Đi đến phần nội dung

Novaj afiŝoj en fadeno

viết bởi tommjames, Ngày 10 tháng 11 năm 2012

Tin nhắn: 3

Nội dung: Esperanto

tommjames (Xem thông tin cá nhân) 21:21:40 Ngày 10 tháng 11 năm 2012

Dum fadeno disvolviĝas, ĝi akiras novajn paĝojn. Nune ni povas vidi ĉu fadeno havas nova(j)n afiŝo(j)n per la flava koverto apud la fadeno-nomo, sed ĝi ne indikas ĉu la nova afiŝo estas en la nova paĝo, aŭ en la antaŭlasta. Tial mi ofte trovas necese, kiam mi rimarkas ke nova paĝo aperis, klaki sur la antaŭlasta paĝo por kontroli ĝin, por ke mi ne maltrafu novan afiŝon kiu eble aperis tie. Poste mi pluiras al la nova paĝo.

Mi pensas ke afiŝoj kiuj aperas ĉe la fundo de la antaŭlasta paĝo estas iam preterrigardataj, ĉar legantoj simple iras al la lasta paĝo.

Tio estas iom ĝena afero. Mi preferus simple iri rekte al tiu paĝo kiu enhavas la unuan novan afiŝon. En la nova forumo ĉu estas plano iel solvi tion? Povus esti, ekzemple, aparta flava koverteto apud ĉiu paĝnumero.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 00:36:41 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

Miamemore ni ja diskutis tion en la fadeno "planoj por la estonteco", do tio verŝajne ja venos.

tommjames (Xem thông tin cá nhân) 10:25:12 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

darkweasel:Miamemore ni ja diskutis tion en la fadeno "planoj por la estonteco", do tio verŝajne ja venos.
Dankon jes, mi ĵus trovis la parton en tiu fadeno. Estas bone scii ke tio verŝajne venos.

Quay lại