Kio estas celo por la vivo?
diogotux, 2012 m. lapkritis 1 d.
Žinutės: 211
Kalba: Esperanto
rusto (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 8 d. 13:56:48
mihxil (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 8 d. 18:09:27
Altebrilas:Nun tiuj specoj aŭ malaperas, aŭ estas nur manĝaĝoj por la homo ne plu kapablaj aŭtonome vivi.Malmultaj, se entute, specioj povas 'antaŭtonome' vivi. Ankaŭ homoj kiel ĉiuj bestoj dependas tute de ekzemple plantoj kaj de la organismoj en siaj intestoj. Alivorte, esti 'nur manĝaĵo' ne malgrandigas la 'biologian' sukceson. Fakte mi supozas ke porkoj kaj kokoj estas konsidereblaj sukcesegaj specioj, kaj tre bone atingadas sian biologian 'celon'.
Altebrilas (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 9 d. 09:50:22
rusto:Vivo ne havas defaŭltan celon krom havi infanojn. Ni elektas aliajn celojn. Mia celo estas plibonigi.Eble vi havas defaŭltan ideon pri tio, kion signifas "plibonigi"
Altebrilas (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 9 d. 09:57:03
mihxil:Se homa speco malaperus, la plejparto de tiuj manĝaj bestoj tuj malaperus, samkiel ka bakterioj specifaj de la homo. Kiom el ili kapablus resovaĝiĝi por sin adapti al nova ĉirkaŭaĵo?Altebrilas:Nun tiuj specoj aŭ malaperas, aŭ estas nur manĝaĝoj por la homo ne plu kapablaj aŭtonome vivi.Malmultaj, se entute, specioj povas 'antaŭtonome' vivi. Ankaŭ homoj kiel ĉiuj bestoj dependas tute de ekzemple plantoj kaj de la organismoj en siaj intestoj. Alivorte, esti 'nur manĝaĵo' ne malgrandigas la 'biologian' sukceson. Fakte mi supozas ke porkoj kaj kokoj estas konsidereblaj sukcesegaj specioj, kaj tre bone atingadas sian biologian 'celon'.
mihxil (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 9 d. 19:29:38
Altebrilas:Se homa speco malaperus, la plejparto de tiuj manĝaj bestoj tuj malaperus, samkiel ka bakterioj specifaj de la homo. Kiom el ili kapablus resovaĝiĝi por sin adapti al nova ĉirkaŭaĵo?Se bakterioj specifaj de la homo malaperus, mi supozas ke la homa specio tuj malaperus ankaŭ. Niaj korpoj enhavas pli da bakteriaj ol da propraj ĉeloj... Ni estas apenaŭ pli ol skatoloj por bakterioj. Kaj ni estas same dependaj de ili kiel ili de ni (kvankam mi supozas ke multaj el niaj intestaj bakterioj sambone povus vivi en aliaj bestoj ankaŭ...)
Krome kompreneble ĉiu besta vivo tute dependas de aliaj organismoj. Ni ekzemple ne havas 'aŭtonomanan' sistemon por havigi al ni energion, kaj estas tute dependaj de ekzemple plantoj kiuj povas utiligi sunenergion.
Mi nur volas diri ke 'aŭtonomeco' ne estas argumento por esti 'celhava'. Neniu ajn organismo estas 'aŭtonoma', kaj certe ne homoj.
Paulinho (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 9 d. 21:18:10
antoniomoya skribis:La vivo, se ĝi ne daŭrigas post la morto.
El mia parto, nek unu sekundo dum mi vivas, mi ia fojo dubis ke la vivo daŭrigos post la morto. La vivo post la morto estas mem pli fidinda ol ĉi tie. Ĉi tie ni ofte ne scias kion fari. Tie ni nur faros ami, kaj ami kaj post, ami ankoraŭj pli.
mihxil (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 9 d. 21:30:03
Paulinho:La vivo post la morto estas mem pli fidinda ol ĉi tie. Ĉi tie ni ofte ne scias kion fari. Tie ni nur faros ami, kaj ami kaj post, ami ankoraŭj pli.Korekto: Tio estas nur via iluzio. Evidente ne estas bazita en ia ajn faktaro. Post la morto simple onia konscio perdiĝas kaj nenio postrestos kio povus 'ami'. Tio estas tute klara, ĉar por konscio bezoniĝas la cerbo, kaj tiu ja forputros.
hebda999 (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 10 d. 17:18:37
mihxil:Tio estas nur via iluzio. Evidente ne estas bazita en ia ajn faktaro. Post la morto simple onia konscio perdiĝas kaj nenio postrestos kio povus 'ami'. Tio estas tute klara, ĉar por konscio bezoniĝas la cerbo, kaj tiu ja forputros.Kaj vi spertis "tiun ĉi" faktaron mem? Se ne, via opinio estas ankaŭ bazita je fabeloj. Mortu, revenu kaj prediku nin. Por aserti tion vi devus scii ĉion pri la realeco de la tuta universaro. Ni, homoj, eĉ ne komencis ankoraŭ nian vojon al tiu ĉi scio. Estas multaj aferoj, kiujn ni ne komprenas kaj eĉ eble ne konas. Sen la tuta scio neniu homo povas aserti tion ĉi. Nur Dio tion povas.
lagtendisto (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 10 d. 17:32:52
ElenaSánchezFer:Mi opinias ke la elekteco de oniaj celoj dependas de onia kulturo.En maljunigaj socio kiel Germanio oni bezonas iun de gepersonoj por laboru kaj impostigu al socio. Ankaŭ estas avantaĝo se edzino kaj edzo laboras imposte samkiele. En tiel ili povas kompreni al iu la postulojn de impostiga laboro kaj kiel oni harmonigus havi filojn kaj labori impostige 'samtempe'.(In dieser Art und Weise können beide Eheleute die Anforderungen von steuerpflichtiger Arbeit verstehen und wie sich Familie und Arbeit unter einen Hut bringen läßt.)
Ekzemploj: Antaŭtempe en okcidento homoj celis ekzigi, havi gefilojn.Virinoj celis edziĝi kaj esti kio antikve homoj pensis esti "bona edzinoj".
Numtempe homoj en okcidento celas malpliom ol antaŭ ekzigi kaj havi gefilojn. Numtempe oftaj celoj estas ŝtudi , esti laboristoj ,kelkaj fojoj edziĝi, havi amaton aŭ fianĉon, kaj kelkaj fojoj havi gefilojn.
mihxil (Rodyti profilį) 2012 m. lapkritis 10 d. 18:45:14
hebda999: Kaj vi spertis "tiun ĉi" faktaron mem?Mi ne spertis tion mem. Mi simple bazis min en la faktoj de psikologio kaj biologio.
hebda999: Se ne, via opinio estas ankaŭ bazita je fabeloj.Male. Estas alia montrita fakto ke homa sperto estas tute malfidinda.
hebda999:Estas multaj aferoj, kiujn ni ne komprenas kaj eĉ eble ne konas.Eble, sed ni scias sufiĉe por povi imagi kiel proksimume funkcias nia konscio. Kaj estas kelkaj faktoj konsiderindaj. Ekz. la fakto ke nia konscio evidente ŝajnas havi ian komencon. Estas al mi evidente ke mia konscio estas forte ligita al mia korpo. Antaŭ la homiĝo, antaŭ la naskiĝo, antaŭ la koncipo (laŭ kiom precize oni elektas retroiri historien), mi klare ne ekzistis. Supozi ke mi tamen estas iel 'eterna' estas komplete ridinda. Ĉu vi volas aserti malon? Ĉu vi rememoras vian personon antaŭ via naskiĝo?