En apogo de italaj vikipediistoj, kontraŭ la cenzurintencoj.
от Argantonio, 5 ноября 2012 г.
Сообщений: 9
Язык: Esperanto
Argantonio (Показать профиль) 5 ноября 2012 г., 16:38:20
La itala senato diskutas leĝan projekton pri kalumnio (Leĝo #3491). Se kelkaj amendoj (3.204, 3.400 kaj, speciale, 3.207) ĉiukaze la leĝa projekto estus aprobita, postulus Vikipedion por ŝanĝi aŭ forigi ĝiajn enhavojn nure per peto de iu, kies sentas damaĝita en sia identeco aŭ privateco. La malobservantoj povas esti monpunitaj kun 100 000 eŭroj.
Vikipedio agnoskas la rajton de ĉiu individuo por savi sian reputacion, kaj la volontuloj de Vikipedio laboras diligente por garantii ĉi tiun rajton; sed tamen, se ĉi tiu propono estus aprobita, ajna frazo en ajna artikolo de Vikipedio povas alfronti devigan forigon, sendepende de la vereco aŭ disputataj reklamoj.
Ĉi tio admono subfosus la fundamentajn principojn de Vikipedio; estus neaceptabla limo de ĝia sendependo, kaj timiga minaco por la laboro de siaj 15 milionoj de voluntuloj en la tuta mondo, kiuj devas eviti certajn artikolojn pri determinitaj temoj aŭ personoj, "nure por esti fore de ajnaj problemoj".
En la lastaj dekdu jaroj, Vikipedio iĝis en parto de ĉiutagaj kutimoj de milionoj de interretuzantoj kiuj serĉas bonan konon fonton, senpaga kaj bazita en la principoj de neŭtraleco kaj esprimlibereco.
La Vikipedio en la itala havas proksimume de unu milionon da artikoloj kiu ricevis 16 milionoj da ĉiutagaj vizitoj, sed ĉi tiu leĝo povas forigi ĉiujn ilin, por ĉiam.
dobri (Показать профиль) 5 ноября 2012 г., 16:59:37
Argantonio (Показать профиль) 5 ноября 2012 г., 17:23:00
dobri:Se la itala senato vere estos tiom stulta por aprobi kontraŭsencan leĝon, tiam italoj perdos sian Vikipedion. Tamen tio ne povas damaĝi Esperantan Vikipedion, ĉar ĝi ne apartenas al itala lando! Tio eble devigos italojn lerni Esperanton, ĉu ne? Kaj se similan leĝon aprobos ankaŭ aliaj grandaj landoj, tiam Esperanto regos en la reto!Mi tutkonsentas kun vi, sed mi aldonas ion, ke la faŝismo evoluas en multaj formoj; la ŝtata kontrolo en la interreto estas evidenta faŝisma nuanco.
Do mi esperas pozitive la realan ŝancon de nia E-lingvo en la baldaŭa estonteco.
efilzeo (Показать профиль) 5 ноября 2012 г., 18:03:26
Ĉi tie ĉeestas la listo de la krimuloj (itale): http://www.stopcensura.com/2010/08/ecco-la-lista-d...
darkweasel (Показать профиль) 5 ноября 2012 г., 18:24:20
Wikimedia Foundation, Inc.
149 New Montgomery Street
Third Floor
San Francisco, California 94105
Usono
Kiel itala leĝo povus do efiki sur Vikipedion? Kaj kial speciale sur la italalingvan? En iuj partoj de Italujo, ankaŭ la germana, la franca aŭ la slovena estas oficialaj lingvoj - laŭ la logiko de iuj, tio havos do efikon ankaŭ sur la tiulingvaj versioj de Vikipedio.
Vikipedio estas retpaĝaro el Usono kaj devas obei usonajn leĝojn, sendepende de la lingvoversio. Alia afero estas, ĉu eble la aŭtoroj, aŭ la landospecifaj sekcioj de Vikimedio, havos ian respondecon por tio, al kio ili ligas aŭ kion ili verkas - sed denove tio ne estas kialo pensi, ke tio nepre havos pli da efiko al la italalingva versio ol al ĉiu alia. Ja aŭtoroj el Italujo tiam respondecos ankaŭ por tio, kion ili verkas en la anglalingva, germanlingva, franclingva, ĉinlingva, Esperantlingva, ... Vikipedio.
Vidu tiurilate ankaŭ parton 13 de la Vikimediaj uzkondiĉoj. Mi tradukas:
We hope that no serious disagreements arise involving you, but, in the event there is a dispute, we encourage you to seek resolution through the dispute resolution procedures or mechanisms provided by the Projects or Project editions and the Wikimedia Foundation. If you seek to file a legal claim against us, you agree to file and resolve it exclusively in a state or federal court located in San Francisco County, California. You also agree that the laws of the State of California and, to the extent applicable, the laws of the United States of America will govern these Terms of Use, as well as any legal claim that might arise between you and us (without reference to conflict of laws principles). You agree to submit to the personal jurisdiction of, and agree that venue is proper in, the courts located in San Francisco County, California, in any legal action or proceeding relating to us or these Terms of Use.
"Ni esperas, ke neniuj seriozaj malkonsentoj leviĝos koncerne vin, sed, en la okazo, ke estas disputo, ni motivigas vin serĉi solvon per la disputsolvaj procedoj aŭ meĥanismoj disponigitaj de la Projektoj aŭ Projektversioj kaj la Fondaĵo Vikimedio. Se vi deziras procesi kontraŭ ni, vi konsentas ensendi kaj solvi ĝin ekskluzive en ŝtata aŭ federacia kortumo situanta en la Kantono Sanfrancisko, Kalifornio. Vi konsentas ankaŭ, ke la leĝoj de la Ŝtato Kalifornio, kaj, je la aplikebla vasteco, la leĝoj de Usono regos tiujn ĉi uzkondiĉojn, kaj ankaŭ ĉiun juran pretendon, kiu eble estiĝos inter vi kaj ni (sen referenco al principoj de leĝokonfliktoj. Vi konsentas submetiĝi al la persona instanco de, kaj konsentas, ke procesado estas taŭga en, la kortumoj situantaj en la Kantono Sanfrancisko, Kalifornio, en ĉiu jura ago aŭ procedo rilata al ni aŭ tiuj ĉi uzkondiĉoj."
(Jura lingvaĵo en la angla aĉas preskaŭ samgrade kiel en la germana.)
Estas nenia kialo, kial Vikipedio devus submeti sin sub italaj leĝoj. Do jen multa bruo pri preskaŭ nenio.
efilzeo (Показать профиль) 5 ноября 2012 г., 22:44:15
darkweasel (Показать профиль) 6 ноября 2012 г., 6:24:26
efilzeo:Se iu povas reklami sendepende de la vereco de la artikoloj, vikipediistoj loĝantaj ĉe Italio eliminus iliajn "danĝerajn" artikolojn ĉar neniu volas batali leĝe kontraŭ potenculoj.Ĉu la leĝo entute devigus ilin fari ion tian? Ĉu ne ĝi temas nur pri tiu, kiu funkciigas retpaĝaron? Kaj eĉ se mia konjekto malĝustas, kial tio pli efikus al la italalingva Vikipedio ol al alilingvaj?
Ankaŭ en Ĉinujo Vikipedio estas aŭ estis kontraŭleĝa, sed pro tio tamen ne mortis la ĉinlingva versio. Mi certas, ke la Fondaĵo Vikimedio "batalus" kontraŭ eventualaj italaj vikipediistoj, kiuj arbitre forigas artikolojn nur por konformi al italaj leĝoj.
La leĝo estas bedaŭrinda por homoj, kiuj funkciigas retpaĝaron el Italujo, kaj tial kontraŭinda, sed al Vikipedio ĝi miaopinie ne havos efikon.
efilzeo (Показать профиль) 6 ноября 2012 г., 18:19:46
darkweasel:Malfortune jes, ĝi temas rekte aŭtorojn, kiel ni povas legi ĉe Aplikado de la itala puna leĝo: "La responsabilità penale è personale, e che ognuno di loro può essere perseguito in funzione delle affermazioni fatte sulle pagine di Wikipedia e delle condotte tenute sulla stessa."
Ĉu la leĝo entute devigus ilin fari ion tian? Ĉu ne ĝi temas nur pri tiu, kiu funkciigas retpaĝaron? Kaj eĉ se mia konjekto malĝustas, kial tio pli efikus al la italalingva Vikipedio ol al alilingvaj?
La pena respondeco estas persona, kaj ĉiu el ili [la aŭtoroj] povas esti procesata laŭ liaj deklaroj tie.
La problemo estas ke se la vereco de iliaj deklaroj ne estas konsiderata... mi ne komprenas kiel ili povus venki iun proceson.
darkweasel:Ankaŭ en Ĉinujo Vikipedio estas aŭ estis kontraŭleĝa, sed pro tio tamen ne mortis la ĉinlingva versio. Mi certas, ke la Fondaĵo Vikimedio "batalus" kontraŭ eventualaj italaj vikipediistoj, kiuj arbitre forigas artikolojn nur por konformi al italaj leĝoj.Jes, certe itala vikepedio ne mortos, sed artikoloj pri politikuloj maldikigos.
La leĝo estas bedaŭrinda por homoj, kiuj funkciigas retpaĝaron el Italujo, kaj tial kontraŭinda, sed al Vikipedio ĝi miaopinie ne havos efikon.
darkweasel (Показать профиль) 6 ноября 2012 г., 19:14:38
efilzeo:Nu jes, tio povas havi efikon al aŭtoroj el Italujo - sed sendepende de tio, en kiu lingvo ili verkas.
Jes, certe itala vikepedio ne mortos, sed artikoloj pri politikuloj maldikigos.
Supozeble efika kontraŭveneno estas anonimeco - Vikimedio plej verŝajne ne transdonos IP-adresojn al italaj aŭtoritatoj.