إلى المحتويات

La cent plej famaj homoj...

من Altebrilas, 14 نوفمبر، 2012

المشاركات: 14

لغة: Esperanto

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 14 نوفمبر، 2012 12:57:23 م

En tiu paĝaro aperas bildo de la cent plej famaj homoj de la mondo en ĉiuj epokoj:
http://www.frizou.org/divers/10/18-qui-est-personn...

Bedaŭrinde, mankas Zamenhof.

Kiom da homoj el la cent estas de via lando?

Francio 6: Napoleon, de Gaulle, Rousseau, Duchamp, Toulouse Lautrec, Marie Curie (ankaŭ pola)

efilzeo (عرض الملف الشخصي) 14 نوفمبر، 2012 4:19:03 م

Mi ne konis multajn.

Iel Italio 6 aŭ 7: Dante, Pavarotti, Julio Caesar, Mussolini, Michelangelo, Leonardo kaj mi ne scias se Vito Corleone estas itala aŭ usona.

Ĉu vi scias kiu estas la viro kiu tiras la kamelojn?

Tjeri (عرض الملف الشخصي) 15 نوفمبر، 2012 5:38:17 م

Francio 6
ne, ili estas sep, vi forgesis Matisse-on.

bobowo (عرض الملف الشخصي) 7 ديسمبر، 2013 8:13:59 م

Sendube Nelson Mandela devus esti en la bildo!

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 7 ديسمبر، 2013 9:36:18 م

bobowo:Sendube Nelson Mandela devus esti en la bildo!
Parolante pri Nelson Mandela, mi vidis televidile ke ĉiuj politikistoj el ĉiuj landoj (tiel dekstraj kiel maldekstraj) ege laŭdas kaj bonparolas pri tiu sensimila homo.

Sed, kiom malmulte da ili provas nur imiti lin!

Amike.

Uridium (عرض الملف الشخصي) 7 ديسمبر، 2013 11:32:59 م

ĉiuj politikistoj el ĉiuj landoj (tiel dekstraj kiel maldekstraj) ege laŭdas kaj bonparolas pri tiu sensimila homo.

Sed, kiom malmulte da ili provas nur imiti lin!
Niaj politikistoj pasus dudek ok jarojn en malliberejo por ŝangi la sistemon?

Nahhh.

BartexXx310 (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2013 11:15:53 ص

Kaj koretke Maria Curie , ne kiel oni skribis Marie Curie ( kaj plej bone estus Maria Skłodowska-Curie ) Maria estis la Polino, NE FRANCINO !!! Do , mi pensas ke oni devas doni ŝin pli multe da respekto

Tjeri (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2013 3:32:07 م

laŭ civitaneco ŝi estis ruso kaj franco....nu, eble ŝi ankaŭ akiris polan pasporton post 1918.

michaleo (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2013 4:48:07 م

Tjeri:laŭ civitaneco ŝi estis ruso kaj franco....nu, eble ŝi ankaŭ akiris polan pasporton post 1918.
Ŝi sentis, ke estas polino kaj atestas tion la fakto, ke ŝi nomis unu el la eltrovitaj ĥemiaj elementoj polonio. La nomo devenas de la nomo de ŝia patrujo - Polujo. Ĝuste kiel la nomo germaniumo devenas de Germanujo kaj franciumo de Francujo.
Se temas pri ŝia nomo kaj familia nomo, ŝi mem subskribadis diverse.

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2013 7:02:54 م

Temas pri vidpunkto de hodiaŭ. En cent jaroj la mondo plejparte ne plu konos "Fidel Castro", ekzemple. Kaj fakte, la manko de Zamenhof estas nuntempa franca vidpunkto de la mondo. Eble en cent jaroj oni metos lin. Fakte, li aldonis novan ideon al la mondo en la vorto de "Esperanto" kun la signifo en kvazaŭ ĉiuj lingvoj de "io internacia" - eĉ kiam la personoj ne konas nian lingvon.

عودة للاعلى