras. Tiu misopinio vere estas en E-a medio sed tio estas eraro
Nu, mi fidas la CEED, kaj, laŭ la CEED:
"correct, (not wrong), ĝusta [not 'korekta']..."
La CEED diras klare ke "korekta" kaj "ĝusta" ne signifas same.
RiotNrrd (Показать профиль) 13 октября 2007 г., 4:37:41
La pilko estas ruĝa.
La pilko ruĝas.
La kato estas feliĉa.
La kato feliĉas.
La tablo estas plata.
La tablo platas.
SED
La diraĵo estas ĝusta.
La diraĵo ĝustas.
La diraĵo estas korekta.
La diraĵo... KOREKTAS?
Ne. La modelo ne funkcias se "ĝusta" kaj "korekta" signifas la saman aferon. "La diraĵo ĝustas" ne signifas "La diraĵo korektas".
Esperanto estas laŭdire regula lingvo. Sed, se ĝi estas regula, kial estas la lasta ekzemplo malsama ol la aliaj? La modelo estas la sama, sed la signifo ne estas.
La kialo devas esti ĉar "ĝusta" kaj "korekta" signifas malsamajn aferojn.
En angla:
Ĝi estas ĝusta = Ĝi ĝustas = It is (passively) correct.
Ĝi estas korekta = Ĝi korektas = It is (actively) correcting.
Simila, sed ne la samo.
Sxak (Показать профиль) 13 октября 2007 г., 5:57:16
Al RiotNrrd: Formale, la radiko korekt- estas adjektiva. Do ĉiuj viaj pensoj estas tute misaj.
Tiel eblas verbigi nur adjektivajn radikojn, sed la radiko korekt ne estas adjektiva.