הודעות: 7
שפה: Esperanto
Kurawiri (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2012, 13:33:14
Ekzemplo 1 : la angla estas lingvo tre konciza kaj la abundo de unusilabaj vortoj klarigas tion. Mi ankaŭ pensas, ke la nuntempa ĉieesteco de la angla devenas ne nur de la ekonomia kaj armea potenco de Usono sed ankaŭ de tiuj ĉi ecoj de la angla lingvo : multaj unusilabaj vortoj, simpla morfologio, facileco por ekfari novajn vortojn, facila verbigo de nomoj (tamen ne sisteme kiel en esperanto) ktp. Kompreneble ĝi ankaŭ montras malavantaĝojn t.e. sia kompleksa fonetiko, malregula ortografio kaj multnombraj idiotismoj.
Ekzemplo 2 : oni diras, ke la franca estas taŭga lingvo por diplomatio kaj juro pro sia sintaksa rigideco (kiu ankaŭ estas vera problemo, eĉ por denaskuloj) kaj le emo enfraze ĉion precizigi (vd. la kritikojn de Claude Piron pri tiu temo en "La Bona Lingvo" ).
Ekzemplo 3 : kelkaj andaj lingvoj kiel la keĉua kaj ajmara (kaj certe multaj aliaj) tre bone priskribas la gradon de valideco de ia informo. Ankaŭ ili havas multajn sufiksojn kiuj tre precize (foje tiuj precizigoj ŝajnas al ni okcidentuloj eĉ superfluaj) indikas de ia ago sian movon, fonton, informvalidecon, daŭron, ktp.
Mi povus pluigi la ekzemplojn sed mi timas troigi. Ĉu vi vidas kion mi celas montri? Pri esperanto ni jam bone konas sian ecojn lingvajn: relativaj lernfacileco kaj reguleco, tre granda fleksebleco por krei vortojn kaj eldiri oniajn ideojn (laŭ mi la plejbona eco de esperanto), facila fonetiko, ktp.
Ĉu ankaŭ vi havas ekzemplojn de ecoj de aliaj lingvoj? Mi ne klopodas fari hierarkion inter lingvoj, ĉiu lingvo estas kiel bela pentraĵo de la realeco, ĉiuj pentraĵoj estas stile malsamaj kaj ĉiuj per sia propra maniero montras aspekton de la realo.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 7 בנובמבר 2012, 11:19:55
Oni povas krei lingvon kun 500 vortoj por priskribi diversajn neĝajn tipojn, aŭ fromaĝojn, au bierojn, ktp., sed se parolanto aŭ aŭskultanto ne spertis tiujn aferojn, la vortoj estas malplenaj, kaj tiuokaze senutilaj.
Per sufiĉe longaj frazoj, oni ĉion povas esprimi. La diferenco inter la lingvoj, estas ke iuj pli ol aliaj faciligas la esprimadon de iuj aferoj aŭ pli forte instiigas precizigi tiun aŭ tiun detalon.
Hyperboreus (הצגת פרופיל) 9 בנובמבר 2012, 00:54:49
Kurawiri (הצגת פרופיל) 10 בנובמבר 2012, 15:22:00
Pri la multnombraj sufiksoj kiuj indikaj validecgradon, informfonton, movadmanieron, ktp... tio estus tro longa ĉi tie. Bonvolu skribi al mia retadreso se vi volas pludemandi al mi pri keĉua kaj ajmara. Tiel mi sendos al vi la pdf- kaj htlm-ajn dokumentojn kiujn mi havas enkomputile, i.a. iun tre valoran libron : "Compendio de estructura fonologica y gramatical del aymara" de d-roj Hardmann, Briggs, Yapita.
kefga_x (הצגת פרופיל) 10 בנובמבר 2012, 16:15:11
Kurawiri:Jen mia retadreso se vi volas pludemandi al mi pri keĉua kaj ajmara. Tiel mi sendos al vi la pdf- kaj htlm-ajn dokumentojn kiujn mi havas enkomputile, i.a. iun tre valoran libron : "Compendio de estructura fonologica y gramatical del aymara" de d-roj Hardmann, Briggs, Yapita.Ankaŭ mi volus legi tion. Mi sendos al vi privatan mesaĝon.
Hyperboreus (הצגת פרופיל) 11 בנובמבר 2012, 18:18:44
Kurawiri (הצגת פרופיל) 18 בנובמבר 2012, 12:47:06
Mi ankaŭ legis, ke laŭ la tradicia juda opinio prilingva la hebrea estas aparta lingvo ĉar en ĝi ne ekzistas la fama arbitreco inter la De Saussure-aj "signanto" kaj "signato", en la hebrea la vortoj estus la aferoj mem. Cetere hebrealingve "dabar" signifas samtempe "vorto" kaj "aĵo", strange ĉu ne?