У садржају

Kio estas celo por la vivo?

од diogotux, 01. новембар 2012.

Поруке: 211

Језик: Esperanto

lagtendisto (Погледати профил) 10. новембар 2012. 19.10.06

===

mihxil (Погледати профил) 10. новембар 2012. 19.18.16

spreecamper:Eble la malkonscio provus protekti la konscion iel por konscigi la pranaskiĝajn okazaĵojn?
Ĉio imageblas, sed ŝajnas al mi klare ke temas pri fantaziado. Ne estas iu ajn indiko ke oni konsciis antaŭ la nasko.

Aldone estas multaj indikoj ke konscio ja ligiĝas al la cerbo, kiun oni ne havis antaŭe. Ekzemple estas tiel ke lezoj al cerbo efikas ankaŭ la konscion kaj personecon de homoj. Kaj krome ni povas klare vidi kiel ekekzistas la homaj konscioj, nome kiel parto de la homoj mem, kiuj ekekzistas pere de natura evolado. En nenio en tiu mekanismo de evoluado estas io ajn kio ligas konscion al eternaj spiritoj kiuj povas senkorpe konscii. La tuta koncepto estas komplete iluzia. Laŭ mi eĉ dubo ne estas necesa.

lagtendisto (Погледати профил) 11. новембар 2012. 09.14.13

mihxil:
spreecamper:Eble la malkonscio provus protekti la konscion iel por konscigi la pranaskiĝajn okazaĵojn?
Ĉio imageblas, sed ŝajnas al mi klare ke temas pri fantaziado. Ne estas iu ajn indiko ke oni konsciis antaŭ la nasko.
Mi supozas ke vi konsentus tion: 'La persona korpligila malkonscio estas tre sagaca'. Ĉu la konscio devus akcepti tion sagacecon? Kaj, ĉu eĉ la konscio povus imagi la tutan amplekson de sagaecon de nekonscio?

mihxil:Aldone estas multaj indikoj kaj konscio ja ligiĝas al la cerbo, kiun oni ne havis antaŭe. Ekzemple estas tiel ke lezoj al cerbo efikas ankaŭ la konscion kaj personecon de homoj. Kaj krome ni povas klare vidi kiel ekekzistas la homaj konscioj, nome kiel parto de la homoj mem, kiuj ekekzistas pere de natura evolado. En nenio en tiu mekanismo de evoluado estas io ajn kio ligas konscion al eternaj spiritoj kiuj povas senkorpe konscii. La tuta koncepto estas komplete iluzia. Laŭ mi eĉ dubo ne estas necesa.
Kio estas la kaŭzo por ke oni dubas? Se mi rifuzas la teĥniko de dubi. Ĉu tiam mi povas detrui min meme? Ĉu nekonscio akzeptus ke oni detruas sin meme? Kial kelkaj homoj mortas sin memvole? Oni povus uzi iluziojn por endormigi aŭ malfortigi al nule personajn dubojn. Tiel mi povas purigi mian konscion por 'novaj labortaskoj'. Mi opinias. Tio estas tio kio ili nomiĝas 'spirito'. Liberigo estas 'purigo' de konscio. De kie kreskas la duboj? Ĉu estas aktiono de nekonscio? Mi opinas. Se la konscio sukcesas doni positivan pravigon al nekonscio. Tiam la tralaboris sperto enmetos sin de la konscio en la nekonscio. Murdistoj ofte markas sin senkulpe. Ekzemple: amasmurdisto Breivik kaj aliaj.

mihxil (Погледати профил) 11. новембар 2012. 09.33.26

spreecamper:Mi supozas ke vi konsentus tion: 'La malkonscio estas tre sagaca'. Ĉu la konscio devus akcepti tion sagacecon?
Mi tute ne konsentas tion. Precipe ĉar mi eĉ ne komprenas kion vi celas. Ke 'malkonscio' povus esti 'sagaca' ŝajnas al mi idiotaĵo. Kompreneble ĝi ne estas. Kvankam mi ne tute certas kion vi celis kun 'malkonscio'. Eble vi pensis pri nekonscio, sed ankaŭ tiuokaze mi ne samopinias.

Krome, cetere, mi ŝajne ankaŭ ne tre sukcesis malĉifri kion vi celas. Kio supozeble ankaŭ ne tre indus, ĉar povus esti ke vi simple forviŝos la tutan mesaĝon ĉiuokaze.

lagtendisto (Погледати профил) 11. новембар 2012. 09.42.54

Vi pravas. Kun 'malkonscio' mi volis eksprimi 'nekonscion'(Unterbewußtsein). Mi ŝanĝis tion en lasta mesaĝo. 'Unterbewußtsein' kiel basige aŭ kuŝi sub la konscio (Bewußtsein).

Vi ankaŭ pravas. Mi entute ne tre interesigas pridiskuti tion temon plue. Por mi estas klare. Pardonu ke mi ĵamis la diskuton.

Smartyy (Погледати профил) 11. новембар 2012. 17.56.46

(plaĉi korektas mi; mi estas komencato)

Mi opinas ke vivon estas malsignifo tute. Ĉu oni kredas je ĉielo aŭ ne, ĝi ne faras diferenco: se estas ĉielo poste morto, vi ne havos granda domo, por ekzemplo. Do, estas malsignifo, vivon. Tamen, mortigas min estas malsignifo, ankaŭ, kaj, por mi, teda maniero por vivi (por malhavi pli bona vorto). Do, mi opinas ke por vivon, ni devus malkrovas nia restriktoj, kaj puŝas al nia restriktoj..malkrovas kio vi penas atingas.

hebda999 (Погледати профил) 13. новембар 2012. 13.19.59

mihxil:Eble, sed ni scias sufiĉe por povi imagi kiel proksimume funkcias nia konscio.
proksimume = erare. Nia scio pri la funkciado de la homa konscio estas tre malsufuĉa. Nur Dio povas ĉion kompreni, kaj ni neniam komprenos nin mem. Por tio ni bezonus la inteligenteco de Dio, kaj tio ĉi ne estas tute ebla.

auxro (Погледати профил) 13. новембар 2012. 13.41.28

Miĥil, ĝenerale mi subtenas vian kritikan pensmanieron, sed ankaŭ en scienco ĉiu teorio enhavas "komo sed..." aŭ "komo kiam..."
Unue, ĉiu teorio havas sian limigon aŭ funkcikampon. Ekzemple teorio de Nutono estas evidenta en nia ĉiutaga vivo sed fariĝas sensenco ekster kampo de ĝia apliko. Ŝajnis ke teorio de Einstein estis universala sed poste aperis speciala teorio de relativeco.
Due, estas bezonataj certaj kondiĉoj kaj taŭgaj iloj por fiksi certajn fenomenojn aŭ objektojn.
Kutime tion limigas la nivelo de tiutempa scienco. Ekzemple oni povis dubi kaj kritiki Higgs, sed nur ĝis kiam aperis LHC en la mondo.
Diri "tio ne ekzistas" ofte signifas "ni ne kapablas tion observi" au "ni ankoraŭ ne ĉion scias pri la fakto".
Pardonu pro ekstertemo, sed mi pensas ke proceso de ekscii pli kaj pli ankau povas esti bona celo
ridulo.gif

mihxil (Погледати профил) 13. новембар 2012. 21.07.50

hebda999:proksimume = erare.
Tute ne. Proksimume estas proksimume. Se mi diras ke mi loĝas proksimume unu kilometron de mia laborejo, tio ne estas 'eraro'. Tio nur estas malpreciza.

hebda999: Nia scio pri la funkciado de la homa konscio estas tre malsufuĉa. Nur Dio povas ĉion kompreni, kaj ni neniam komprenos nin mem. Por tio ni bezonus la inteligenteco de Dio, kaj tio ĉi ne estas tute ebla.
Dio ne ekzistas, certe en tiu ĉi tute maltro difinita formo.

mihxil (Погледати профил) 13. новембар 2012. 21.11.47

auxro:Ŝajnis ke teorio de Einstein estis universala sed poste aperis speciala teorio de relativeco.
Einstein unue kreis la specialan teorion, kaj nur poste la ĝeneralan, kaj ne inverse. Dekomence estis tute klare ke gravito estis ignorata en la speciala teorio.

auxro:Diri "tio ne ekzistas" ofte signifas "ni ne kapablas tion observi" au "ni ankoraŭ ne ĉion scias pri la fakto".
Probable, sed tio sufiĉas. Io kio neniel ajn, neniumaniere observeblas do ne havas ligon kun realo, kaj do kvazaŭ laŭdifine ne ekzistas.

Вратите се горе