ไปยังสารบัญ

Ĉu kelkaj ŝtatoj vere deziras eliri el Usono?

จาก Fuzzy, 13 พฤศจิกายน 2012

ข้อความ 25

ภาษา: Esperanto

Vilius (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2012, 07:01:54

Fuzzy:Sed en ĉi tiu kazo min mirigas precipe tio, ke la afero okazadas en oficiala paĝaro de Blanka Domo -- ĉu la usona estraro opinias tiajn provojn de separatismo tute neglekteblaj?
Bona demando. Tio nomiĝas parollibereco. Parol-liber-ec-o okulumo.gif

vincas (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2012, 08:36:44

Vilius:
Fuzzy:Jam pli ol 100 000 subskribantoj. Kioma kvanto ŝajnus al vi serioza?
50% + 1
Tiam la ŝtatoj povus akiri la sendependecon ridulo.gif

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2012, 09:05:27

Vilius:
Fuzzy:Jam pli ol 100 000 subskribantoj. Kioma kvanto ŝajnus al vi serioza?
50% + 1
Tiam estos jam malfrue ion fari, la ŝtato estos jam detruita.

Vilius:
Fuzzy:Sed en ĉi tiu kazo min mirigas precipe tio, ke la afero okazadas en oficiala paĝaro de Blanka Domo -- ĉu la usona estraro opinias tiajn provojn de separatismo tute neglekteblaj?
Bona demando. Tio nomiĝas parollibereco. Parol-liber-ec-o okulumo.gif
Vi diras tiel, kvazaŭ la plena parollibereco vere ekzistus

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2012, 09:23:29

Ĉu ekzistas ŝtato sen ĉi tiuj problemoj?

Vilius (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2012, 11:50:47

Fuzzy:Vi diras tiel, kvazaŭ la plena parollibereco vere ekzistus
Plena - ne. Tamen en ĉi tiu kazo sufiĉe libera por havi peticion pri eliro el Usono en retejo de la Blanka Domo. Mirinde, ĉu ne?

De alia flanko, parollibereco ne garantias, ke aliaj aŭskultos, kion vi parolas. Do, se peticion subskribis nur malpli ol 1% da loĝantaro (kaj kiu garantias, ke ĉiuj subskribintoj estas el Teksaso?) s-ro Obama, kaj la tuta Blanka Domo havas plenan rajton prifajfi ĝin.

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2012, 12:52:28

Vilius:
Fuzzy:Vi diras tiel, kvazaŭ la plena parollibereco vere ekzistus
Plena - ne. Tamen en ĉi tiu kazo sufiĉe libera por havi peticion pri eliro el Usono en retejo de la Blanka Domo. Mirinde, ĉu ne?
Jes, mirinde
Vilius:
De alia flanko, parollibereco ne garantias, ke aliaj aŭskultos, kion vi parolas. Do, se peticion subskribis nur malpli ol 1% da loĝantaro (kaj kiu garantias, ke ĉiuj subskribintoj estas el Teksaso?) s-ro Obama, kaj la tuta Blanka Domo havas plenan rajton prifajfi ĝin.
Jam ne, ĉar post ricevo de pli ol 25000 voĉoj la registaro devas doni oficialan respondon, ĉu ne?

Vilius (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2012, 14:21:38

Fuzzy:Jam ne, ĉar post ricevo de pli ol 25000 voĉoj la registaro devas doni oficialan respondon, ĉu ne?
Mi ne scias Usonajn leĝojn. Se registaro vere devas doni respondon, do ĝi donos: ĝentile diros, ke ĝi prifajfas peticion, kiun subskribis kelkaj elcentoj da loĝantaro (se vere nur loĝantoj de Teksaso subskribis ĝin). Kion alian ĝi faru?

futbalemulo (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2012, 16:37:21

Vilius:
Fuzzy:Jam ne, ĉar post ricevo de pli ol 25000 voĉoj la registaro devas doni oficialan respondon, ĉu ne?
Mi ne scias Usonajn leĝojn. Se registaro vere devas doni respondon, do ĝi donos: ĝentile diros, ke ĝi prifajfas peticion, kiun subskribis kelkaj elcentoj da loĝantaro (se vere nur loĝantoj de Teksaso subskribis ĝin). Kion alian ĝi faru?
Mi supozas ke tiuj subskribantoj estas meksik-usonanoj kiuj post la sendependeco, ili volas reunuigi Teksason kaj Meksikon.

jknotts (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2012, 08:56:50

Vilius:
Fuzzy:Jam ne, ĉar post ricevo de pli ol 25000 voĉoj la registaro devas doni oficialan respondon, ĉu ne?
Mi ne scias Usonajn leĝojn. Se registaro vere devas doni respondon, do ĝi donos: ĝentile diros, ke ĝi prifajfas peticion, kiun subskribis kelkaj elcentoj da loĝantaro (se vere nur loĝantoj de Teksaso subskribis ĝin). Kion alian ĝi faru?
Ne temas pri leĝojn, temas pri la kondutmanierojn de la Blanka Domo. Mi trovas iom amuzan, ke kiam la unua usona prezidanto, kiu permesi la nacion poŝti peticiojn en interreto, ili ĉi tion usas por eliri. Sed Plej amuzigebla estas, ke la ŝtatoj, kiuj ĉiam volas eliri el la unio (ne estas afero nova) estas la plej malmemsufiĉeblaj ŝtatoj. Bonan ŝancon, Teksasano!

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2012, 04:46:19

jknotts:Sed Plej amuzigebla estas, ke la ŝtatoj, kiuj ĉiam volas eliri el la unio (ne estas afero nova) estas la plej malmemsufiĉeblaj ŝtatoj. Bonan ŝancon, Teksasano!
De kiu ŝtato vi mem estas?

กลับไปด้านบน