До змісту

Ĉeĥio aŭ Hispanio?

від futbalemulo, 12 листопада 2012 р.

Повідомлення: 8

Мова: Esperanto

futbalemulo (Переглянути профіль) 12 листопада 2012 р. 16:27:58

Kiu vi pensas/esperas ke venkos en la finalo de la davispokalo?

auxro (Переглянути профіль) 12 листопада 2012 р. 18:52:24

Ĉeĥio. Ĉar ili elektis surfacon.
Bedaŭrinde, en Davis pokaloj tro multon decidas loterio de surfaco.

futbalemulo (Переглянути профіль) 12 листопада 2012 р. 20:15:26

Hispanio estas pli forta teamo laŭ rankingo, ankaŭ la duoblistoj estas tre bonaj, sed ludante en Ĉeĥio, antaŭ sia publiko kaj se Berdich estas bone, ĉio povas okazi. Berdich devus venki siajn tri matchojn, kvankam ne estos facile por li, berdich kapablas fari tion. Tamen, la armada sen Nadalo ankaŭ povas venki kaj luktos ĝis la fino.
Laŭ mi la ŝancoj estas: ĉeĥio 50% - 50% hispanio.

Vitus (Переглянути профіль) 12 листопада 2012 р. 20:46:50

Ĉeĥio. Mi estas ĉeĥo, tiel ke kredas al niaj. ridulo.gif

auxro (Переглянути профіль) 13 листопада 2012 р. 08:58:54

Mi ne certas ĉu Berdych venkos ĉiujn siajn matĉojn (kontraŭ Ferrer, ekzemple), sed mi kredas ke Stepanek povas venki iun ajn. Li estas amuza kaj tute neprognozebla ludanto, sed forta. Fakte mi kredas ke para matĉo estos decida, kaj ĉeĥa paro se kun Radek estas tre forta. Tamen post hieraua venko de Granollers/Lopez, ankau mi ne dirus pli ol 51/49.
+1%, ĉar kiam ĉeĥoj povos venki hispanojn, se ne nun? ridulo.gif

futbalemulo (Переглянути профіль) 13 листопада 2012 р. 15:56:38

Jes, Kvankam la hispana teamo estas de multaj jaroj "la lupo" de la davis eĉ sen Nadal, oni devas esperi ke Stepanek estos nenia ŝafo, sed la ĉeĥoj devos ludi 3 lacigajn matĉojn dum la hispanoj nur du. Pro tio mi pensas nun ke Hispanio havas 51% kontraŭ nur 49% de ĉeĥio. Sed, Se la Ĉeĥoj venkas, ili devos esti konsiderataj veraj herooj.

futbalemulo (Переглянути профіль) 18 листопада 2012 р. 19:25:33

Ĉeĥio venkas kaj konvinkas!
La hispana armado dronas pro la bonega teniso de Berdiĉ kaj Stepanek. Almagro, Lopez kaj Granollers ne estis ribaloj por la ĉeĥaj kanonistoj.
Gratulon al Ĉeĥio kaj al tiuj du herooj!

auxro (Переглянути профіль) 18 листопада 2012 р. 20:50:12

ŝajne, mi prognozis ĝuste ĉiujn 5 matĉojn ridulo.gif

Назад до початку