Kompreni Usonon
di robbkvasnak, 09 novembre 2012
Messaggi: 5
Lingua: Esperanto
robbkvasnak (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 15:57:35
Ekde ĉi-tiu semajno devus klari al Esperantistoj ke Usono ne plu estas la lando, kion konis la mondon antaŭe – la ĉeflando nur de blankaj, olduletaj viroj kun protestantaj, praanglaj valoroj. La popolaro de Usono ŝanĝas rapide. La deziroj kaj la kredoj de la plej multo ne plu ŝajnas tiom homogenaj kiel antaŭe.
La candidato Romney reprezentis la malnovan Usonon kiu komprenis sin kiel unua mondpotenco. Prezidanto Obama reprezentas tiujn, kiuj diras: “Mm, ni devas rekompreni la mondon en kio ni vivas.”
Por klarigi tion, mi volas rakonti ion kio okazis al mia edzo kaj mi la sabaton antaŭ la elekto. Ni iris de domo al domo en la kampanjo por Prezidanto Obama. Ni estis armitaj de pinĉtabulo, plumo kaj areto da varbfolioj por Prez. Obama. Policianoj haltigis nin dum ĉirkaŭ 20 minutoj kaj humiligis nin antaŭ kreskanta grupo da pasantoj. La policianoj ne restis ĝentilaj en sia maniero – uzis lingvon malkonvenan. Ili postulis de ni identikartojn kaj telefonis la datumojn de niaj identikartoj al la centra oficejo sia. Post 20 minutoj ni “rajtis” foriri.
Mi esploris la leĝojn pri tio. Ili klare kontraŭis kaj malobservis la leĝojn. Anstataŭe kiel pli frue, la pasantoj subtenis nin – ne la policianojn. Nun ĉiu povas vidi ke nia prezisanto ne estas Romney sed Obama.
Ĉar estas ni estas en Usono – kaj mi esperas ke tio valoras en aliaj landoj – ni nun skribas plendon al la policio. Ni postulas publikan pardonpeton – aparte de la policianino kiu laŭte kriis al ni. Plej verŝajne la policio devos doni al ni la pardonpeton – fine ili devus esti la protektistoj de la leĝo. Sed eble ne. Ni tial sendas kopion de nia letero ankaŭ al ĵurnalistoj.
La usonanoj ne plu estas tiuj usonanoj kiujn la mondo kredis koni. Mi ne scias kiaj ni estas nun sed ni ŝanĝas. Ŝanĝinta situacio ĉiam estas bona etoso por Esperanto – ĉar Esperanto sole pere de sia (interna) ideo respezentas ŝanĝon kaj – kiel la nomo diras – esperon.
La nova Usono ne plu estas tiom blanka – iom pli de la duono de la loĝantaro ne plu estas pure blanka. Nia lando ne tiom inklinas al la akcepto de ideoj de Anglio (kiu ankaŭ ŝanĝas nun). Prez. Obama gajnis dank’ al la hispaneca voĉdonantaro – dank’ al la virinoj, afrik-usonanoj, azi-usonanoj kaj al la gejoj. Ni nun estas kune pli granda grupo ol la angladevenaj blankuloj, kiuj sentas rankoron kontraŭ ni – la partiaj principoj de la Romney-a politiko laŭlitere kaj klare forblokis niajn grupojn de sia idearo. Nun ili havas la fakturon.
Estas promesplena tempo por la ideoj de Esperanto en nia lando.
Hundies19 (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 17:04:25
antoniomoya (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 18:04:11
Mi ŝatas la sintenon kaj personecon de Prezidanto Obama. Mi kredas ke li estas honesta homo, kaj ke li pli bone komprenas la viv-manieron de senpovuloj kaj laboruloj, ol la alia kandidato.
Amike.
robbkvasnak (Mostra il profilo) 10 novembre 2012 01:35:52
Hundies19:Obama nesukcesos kompreni la mondon. Li jam nesukcesis helpi la pli diversan vulgaton per liaj ideoj. Lia supoze agrableca personeco malfortas kontraŭ fortaj kaj perfortaj personecoj de la aliaj monadaj potencoj. Ĉu estas Mezoriento aŭ Ĉino aŭ Ruslando aŭ enmigrintoj kiuj neŝatas la ŝtaton Usonon, li nesufiĉe traktos la partiojn de la pli diversj pouloj de Usono.Mi ne komprenas vin - "vulgaton" (latina trduko de la biblio? ) "monadaj"? "Pouloj"? mmmmmm, kio?
cellus (Mostra il profilo) 10 novembre 2012 18:55:44
Mi neniam estis en Usono, kaj mi konas la landon nur per la diversaj televidaj programoj. Mi estas konvinkita ke mi vidus tute alian landon se mi efektive estus tie.
Eble la policanoj devus lerni de la Ĉeĥia polico kiu havas kiel slogano "La polico helpas kaj protektas"!
Mia voĉo irus al Obama. Mi kredas ke li havas pli grandan sperton pri la eksterlando ol Romney, malgraŭ la fakto ke li agis kiel mormonmisiisto en Francio dum 2,5 jaroj. Hmm, eble li pli instruis mem aŭ lernis!
Mi renkontis mormonmisiistojn en Svedio. Ili bone lernas la svedan lingvon en siaj preparadlernejoj por misiistoj. Ili ne portas armilojn kaj faras sian "militservon" misiante.