Đi đến phần nội dung

Google - serĉi laŭ tempo

viết bởi Demian, Ngày 12 tháng 11 năm 2012

Tin nhắn: 4

Nội dung: Esperanto

Demian (Xem thông tin cá nhân) 05:45:30 Ngày 12 tháng 11 năm 2012

Ĉu iu scias, kiel funkcias la Google serĉhelpilo funkcio 'serĉi laŭ tempo'?

Mi faris etan serĉon konsistanta el du vortoj 'kaj estas.'

Google estis demandita montri serĉrezultojn ekde 1 de januaro 1990 ĝis 1 de januaro 2000.

Anstataŭ, la serĉilo revenas kun rezultoj el Wikipedia kaj Wikiquote. (foto)

Iom da klarigo estus ege dankinda!

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:00:19 Ngày 12 tháng 11 năm 2012

Ŝajnas, ke la serĉilo provas iel per indikoj en la teksto de la retpaĝo "eltrovi" ĝian daton. En la okazo de "The Cat and the Canary", la donita dato aperas nur en iu referenco:

↑ Robert McG. Thomas Jr., "Laura La Plante Dies at 92; Archetypal Damsel in Distress," New York Times, October 17, 1996, p. B14.

Demian (Xem thông tin cá nhân) 12:37:36 Ngày 12 tháng 11 năm 2012

darkweasel:Ŝajnas, ke la serĉilo provas iel per indikoj en la teksto de la retpaĝo "eltrovi" ĝian daton. En la okazo de "The Cat and the Canary", la donita dato aperas nur en iu referenco:

↑ Robert McG. Thomas Jr., "Laura La Plante Dies at 92; Archetypal Damsel in Distress," New York Times, October 17, 1996, p. B14.
Dankon! Sed laŭ tio, kion mi legis la celo de tiu ĉi serĉfunkcio estas listigi rezultojn laŭ tempo (= kiam Google listigis la retejon). Pro tio mi konfuziĝis.

Estus pli bone se Google dirus: "Ni trovis nenion." aŭ io simile! okulumo.gif

Ajnkaze, mi dankas vin pro doni ebla kialo!

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 14:23:30 Ngày 12 tháng 11 năm 2012

la metodo de google supozeble havas sencon ĉe ekz. blogaj aŭ novaĵaj afiŝoj, tie ofte estas donita la dato ie komence.

se google estus pli inteligenta, ĝi povus certe eltrovi la daton de la plej lasta versio de paĝo en mediawiki-instalaĵo...

Quay lại