К содержанию

Kio estas celo por la vivo?

от diogotux, 1 ноября 2012 г.

Сообщений: 211

Язык: Esperanto

mihxil (Показать профиль) 3 ноября 2012 г., 7:48:31

antoniomoya:Scienco, per sia sinteno, neeviteble kondamnas nin al malespero.
Ĝi nur temas pri vertrovado. Se tio estus la rezulto, tio estu la rezulto. Laŭ mi vi troigas, sed bone.

Ĉiuokaze vi ne povas anstataŭigi veron per fantazio nur pro tio ke tio pli plaĉas.

antoniomoya:ĉi tie estis NENIO. El la nenio ne povas ŝpruci ION
Simple ne estas vere. Almenaŭ ne tiom memevidente kiom vi volas sugesti. El la antaŭuniversa 'vakuo' evidente ja povis spruĉi ion. Kaj se vi trovas ke tiu prauniversa multiverso ne estis 'nenio', tiam klare simple ne estas vere ke tiam estis nenio.

antoniomoya:Se Dio ne ekzistas, tiam ĉio estas permesita (Ivan Karamazov).
Fakte estas male. Se Dio ekzistas kaj kristanismo pravas oni ne mem havas respondecon, ĉar Jesuo jam prenis oniajn pekojn, kaj sufiĉas konvertiĝi unu minuton antaŭ sia morto.

antoniomoya (Показать профиль) 3 ноября 2012 г., 12:40:39

mihxil:Se Dio ekzistas kaj kristanismo pravas, oni ne mem havas respondecon, ĉar Jesuo jam prenis oniajn pekojn, kaj sufiĉas konvertiĝi unu minuton antaŭ sia morto.
Kial vi nur prenas en konsideron, kaj serĉas tra, la oficialaj religioj? Ĉu vi ne konas iun ajn vojon? Ĉu vi ne povas liberigi vin el viaj infanaĝaj religiaj instruoj? Agu kiel plenkreskulo! Estu kuraĝa, honesta, kaj serĉu la Veron per vi mem.

Ah, ĉu via "prauniverso" estis tie ekde ĉiam? Kial ĝi eksplodis tiam, kaj ne antaŭe aŭ poste? Kion faris ĝin eksplodi? Kial ĝi eksplodis, kaj ne simple restis sen-tempe tiel kiel ĝi estis? De kie vi eltiras ke tiu "prauniverso" envere ekzistis? Ĉu ne temas denove pri alia scienca fantaziaĵo?

Ĉu vi, sciencemuloj, ne volas anstataŭigi tutkoste Dion per la senviva universo?

Kial vi ne forgesas la Dion de religioj, kaj serĉas aliloke?

Amike.

mihxil (Показать профиль) 3 ноября 2012 г., 14:47:33

antoniomoya:Kial vi nur prenas en konsideron, kaj serĉas tra, la oficialaj religioj?
Tio ne estis konsidero, sed nur ekzemplo pruvanta ke ankaŭ kun Dio ĉio povas esti permesata.

antoniomoya:Ĉu vi ne povas liberigi vin el viaj infanaĝaj religiaj instruoj? Agu kiel plenkreskulo! Estu kuraĝa, honesta, kaj serĉu la Veron per vi mem.
La ironio!

antoniomoya:Ah, ĉu via "prauniverso" estis tie ekde ĉiam?
Neniu scias. Povas esti ke ĝi estas poreterne.
antoniomoya:Kial ĝi eksplodis tiam, kaj ne antaŭe aŭ poste? Kion faris ĝin eksplodi? Kial ĝi eksplodis, kaj ne simple restis sen-tempe tiel kiel ĝi estis?
Neniu scias. Povas esti ke nia universo estas nur unu el neimageble multaj aliaj. Povas esti ke universoj daŭre kaj daŭre naskiĝas. Sed baze ĉio estas nur spekulacio.
antoniomoya:De kie vi eltiras ke tiu "prauniverso" envere ekzistis? Ĉu ne temas denove pri alia scienca fantaziaĵo?
Ĝin sugestas teorioj kiaj kvantummekaniko, string-teorio kaj la faktoj de kosmologio. Mi rekomendas informiĝi kaj legi libron pri la temo. Ekz. far Guth, Susskind aŭ Krauss, kiuj ĉiuj skribis popularsciencajn librojn pri la temo. Estas spekulaciaj aferoj, sed almenaŭ ne tute fantaziaj kiel 'iu superpotenca persono en la ĉielo faris'.

antoniomoya:Ĉu vi, sciencemuloj, ne volas anstataŭigi tutkoste Dion per la senviva universo?
Simple ne estas kialo postulati personon kiu estus kaŭzinta la universon. Tio ne klarigus ion ajn, kaj kreus nur pli grandan nekomprenatan problemon.

Krome vi klare montris ke vi ne pro racio elektis krei pri ia Dio, sed pro tio ke la alternativo estus 'terursonĝo'. Vi ne interesiĝas pri vertrovado, vi interesiĝas pri memkomfortigo.

antoniomoya:Kial vi ne forgesas la Dion de religioj, kaj serĉas aliloke?
Mi ne serĉas Dion entute.

Paulinho (Показать профиль) 3 ноября 2012 г., 17:33:03

Mi opinias ke la celo de la vivo estas tri tenereco, solidareco kaj dialogo.

efilzeo (Показать профиль) 3 ноября 2012 г., 17:48:51

Mia persona celo estas suferi la malplej ebla.

antoniomoya (Показать профиль) 3 ноября 2012 г., 18:24:31

mihxil:
antoniomoya:Ĉu vi ne povas liberigi vin el viaj infanaĝaj religiaj instruoj? Agu kiel plenkreskulo! Estu kuraĝa, honesta, kaj serĉu la Veron per vi mem.
La ironio!
Ne vere. Mi ne pretendas esti ironia. Mi ankaŭ sugestus tion al iu ajn kiu restas fiksita en aŭtoritataj religioj.

mihxil:Neniu scias... povas esti... ĉio estas nur spekulacio... estas spekulaciaj aferoj...
Jen viaj respondoj al miaj esploremaj demandoj. Kaj ĉu vi pretendas doni lecionojn al mi pri serĉado de la Vero? Kiujn pruvojn ĉu vi havas pri via propra kredo? Nur spekulacioj.

mihxil:Simple ne estas kialo postulati personon kiu estus kaŭzinta la universon. Tio ne klarigus ion ajn, kaj kreus nur pli grandan nekomprenatan problemon.
Kontraŭe. Tio klarigus ĉion. Sed eble sciencemuloj ne volas fronti iun nekompreneblan senfinan kaj tutpovan estaĵon.

mihxil:Krome vi klare montris ke vi ne pro racio elektis krei pri ia Dio, sed pro tio ke la alternativo estus 'terursonĝo'. Vi ne interesiĝas pri vertrovado, vi interesiĝas pri memkomfortigo.
Vi eraras. Dum tiom da jaroj kiom vi havas, mi serĉis tie kaj tie ĉi kie troviĝas la Vero. Kaj nek scienco nek konataj religioj neniam donis kontentigajn respondojn al mi.

mihxil:Mi ne serĉas Dion entute.
Tiu kiu ne serĉas, ne trovas. Kiel vi kuraĝas nei la ekziston de io kion vi eĉ ne ĝeniĝis serĉi? Ĉu tio ne nomiĝas memkomfortigo?

Amike.

mihxil (Показать профиль) 3 ноября 2012 г., 18:47:28

antoniomoya:Mi ne pretendas esti ironia.
Estis mi kiu trovas viajn dirojn ironiaj.

antoniomoya:Jen viaj respondoj al miaj esploremaj demandoj. Kaj ĉu vi pretendas doni lecionojn al mi pri serĉado de la Vero? Kiujn pruvojn ĉu vi havas pri via propra kredo? Nur spekulacioj.
Precize. Mi estas honesta. Neniu scias kiel la universo ekekzistis, do oni simple agnosku tion. Kvankam ja ekzistas spekulacioj bazitaj en fizikaj faktoj, pri kiuj vi ŝajnas esti tute sensciaj, do mi iom informas pri ili. Ili estas pli bonaj ol nenio, pli bonaj ol puraj fantazioj kiuj estas bazitaj en nenio ajn

antoniomoya:Kontraŭe. Tio klarigus ĉion. Sed eble sciencemuloj ne volas fronti iun nekompreneblan senfinan kaj tutpovan estaĵon.
Ĉar tio signifas tute nenion. Ne temas pri 'ne voli fronti'. Tio ne senchavas entute. Ne eblas eĉ fronti fantaziaĵon, ĉar ĝi ne vere ekzistas.

antoniomoya:Kaj nek scienco nek konataj religioj neniam donis kontentigajn respondojn al mi.
Se nescio estas la respondo, kaj tio ne kontentigas, tiam estas bedaŭrinde, sed la alternativo ne estas fantaziado pri ia ĉiupova ulo pri kiu mankas informoj.

antoniomoya:Tiu kiu ne serĉas, ne trovas. Kiel vi kuraĝas nei la ekziston de io kion vi eĉ ne ĝeniĝis serĉi? Ĉu tio ne nomiĝas memkomfortigo?
Mi ankaŭ ne serĉas koboldojn nek feinojn. Ne necesas serĉi fantaziaĵojn. Ja serĉi kaj trovi en onia fantazio, ne estas alternativo, kaj neniel pli bone.

dioego (Показать профиль) 5 ноября 2012 г., 20:02:55

Mi estas la demandinto (mi ŝanĝis mian profilon).

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj, ĉefe al antoniomoya kaj mihxil (bonvolu ne petoli vi du).

Kompreneble oni povas nur doni sian opinion pri kio estas plej grava kiam temas pri io tiel granda kiel 'celo de la vivo'. Mi ŝatis legi la opiniojn, kaj darkweasel tre bone klarigis lian opinion kaj la religian vidpunkton. Tamen, laŭ mi religio ne bone akordas kun filozofiecaj demandoj kiel la nuna, ĉar ili simpligas ion dirante ke celo por la vivo estas plezurigi Dion kaj fari kion Li/Ĝi volas.

cellus (Показать профиль) 6 ноября 2012 г., 19:07:57

Biologia senco de la vivo estas por homo krei pli da homoj, havi infanojn.

Filozofia senco: Vi mem decidas kian sencon havu via vivo.

Altebrilas (Показать профиль) 8 ноября 2012 г., 10:55:30

cellus:Biologia senco de la vivo estas por homo krei pli da homoj, havi infanojn.

Filozofia senco: Vi mem decidas kian sencon havu via vivo.
Tio estas la celo por la homo, ne por la vivo: nun la homo multobliĝas preze de la malapero de aliaj specoj, speciale de siaj plej proksimaj konkurenculoj: la grandaj mambestoj. Nun tiuj specoj aŭ malaperas, aŭ estas nur manĝaĝoj por la homo ne plu kapablaj aŭtonome vivi.

La celo de la homo estas harmonie vivi kun la homaro kaj la naturo kaj evolui por malkreskigi la suferojn.

Наверх