Sisu juurde

Ĉu kelkaj ŝtatoj vere deziras eliri el Usono?

kelle poolt Fuzzy, 13. november 2012

Postitused: 25

Keel: Esperanto

Fuzzy (Näita profiili) 13. november 2012 4:51.26

Jen pri kio skribas ruslingvaj blogistoj:
Peto de Teksaso
Petoj de aliaj ŝtatoj
Ĉu tio estas falsaĵo? Aŭ kio estas okazanta?

cellus (Näita profiili) 14. november 2012 9:17.42

En Svedio ekzistas homoj kiuj iomete §serce postulas ke la provinco Jämtland fariĝu propra respubliko. Same estas homoj en la provinco Skanio (Skåne)kiuj pledas por sendependa Skanio, sed tio estas, kiel mi komprenas tion, pli ŝerco ol seriozaĵo.

Tio certe ekzistas ankaŭ en aliaj landoj.

Estos interese legi la opinion de la usonanoj.

Fuzzy (Näita profiili) 14. november 2012 9:25.00

cellus:tio estas, kiel mi komprenas tion, pli ŝerco ol seriozaĵo.
Certe, sed la petoj troviĝas en oficiala servilo de Blanka Domo, jen kio min mirigegas

Mustelvulpo (Näita profiili) 14. november 2012 12:10.13

Tio nur celas pri iuj homoj kiuj koleriĝas pri la re-elekto de Obama. Ne estas serioza.

Vilius (Näita profiili) 14. november 2012 13:00.27

Fuzzy:Peto de Teksaso
Kaj la peticion subskribis (ĉimomente) 94,412 da homoj, aŭ ĉirkaŭ 0.4% da loĝantaro de Teksaso. Ne ŝajnas tre serioze, ĉu? ridulo.gif

T0dd (Näita profiili) 14. november 2012 13:10.58

Preskaŭ ĉiu usona ŝtato havas tian peton je tiu ret-sitio. Ankaŭ interesa estas ĉi tiu peto: Exilu eliremlulojn.

alonsososo (Näita profiili) 14. november 2012 15:31.06

Fuzzy:Jen pri kio skribas ruslingvaj blogistoj:
Peto de Teksaso
Petoj de aliaj ŝtatoj
Ĉu tio estas falsaĵo? Aŭ kio estas okazanta?
Ne estas falsaĵo. En Usono de longe ekzistas movadoj por ŝtata sendependeco, kaj ne nur rete. Kelkaj estas seriozaj kiel la simila agado en Skotlando, kiu ŝajne sukcecos. Se vi ekzemple vidu al la movado de Second Vermont Republic (Dua Respubliko Vermonto): http://vermontrepublic.org/

Fuzzy (Näita profiili) 15. november 2012 4:37.23

Vilius:
Fuzzy:Peto de Teksaso
Kaj la peticion subskribis (ĉimomente) 94,412 da homoj, aŭ ĉirkaŭ 0.4% da loĝantaro de Teksaso. Ne ŝajnas tre serioze, ĉu? ridulo.gif
Jam pli ol 100 000 subskribantoj. Kioma kvanto ŝajnus al vi serioza?

Fuzzy (Näita profiili) 15. november 2012 4:40.18

alonsososo:
Fuzzy:Jen pri kio skribas ruslingvaj blogistoj:
Peto de Teksaso
Petoj de aliaj ŝtatoj
Ĉu tio estas falsaĵo? Aŭ kio estas okazanta?
Ne estas falsaĵo. En Usono de longe ekzistas movadoj por ŝtata sendependeco, kaj ne nur rete. Kelkaj estas seriozaj kiel la simila agado en Skotlando, kiu ŝajne sukcecos. Se vi ekzemple vidu al la movado de Second Vermont Republic (Dua Respubliko Vermonto): http://vermontrepublic.org/
Mi scias pri tio. Sed en ĉi tiu kazo min mirigas precipe tio, ke la afero okazadas en oficiala paĝaro de Blanka Domo -- ĉu la usona estraro opinias tiajn provojn de separatismo tute neglekteblaj?

Vilius (Näita profiili) 15. november 2012 6:56.11

Fuzzy:Jam pli ol 100 000 subskribantoj. Kioma kvanto ŝajnus al vi serioza?
50% + 1

Tagasi üles