Kio estas celo por la vivo?
de diogotux, 2012-novembro-01
Mesaĝoj: 211
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2012-novembro-19 08:06:32
Paulinho:Tamen la ideo de dio estas ĉiam rilata al la ideo de justeco, boneco, espero k.t.p.Vi agas kavazaŭ tiuj aferoj ne povus ekzisti sen Dio. Tio ne estas je io bazita, kaj laŭ mi simple ne vera. Oni entute ne bezonas Dion por tiuj aferoj, kaj la 'solvo' por via 'dificilo' estas tre simpla: 'justeco', 'espero', 'boneco', 'amo' kaj 'tenereco' simple estas aferoj troveblaj en homoj mem. Vi nur imagas problemon, vi nur imagas nepran rilaton kun 'Dio'.
Aldone vi kritikas la 'lumajn' epokojn ne tuj foraboli sklavecon kaj militon, kaj ial deziras al Eŭropo 'tenerecon' kaj 'amon'. Estas ironie, ke sklaveco kaj milito prosperis dum jarmiloj, kiam dikredado ankoraŭ estis la normo, kaj nun kiam en Eŭropo religio estas malpli forta, regas paco, egaleco kaj bonfarto.
Regis_Castro (Montri la profilon) 2012-novembro-19 11:23:47
mihxil:Eble en Nederlando. ^^Regis_Castro:Mi estas bona persono eĉ sen kredi je Dio ĉar mi havas malordinaran pensmanieron.Tio estas tute ne tiom 'malordinara'. Plejmulto el la homoj estas 'bona', ĉu ili kredas je Dio aŭ ne.
Laŭ mi en Brazilo malmultaj personoj estas bonkoraj.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-novembro-19 11:35:26
mihxil:Vi agas kavazaŭ tiuj aferoj ne povus ekzisti sen Dio.Nenio povas ekzisti sen la Dio, eĉ vi mem kun via kontraŭdia kritiko. La Dio estas pacienca kaj senfine bona, tial Ĝi vin ne fulmmortigas tuj surloke.
Vilius (Montri la profilon) 2012-novembro-19 12:08:36
hebda999:Nenio povas ekzisti sen la Dio<..>Jes, vi pravas, sen dio Perkuno nenio povas ekzisti, eĉ via falsa dieto.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-novembro-19 12:14:01
Vilius:La ekzisto de la Dio estas nedisputebla vero. Tamen ĉu ni ekzistas, tio povas esti disputebla afero.hebda999:Nenio povas ekzisti sen la Dio<..>Jes, vi pravas, sen dio Perkuno nenio povas ekzisti, eĉ via falsa dieto.
Vilius (Montri la profilon) 2012-novembro-19 14:17:23
hebda999:La ekzisto de la Dio estas nedisputebla vero.Jes, ekzisto de dio Perkunas vere estas nedisputebla. Tamen pri via dieto mi dubas. Ĉu vi havas pruvojn de ĝia ekzisto?
mihxil (Montri la profilon) 2012-novembro-19 17:48:26
hebda999:Dio estas nedisputebla vero. Tamen ĉu ni ekzistas, tio povas esti disputebla afero.Vilius jam montris la strangecon kaj netaŭgecon de via argumento, sed jen vi ankaŭ mem ankoraŭ montras ke la tuta Diista argumento estas komplete absurda.
lagtendisto (Montri la profilon) 2012-novembro-19 18:36:05
hebda999:La ekzisto de la Dio estas nedisputebla vero. Tamen ĉu ni ekzistas, tio povas esti disputebla afero.En tute estas en ordo por mi. Sed mi malkonsentas ke Dio regas min. Mi ne kredas en Dio. Mi obstinas la fakton, ke Dio kiu regas vin, ne regas min. Plue, en paca maniero, amike, mi ankaŭ petas vin akceptu tio.
lobo_xx (Montri la profilon) 2012-novembro-20 00:01:50
Kio estas bona, kio estas malbona - depende al tio, kio ni pripensas (aŭ eble nur sencas), ni decidas kion fari kaj sekve kiel vivi - do la celoj. La bazaj valoroj, uzita por decidi pri la boneco kaj malboneco, povas deveni el diversaj fontoj, kelkaj religiaj kaj kelkaj nereligiaj (ekz. etikaj).
En la etikscienco (kaj ankaŭ en la sociscienco kaj psikologscienco, cetere en la filozofio, ktp.) oni konas multajn nereligajn proksimigojn. La kategora imperativo laŭ I. Kant ekzemple aspektas taŭga: Ĉiam agu tiamaniere, ke la maksimo de via agado povus uzita kiel maksimon por ĉiuj aliaj. Li evidente ne traktas la fontojn de valoroj; male li premisas, ke ĉiuj havas similajn valorojn... Sed E. Tugendhat iras eĉ ankoraŭ iomete preteren, iel simile tiel J. Habermas kaj J. J. Rousseau. Li disvolvis interesan teorion, laŭ kio eblas esencigi konsente kelkajn kolektivajn, ĝeneralajn valorojn - entute senreligie sed anstataŭ bazanta je la racio. Li celas atingi socia agado en kiu la libereco povas esti maximumita per interdependanta, reciproka socia proceso. Laŭ tio, certe kelkaj limoj devus eksisti, sed ili estus kaj eblus atingitaj konsente.
La rezulto estas iom amuza: Li montras, ke komparante la bazaj valoroj de diversaj religioj kaj ankaŭ tiuj de diversaj nereligiaj sciencoj nemulte diferencas. Nur la maniero realigi ilin diferencas.
Laŭ tio mi konkludas, ke la demando, ĉu Dio eksistas aŭ ne, fakte negravas por krei socion, en kiu oni organizas la vivon tiel, ke la diversaj valoraj celoj ne interesceptas.
Mi finfine volas rekonduki min al la komenca demando: La celo aŭ eble pli bone la celoj de la vivo. Mi volas vivi plenrespondece, plenrespekte, plenpace, plenbonvolante kaj laŭ tiuj maximoj plibonigante min. Kvankam tio ne gravas: Mi kredas je dio, sed tio nur estas persona afero.
En ĉi tiu senco mi salutas ĉiuajn el vi!
hebda999 (Montri la profilon) 2012-novembro-20 06:57:42
spreecamper:Sed mi malkonsentas ke Dio regas min.Dio ne regas vin - vi ja havas liberan volon.